Ir ao conteúdo

Fechado
No máximo 500 mensagens.

每日一詞 Vorto de la tago 2012

de manlajo, 15 de janeiro de 2012

Mensagens: 1165

Idioma: 简体中文

manlajo (Mostrar o perfil) 13 de maio de 2012 05:57:07

120 TENERA 溫柔 /wen1-rou2/

Elmontranta aman, mildan atenton, karesemon:
表現出愛意的與溫和的關注或撫慰

Ŝi estas tenera edzino.
她是個溫柔的妻子.
Min trankviligis liaj teneraj karesoj.
他的溫柔撫慰讓我平靜下來.
Li tenere kisis sian koramikinon.
他溫柔地吻了他的情人.
Mi amas vin pro via tenereco.
因為你的溫柔我愛你.

manlajo (Mostrar o perfil) 14 de maio de 2012 07:20:22

121 TONDRI 轟鳴 /hong1-ming2/

Ege brui:
出巨聲

Post liaj spektakloj ĉiam tondras aplaŭdoj.
他的表演之後喝彩聲雷動
Liaj vortoj ektondris el la buŝo kaj timigis min.
他的話從嘴中轟然而出嚇壞了我.
Mi ne volis paroli kun li post la tondro de tiaj vortoj.
在他的大聲話之後我不想和他談.
La akvofalo estis tondra - ni ne povis aŭdi unu la alian.
瀑布聲很響 - 我們聽不到彼此的話.
Mi ne povas ekdormi pro tondrado de la trajno.
由於火車的巨響, 我無法入睡.
Kuru hejmen, ĉar la fulmotondro komenciĝas!
跑回家, 因為雷電就要開始了.

manlajo (Mostrar o perfil) 15 de maio de 2012 03:22:05

122 TORENTO 急流 /ji2-liu2/

1. Monta rivero kun rapidega fluo kaj granda erozia povo:
有快速水流及巨大侵蝕力的山上河流

Estos tre malfacile transpaŝi la torenton.
通過急流很不容易.
La rivero torentas okcidenten.
大河急流向西.

2. Io, kio elfluas abunde kaj rapide:
豐沛快速流出的某物

Min trafluis torento da pensoj.
思想如急流般湧向我.
Ŝian malĝojon sekvis torentaj larmoj.
跟著她的悲傷而來的是如流的淚水.
Ekstere torente pluvas.
外面下著傾盆大雨.
Ŝin fortimigis la torenteco de liaj tuŝoj.
他不停的碰觸把她嚇跑了.

manlajo (Mostrar o perfil) 16 de maio de 2012 04:52:46

123 NAŬZI 惡心 /e3-xin1/

1. Kaŭzi vomemon:
引起嘔吐

Post tiu manĝo min naŭzis.
吃了之後使我感到惡心.
Gravedaj virinoj ofte sentas naŭzojn.
懷孕的婦女往往感到惡心.

2. Kaŭzi senton de mallogo, abomeneto, tedego:
引起反感, 熑惡, 厭煩

Via grumblado jam naŭzas min.
你的咕噥已令我厭煩.
Legante tion li sentas naŭzon.
讀那個令他厭煩
Tiu filmo estis tre naŭza.
那個影片很無聊.
Estas naŭze fari tion.
做那個很無聊.

manlajo (Mostrar o perfil) 17 de maio de 2012 03:40:40

124 PERCEPTO 知覺 /zhi1-jue2/

Scio, kiun ni akiras pri la ekstera mondo pere de niaj sensorganoj, aŭ pri ni mem pere de la konscio:
借由感官以取得外界知識, 或借由意識以得知自我

Via percepto de amo estas stranga.
你對愛情的知覺很奇怪.
La libro montras, kiel la aŭtoro perceptas la mondon.
本書顯示了作者如何知覺這個世界.
Tiu ŝanĝo estas apenaŭ perceptebla.
那個變化幾乎是知覺不到的.
Ŝia perceptado de koloroj estas malbona.
她對色彩的知覺不佳.

manlajo (Mostrar o perfil) 18 de maio de 2012 03:28:20

125 HONORI 榮耀 /rong2-yao4/

Trakti iun kun granda respekto; montri sian respekton aŭ estimon al iu per eksteraj signoj:
以極大尊敬對待某人; 以外在訊號表示對某人的尊敬或推崇.

