Al la enhavo

Kion vi legas nun Esperante?

de mountainash, 2011-decembro-28

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-januaro-04 08:15:47

horsto:[Jes, dobri, vi pravas se temas pri legado de tia teksto. Sed ankaŭ antoniomoya pravas. Estas malfacile verki tian tekston./quote]Dankon, Horsto, vi perfekte komprenis kion mi volis diri (Dobri eble ne). Piron ĉiam surprizas min per siaj trafaj trovaĵoj. Kiam oni legas siajn kunmetaĵojn, oni facile komprenas ilin, sed tre malfacile kapablas oni mem fari ilin. Pro tio mi diris ke por mi estas pli facile lerni amason da vortoj, ol kunmeti (elpensi) tiujn tekstojn.

Amike.

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-januaro-08 13:24:59

Mi baldaŭ ekkomencos legi La danĝeran lingvo-n.

mountainash (Montri la profilon) 2012-januaro-09 12:52:53

Ryuuichi:Mi baldaŭ ekkomencos legi La danĝeran lingvo-n.
Sonas interese. Mi ne povas trovi ĝin en la katalogo de la UEA... Kio ĝi estas kaj kie vi trovis ĝin? demando.gif

fstphane (Montri la profilon) 2012-januaro-09 19:03:12

Ĉu iu jam legis"TIEN"?verkisto:Johan Valano.(alinome:Claude Piron!)
Kion vi pensas pri ĝi?(ĝia rakonto,ĝia lingvnivelo)

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-januaro-09 20:14:30

fstphane:Ĉu iu jam legis "TIEN", verkisto: Johan Valano.
Kio pensas pri ĝi?(ĝia rakonto,ĝia lingvnivelo)
Mi legis plurajn paĝojn el tiu libro, sed ne entute. Mi aĉetis ĝin ĉar mi antaŭe legis interrete interesan intervjuon al aŭtoro, kiu nomiĝas envere Claude Piron (Johan Valano estas nur kaŝnomo). Vidu ĉi tie:

http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/res...

La rakonto ŝajnas al mi interesa, kaj la lingvonivelo, por mi, alta.

Amike.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-januaro-09 20:29:30

fstphane:Ĉu iu jam legis"TIEN",verkisto:Johan Valano.(alinome:Claude Piron!)
Kio pensas pri ĝi?(ĝia rakonto,ĝia lingvnivelo)
Mi iam komencis legi ĝin, sed poste (kvankam tio, kion mi ĝis tiam legis, tute ne estis enuiga) ial perdis la emon plulegi.

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-januaro-10 21:00:53

mountainash:
Ryuuichi:Mi baldaŭ ekkomencos legi La danĝeran lingvo-n.
Sonas interese. Mi ne povas trovi ĝin en la katalogo de la UEA... Kio ĝi estas kaj kie vi trovis ĝin? demando.gif
Mi aĉetis ĝin en hispana librovendejo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-12 13:05:05

Mi legas "Esperanto por Mondcivitanoj" de Dietrich M. Weidmann.

Kelli (Montri la profilon) 2012-januaro-12 19:22:22

Mi legas" Vivo kaj Morto de Wiederboren" estas libro de humuraj kaj satiraj noveloj.

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-januaro-13 13:53:05

Hieraŭ mi eklegis Alico en Mirlando.

Reen al la supro