Więcej

Demandoj por angleparolantaj Esperantistoj

od kanajlo, 7 stycznia 2012

Wpisy: 8

Język: Esperanto

kanajlo (Pokaż profil) 7 stycznia 2012, 08:49:54

Kiel oni plej bone tradukus "enjoy oneself"?
"Amuzi sin"? "Ĝui sin"?

Tjeri (Pokaż profil) 7 stycznia 2012, 12:01:30

Dependas de la kunteksto. Enjoy yourself : Havu plezuron...

erinja (Pokaż profil) 7 stycznia 2012, 13:25:26

kanajlo:Kiel oni plej bone tradukus "enjoy oneself"?
"Amuzi sin"? "Ĝui sin"?
Laŭ mia sperto, oni kutime diras "amuziĝi" por havi tiun signifon en Esperanto. Alternativa traduko por "amuziĝi" estas "have fun".

JUANMA40 (Pokaż profil) 7 stycznia 2012, 13:39:50

kanajlo:Kiel oni plej bone tradukus "enjoy oneself"?
"Amuzi sin"? "Ĝui sin"?
Mi ne estas angloparolanto sed mi komprenas enjoy oneself sufiĉe, krom amuziĝu, vi povus diri ĝuu oni mem aŭ ĝuu mem, mi opinias tiu estas la plej simila al oneself.
Ankaŭ estus eble ĝuiĝu, ĝuu sin...
friendly -amike

Chainy (Pokaż profil) 7 stycznia 2012, 15:56:52

JUANMA40:
kanajlo:Kiel oni plej bone tradukus "enjoy oneself"?
"Amuzi sin"? "Ĝui sin"?
Mi ne estas angloparolanto sed mi komprenas enjoy oneself sufiĉe, krom amuziĝu, vi povus diri ĝuu oni mem aŭ ĝuu mem, mi opinias tiu estas la plej simila al oneself.
Ankaŭ estus eble ĝuiĝu, ĝuu sin...
friendly -amike
"Ĝui" ne estas taŭga vorto en tiu ĉi kunteksto. Oni ĝuas ion, ekzemple oni povas ĝui spektaklon, filmon ktp.

Se oni 'ĝuas' sin mem, tiam tio sonas iom simila al tute alia afero, se vi min bone komprenas!

Kiel jam diris aliaj, 'amuziĝi' estas bona traduko por 'enjoy yourself'.

kanajlo (Pokaż profil) 7 stycznia 2012, 20:55:13

Mi devus ĝui ion konkretan, do, kaj mi devus amuzi min per ĝui ion. Dankon pro viaj pensoj.
Mi ne povas ĝui min mem ĉar mi estas maljunulo.
ridulo.gif Tiu penso eble amuzas vin.

Mi notis, ke "ĝui sin/vin/min" ne estas trovebla en la tekstaro aŭ en la _P.I.V._.

sudanglo (Pokaż profil) 8 stycznia 2012, 11:58:57

Fi! Laŭ via foto, Kanajlo, mi ne supozus ke vi jam atingis aĝon je kiu oni ne povas plu sin plezurigi.

lgg (Pokaż profil) 22 stycznia 2012, 10:34:13

Kio estis tio?

Wróć do góry