Honoru viajn gepatrojn.
尊敬你的父母.
Li estis honorita per titolo.
他被尊以榮銜.
Ne ekzistas honoro sen laboro.
沒有無勞而獲的尊崇.
Li estas honora membro de UEA.
他是 UEA 的榮譽會員.
Honore al kiu estas verkita la libro?
這本書要把榮譽獻給何人?
Via konduto honorigis vin.
你的行為使你有名譽.
Lia familio estas honorinda.
他的家庭值得榮耀.
Senhonora virino ricevis malhonoran nomon.
沒榮譽的女人會有不名譽的稱呼.
Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras.
在生者我們毁其譽, 往生者我們給崇拜.
Manko de oro ne estas malhonoro.
缺乏黃金並非不名譽之事.

manlajo (Mostrar o perfil) 19 de maio de 2012 05:52:52

126 EFEMERA 短暫 /duan3-zhan4/

Unutaga, nedaŭra, rapide pasanta:
一日的, 不持久的, 快速過去的

Beleco de floroj estas efemera.
花的美麗是短暫的.
Mi ne ŝatas festojn pro ilia efemero.
我不喜歡慶會, 由於它們的短暫.
Efemeroj (insektoj) vivas nur kelkajn horojn.
短暫生物 (昆蟲等) 只能活幾個小時.
Via boneco estas nur efemeraĵo.
你的好只是短暫之事.

manlajo (Mostrar o perfil) 20 de maio de 2012 05:44:53

127 LUI 租 /zu1/

Ricevi ion por ĝin uzi dum difinita tempo, pagante interkonsentitan prezon:
支付約定的價錢, 取得在特定時間內使用某物

Ni luos vestojn por la geedziĝo.
我們將為婚禮租用服裝.
Ĉu vi luigos al mi vian apartamenton?
你將出租你的公寓給我嗎?
Kiom vi pagas por luado de la ĉambro?
你付多少錢租房間?
La luanto de mia domo estas tre fidinda.
我的房客很有信用.
La luiganto estas tre helpema.
房東很樂意幫忙.
Ĉi tie estas multe da lueblaj domoj.
這裡有許多可租用的房子.

manlajo (Mostrar o perfil) 21 de maio de 2012 04:41:44

128 FRANDI 美食 /mei3-shi2/

1. Manĝi ion delikatan ne pro malsato, sed nur pro plezuro:
吃美味之物, 不為充飢, 而是為了享受

Mi ĉiam frandas bombonojn.
我總是享受吃糖果.
Ĉi tiu kuko estas franda.
這個蛋糕很美味可口.
Infanoj estas frandemaj.
孩子們很愛吃.
Ostroj por mi estas frandaĵo.
牡犡是我喜愛的美食.
Li longe okupis sin pri frandado de fruktoj.
他長時忙著享用水果.

2. Ĝui ion tre allogan, interesan:
享受很引人有趣之事物

Mi ĉiam kun plezuro frandas tiun melodion.
我總是高興地享受那個曲調.
La titolo de tiu filmo estas tre franda.
那部影片的標題很吸引人.
Frandado de tiu verko estas mia ŝatokupo.
享受那件作品是我的愛好.

manlajo (Mostrar o perfil) 22 de maio de 2012 05:00:02

129 IMPONI 動人 /dong4-ren4/

Kaŭzi tian respektan admiron, ke oni emas cedi, obei aŭ kredi:
引起尊敬的讚賞, 而願退讓, 服從, 或相信

La prezidento ĉiam volas imponi la popolon.
總統總是想打動人民.
Ĉiujn mirigis impona vidaĵo.
動人的景象令所有人驚奇.
La festo estis granda kaj imponanta.
慶會很大很動人.
Lia imponeco helpas lin estri la firmaon.
他的威望有助他掌管該公司.

De volta à parte superior