Ir ao conteúdo

Kial vi kontraŭstaras la anglan?

de Desmut, 6 de janeiro de 2012

Mensagens: 57

Idioma: Esperanto

darkweasel (Mostrar o perfil) 7 de janeiro de 2012 14:24:12

hebda999:la cenzurokonduto de Chainy
Bonvolu doni ligilon, kie Chainy kondutis en maniero pensiganta, ke li subtenas cenzuron.

Atentu: Malsama opinio ≠ Subteno de cenzuro

Chainy (Mostrar o perfil) 7 de janeiro de 2012 16:23:35

sudanglo:Kiel denaska parolanto de la angla, mi ja tediĝas de la misprononco kaj fuŝ-uzo de la lingvo fare de alilandanoj - kiun misuzon oni estas devigata pacience toleri pro ĝentileco.

Jam sufiĉe!
Vi ofte diras ion tian, sed mi trovas tian vidpunkton tre malagrabla. Multaj alilandanoj pasigas multe da tempo por lerni la anglan, kaj ni do respektu tiujn klopodojn. Verdire, ofte mirigas min, kiel bone alilandanoj ja konas la anglan!

Mi mem ofte terure misprononcas fremdajn lingvojn, kiam mi provas paroli ilin, sed kion oni faru? Oni povas nur esperi je kaj strebi al iama pli bona elparolado! Kaj dume mi ĝojas, ke la homoj kiujn mi konas en Germanio kaj Rusio ne havas vian sintenon kontraŭ fremdaj lernantoj de siaj lingvoj!

0b5cur1ty (Mostrar o perfil) 7 de janeiro de 2012 17:05:50

horsto:
0b5cur1ty:Eble sentas kelkaj esperantistoj ke la angla lingvo ekhavis la function de esperanto
Jen la problemo. Nederlandano uzas anglan vorton en Esperanta teksto.
Pardonu, mi devis kompreneble skribi 'funkcion'.

Aliparte, mi loĝas en Nederlando (kaj parolas la nederlanda lingvo) sed mi estas de Anglio... Jen la kialo por mia eraro! okulumo.gif

lgg (Mostrar o perfil) 7 de janeiro de 2012 17:15:11

hebda999:Ĉu tio ne estas aĉa atako je ĉiuj lingvoj de la mondo krom la angla?
Kial 'atako'? Kiam iu lingvo kunlutos tutan homaron, kielmaniere anglalingvo nun, ghi estos perfekta, objektive.

hebda999 (Mostrar o perfil) 7 de janeiro de 2012 17:25:36

lgg:
hebda999:Ĉu tio ne estas aĉa atako je ĉiuj lingvoj de la mondo krom la angla?
Kial 'atako'? Kiam iu lingvo kunlutos tutan homaron, kielmaniere anglalingvo nun, ghi estos perfekta, objektive.
La angla lingvo estas ekonomie dominanta, neniel perfekta. Se la ekonomia potenco de la angla sfero ĉesos ekzisti aŭ malfortiĝos, iu nova lingvo iĝos la "internacia" - ĉiam tio estis la lingvo de iu mondpotenco. La angla lingvo ne kunligas la homojn, sed dividigas ilin je riĉaj (kiuj havas tempon kaj monon por bone ĝin ellerni) kaj malriĉaj (kiuj neniam uzos ĝin ĝuste). Do ne skribu mitojn.

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 7 de janeiro de 2012 19:27:38

Mi loĝas en Usono kaj devas paroli la usonan ĉiun tagon. Bedaŭrinde mi devas konstati ke multaj usonanoj NUR parolas sian lingvon.

JUANMA40 (Mostrar o perfil) 7 de janeiro de 2012 20:27:15

vidas vandenis:
hebda999:
lgg:
hebda999:Ĉu tio ne estas aĉa atako je ĉiuj lingvoj de la mondo krom la angla?
Kial 'atako'? Kiam iu lingvo kunlutos tutan homaron, kielmaniere anglalingvo nun, ghi estos perfekta, objektive.
La angla lingvo estas ekonomie dominanta, neniel perfekta. Se la ekonomia potenco de la angla sfero ĉesos ekzisti aŭ malfortiĝos, iu nova lingvo iĝos la "internacia" - ĉiam tio estis la lingvo de iu mondpotenco. La angla lingvo ne kunligas la homojn, sed dividigas ilin je riĉaj (kiuj havas tempon kaj monon por bone ĝin ellerni) kaj malriĉaj (kiuj neniam uzos ĝin ĝuste). Do ne skribu mitojn.
Nu, pola 'malamiko, vi estas prava 101%
200% sed mi opinias ankaŭ ke ne nur la ekonomia vidpunkto gravas. Ekzemple, en Usono estas la hispana la plej studiata lingvo kaj tio faras la hispanan eĉ pli grava ĉar ĝi estas la tria pli parolata post la ĉina kaj la angla. Kaj la hispanparolantlandoj ne estas tre tre riĉaj
ĝisla!

JUANMA40 (Mostrar o perfil) 7 de janeiro de 2012 20:27:31

morico (Mostrar o perfil) 7 de janeiro de 2012 20:38:05

Desmut:Mi scias ke multaj el vi estas tre diligentaj kaj fortaj kontraŭstarantaj la anglan, do, mia demando estas: Kial?
Mi ne estas kontraù la angla lingvo. La hierarkio de la lingvoj ekzistas. La internaciaj lingvoj estas hodiaù praktike lingvoj de grandaj malnovaj aù novaj imperioj kaj regnoj: la ses lingvoj uzitaj de Unuighintaj nacioj(UNo)kaj kelkaj aliaj. Dek du lingvoj kune estas parolataj de 60% de la monda loĝantaro.
Mi estas kontraù la monopolo de ununura lingvo kiel I.L. (Internacia Lingvo)Tiu monopolvolo ne rigardas la malunuecon de la kontinentoj kaj grandaj regionoj de la mondo.
Tiu monopolo malebligas la bonan komprenon kaj paroladon de I.L. por 90% de la monda loĝantaro. Kaj alia solvo multe pli facila, neùtra kaj internacia ekzistas, Eo.
La lingva monopolo kiel la ekonomika monopolo ne estas bona por la homaro.

mihxil (Mostrar o perfil) 8 de janeiro de 2012 00:27:34

sudanglo:Kiel denaska parolanto de la angla, mi ja tediĝas de la misprononco kaj fuŝ-uzo de la lingvo fare de alilandanoj - kiun misuzon oni estas devigata pacience toleri pro ĝentileco.

Jam sufiĉe!
La angla simple ne plu estas lingvo de nur la angloj. Ĝi estas internacie uzata. Tio estas sufiĉe komforta por la denaskuloj. Ne inversigu la situacion. Tiu situacio ne estas malavantaĝo, sed avantaĝo por la angloparolantoj. Plendi pri tio ke la tuta mondo lernas vian lingvon ja estas iom tro maldankeme.

De volta à parte superior