去目錄頁

Kion vi legas nun Esperante?

mountainash, 2011年12月28日

讯息: 51

语言: Esperanto

antoniomoya (显示个人资料) 2012年1月4日上午8:15:47

horsto:[Jes, dobri, vi pravas se temas pri legado de tia teksto. Sed ankaŭ antoniomoya pravas. Estas malfacile verki tian tekston./quote]Dankon, Horsto, vi perfekte komprenis kion mi volis diri (Dobri eble ne). Piron ĉiam surprizas min per siaj trafaj trovaĵoj. Kiam oni legas siajn kunmetaĵojn, oni facile komprenas ilin, sed tre malfacile kapablas oni mem fari ilin. Pro tio mi diris ke por mi estas pli facile lerni amason da vortoj, ol kunmeti (elpensi) tiujn tekstojn.

Amike.

Ryuuichi (显示个人资料) 2012年1月8日下午1:24:59

Mi baldaŭ ekkomencos legi La danĝeran lingvo-n.

mountainash (显示个人资料) 2012年1月9日下午12:52:53

Ryuuichi:Mi baldaŭ ekkomencos legi La danĝeran lingvo-n.
Sonas interese. Mi ne povas trovi ĝin en la katalogo de la UEA... Kio ĝi estas kaj kie vi trovis ĝin? demando.gif

fstphane (显示个人资料) 2012年1月9日下午7:03:12

Ĉu iu jam legis"TIEN"?verkisto:Johan Valano.(alinome:Claude Piron!)
Kion vi pensas pri ĝi?(ĝia rakonto,ĝia lingvnivelo)

antoniomoya (显示个人资料) 2012年1月9日下午8:14:30

fstphane:Ĉu iu jam legis "TIEN", verkisto: Johan Valano.
Kio pensas pri ĝi?(ĝia rakonto,ĝia lingvnivelo)
Mi legis plurajn paĝojn el tiu libro, sed ne entute. Mi aĉetis ĝin ĉar mi antaŭe legis interrete interesan intervjuon al aŭtoro, kiu nomiĝas envere Claude Piron (Johan Valano estas nur kaŝnomo). Vidu ĉi tie:

http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/res...

La rakonto ŝajnas al mi interesa, kaj la lingvonivelo, por mi, alta.

Amike.

darkweasel (显示个人资料) 2012年1月9日下午8:29:30

fstphane:Ĉu iu jam legis"TIEN",verkisto:Johan Valano.(alinome:Claude Piron!)
Kio pensas pri ĝi?(ĝia rakonto,ĝia lingvnivelo)
Mi iam komencis legi ĝin, sed poste (kvankam tio, kion mi ĝis tiam legis, tute ne estis enuiga) ial perdis la emon plulegi.

Ryuuichi (显示个人资料) 2012年1月10日下午9:00:53

mountainash:
Ryuuichi:Mi baldaŭ ekkomencos legi La danĝeran lingvo-n.
Sonas interese. Mi ne povas trovi ĝin en la katalogo de la UEA... Kio ĝi estas kaj kie vi trovis ĝin? demando.gif
Mi aĉetis ĝin en hispana librovendejo.

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年1月12日下午1:05:05

Mi legas "Esperanto por Mondcivitanoj" de Dietrich M. Weidmann.

Kelli (显示个人资料) 2012年1月12日下午7:22:22

Mi legas" Vivo kaj Morto de Wiederboren" estas libro de humuraj kaj satiraj noveloj.

Ryuuichi (显示个人资料) 2012年1月13日下午1:53:05

Hieraŭ mi eklegis Alico en Mirlando.

回到上端