დახურულია
Max. 500 messages.
შეტყობინებები: 1165
ენა: 简体中文
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 23 მაისი, 2012 02:53:55
1. Intence fari al iu malpravajn ĝenojn, malagrablaĵojn, malhelpojn:
故意給某人錯的困擾, 為難, 阻礙
Mia najbaro ĉiam ĉikanas min.
我的隣居總是為難我.
Min lacigis la senfinaj ĉikanoj de tiu fiulo.
那個混蛋的挑剔累壞了我.
Neniu ŝatas ĉikanantojn.
沒人喜歡愛挑剔者.
Bone eduku viajn infanojn por ke ili ne estu ĉikanemaj.
好好教你的孩子們, 叫他們別那麼挑剔.
2. Tro subtile kritikaĉi, pedante disputadi:
太細微地批評, 古板地爭論
La advokato ĉikanis la evidentan akuzon.
律師為那明顯的控告詭辯.
Viaj ĉikanoj ne helpis, ĉar vi estis malprava.
你的詭辯沒有幫助, 因為你是錯的.
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 24 მაისი, 2012 04:35:22
Diskuti pri la prezo de io por aĉeti ĝin pli malmultekoste:
討論某物的價格, 期能以更低價買
Marĉandu kaj vi aĉetos tion pli malmultekoste.
要講價, 你就能以較低價買到它.
Marĉando aĉeti ne devigas.
講價不一定要買.
Marĉandado helpas min ŝpari monon.
講價幫我省錢.
Mi ĉion aĉetas ne marĉandante.
我買任何東西都不講價.
Ĉi tiu bluzo estas marĉandaĵo.
這件罩衫是可講價的貨品.
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 25 მაისი, 2012 06:58:51
1. Ricevi utilon, gajnon, avantaĝon el io:
從某物獲得用處, 收益, 好處
Mi profitis pro la vendo de tiuj varoj.
賣那些貨品我有利潤.
Du militas, tria profitas.
兩者相爭, 第三者獲利.
Peke akirita ne estas profita.
犯罪所得不算獲利.
Lia malprofita negoco profitigas alian firmaon.
他賠錢的生意使另家公司獲利.
Profitemaj (profitamaj) homoj serĉas nur profiton.
逐利者找的只是利潤.
Scioj povas esti bona profitilo.
知識可以是很好的獲利工具.
Vi ja ne vendas varojn senprofite!
你當然不會在沒利益下販賣貨品!
Ĉu via negoco estas profitodona?
你的生意有利潤嗎?
2. Fari uzon de oportuna cirkonstanco:
善用有利情境
Mi profitis la okazon por bani min.
我趁機會洗了個澡.
Profite de ŝanco por montri siajn kapablojn, li partoprenis la konferencon.
把握住展現自己才能的機會, 他參加了研討會.
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 26 მაისი, 2012 05:25:52
1. Sin prezenti unuafoje antaŭ la publiko:
首次在大眾前呈現自己
Ĉi tiu kantistino debutis kun granda sukceso.
這位歌星以極大的成功面世.
Via debuto en la spektaklo estas brila.
你在影藝界的面世是明亮的.
2. Unuafoje elpaŝi en novan medion, karieron kaj simile:
首次出現進入新的環境, 事業等
Mi debutis kiel kelnero kaj nur poste ekhavis mian propran kafejon.
我一開始以服務員為業, 直到後來才有自己的咖啡廳.
Ĉi tiu prezento estas ŝia debuto en nia firmao.
這次簡報是她在我們公司的首次.
Kiel instruisto, li estas nur debutanto.
作為老師, 他只是個新手.
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 27 მაისი, 2012 03:28:28
Aŭdigi kontinuan, malakutan kaj obtuzan bruon, se paroli pri:
作出持續的低沉, 遲鈍的聲音, 用在指:
1. insektoj, kies flugado faras zo-sonon:
昆蟲, 其飛翔造成嗡嗡聲
Ekstere zumas abeloj.
外面有蜜蜂嗡嗡出聲.
Mi ege ne ŝatas la zumadon de muŝoj.
我很討厭蒼蠅的嗡嗡聲.
Subite mi ekaŭdis zuman sonon.
突然我聽到嗡嗡聲.
2. persono murmuranta aŭ kantanta kun preskaŭ fermita buŝo:
人, 以幾乎閉著嘴的方式喃喃而語或啍唱
Ŝi zumis iun kanton.
她啍著某條歌.
3. konfuza bruo:
令人不解的聲響
En la restoracio neniu zumas.
餐廳裡沒有人說話.
Ŝia edzo foriris - lin nervozigis zumado de la virinaj langoj.
她丈夫離開了 - 女人舌頭的喋喋不休令他緊張.
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 28 მაისი, 2012 05:36:42
1. Provi plaĉi al iu, provi logi aŭ igi favora iun per troaj laŭdoj:
試圖討好某人, 試著以過分的讚譽吸引或向某人示好
Se vi volas filinon, flatu la patrinon.
若你要那女兒, 去奉承她母親.
Ŝiaj vortoj estis flataj.
她的話是奉承的.
Esperis flaton, - ricevis baton.
期望奉承 - 卻得到棍打.
Mi neniam kredas je flataĵoj.
我永遠不相信奉承的話.
Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun.
全面阿諛及四處調戲某人.
2. Esti tre agrabla al:
很討好
Vi flatis min per belega akcepto.
你的美妙接待令我歡心.
Tempo flatas, tempo batas.
時間討人喜, 時間也打擊人.
Komenci per flato kaj fini per bato.
開始時討好, 結束時打擊.
Ĉu lia flatado plaĉas al vi?
他的討好令你喜歡嗎?
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 29 მაისი, 2012 03:33:11
1. Prizorgi malsanan aŭ malfortan:
關照病弱者
Mi devas flegi mian malsanan patrinon.
我必須照顧的生病的母親.
Ŝi iĝis flegantino de sia invalida edzo.
她成了她殘障丈夫的照顧人.
En hospitalo nin helpis flegistino.
醫院裡護理人員幫助我們.
2. Prizorgi ion kun amo:
以愛關照某事物
Flegu miajn florojn dum mi ne estos.
我不在時請照顧我的花.
Mi povos okupiĝi pri flegado de via ĝardeno.
我將可以幫照顧你的花園.
Ĉu miaj hundoj estis bone flegataj?
我的狗兒們有受到好的照料嗎?
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 30 მაისი, 2012 02:55:58
1. Tre tre mallaŭte paroli:
非常非常小聲地說
Tion ŝi ne diris laŭte - ŝi flustris al mi en orelon.
那事她沒大聲說出 - 她挨著耳朵悄悄地跟我說.
Via voĉo estas nur flustro en uragano.
你的聲音只是颶風中的悄悄話.
Estas malĝentile paroli flustre.
說悄悄話是不禮貌的.
En la klasĉambro ne estu eĉ flustrado!
教室裡連說悄悄話也不可以!
2. Murmureti, brueti (io):
(某物) 喃喃, 出輕聲
La akvo flustras sur la ŝtonetoj.
水在小石上輕語
Ni aŭdis flustrantajn ondojn.
我們傾聽著喃喃的波濤.
Mi ĝuis la flustradon de la rivero.
我欣賞著小河的呢喃.
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 31 მაისი, 2012 04:44:47
Babiladi disportante aŭ ripetante malicaĵojn:
聊天時搬弄或重複一些瑣事
Tiuj virinoj nur trinkas kafon kaj klaĉas.
那些女人只是喝著咖啡閒談著.
Mi aŭdis klaĉojn pri vi.
我聽到一些關於你的閒話.
Iuj viroj ankaŭ estas klaĉemaj.
有些男人也很愛閒聊.
Klaĉistinoj estas virinoj, kiuj ŝatas klaĉadi.
長舌婦是指喜歡閒聊的婦女們.
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 1 ივნისი, 2012 03:25:13
1. Severe peti ion pro sia rajto, aŭtoritato aŭ forto:
以其權利, 權威, 或權勢, 強烈請求某事物
Ŝi postulis sian parton de posedaĵo.
她要求她那部分的財產.
Kion Dio ne donis, perforte ne postulu.
上帝沒給的, 不要強求.
Mi ne metas postulojn al miaj amikoj.
我未強求我的朋友.
Vi devas pagi nun - la pago estas tuj postulebla.
你必須現在付錢 - 款項是即付的.
Li volas depostuli rajton vidi sian infanon.
他願意放棄看他孩子的權利.
Mi pruntis al ŝi la libron kaj repostulos ĝin.
我借給她那本書, 將會索回它.
2. Igi nepre necesa:
使必須
Tiu laboro postulos multe da tempo.
那項工作需要很多時間.
La postuloj por tiu laboro estas tro grandaj.
那個工作的要求很大.