Gesloten
Max. 500 berichten.
Berichten: 1165
Taal: 简体中文
manlajo (Profiel tonen) 17 oktober 2012 04:26:23
Malrapide malsupreniĝi; fali, retenate de resto de ŝancelita ekvilibro aŭ de la denseco de la medio:
慢慢下去; 掉下時仍一面維持搖幌的平衡或受到環境濃度的支撐
Ni vidis, kiel la ŝipo sinkis, sed nenion povis fari.
我們看到船沉下去了, 但無能為力.
La bebo subite malfermis siajn okulojn kaj rapide resinkis en dormon.
嬰兒突然打開眼睛, 很快又再沉入睡夢中.
Ŝian sinkon (falon) kaŭzis malbona sano.
她的跌落導致於壞的健康.
La sinkado de la plezurŝipo Titaniko daŭris preskaŭ tri horojn.
鐡達尼號遊輪的沉沒歷時將近三小時.
manlajo (Profiel tonen) 18 oktober 2012 04:35:06
Kun kondiĉo redoni post difinita tempo:
依條件在一定時間後歸還
Mi ne prenas prunte kaj prunte ne donas.
我不向人借取, 且不借出給人.
Mi pruntos iom da mono de mia najbaro.
我將向隣居借一些錢.
Li dentojn prunti ne bezonas.
他不需借用牙齒.
Vi devas redoni la prunton.
你必須歸還借物.
Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono.
借給朋友將失錢又失友.
Mi alpruntos la robon, sed vi ne malbonigu ĝin.
我將借給你長袍, 但你不要弄壞它.
Nia lingvo depruntis kelkajn vortojn de aliaj lingvoj.
我們的語言從其他語言借用了一些用詞.
Ŝi prunteprenis kelkajn dolarojn kaj promesis baldaŭ redoni.
她借取了好幾塊錢並承諾不久就歸還.
manlajo (Profiel tonen) 19 oktober 2012 04:58:14
Favora por sano:
對健康有好處
Ni forveturu ien, kie la klimato estas salubra.
讓我們旅行到氣候有益健康的地方去吧.
Malvarma kaj humida aero estas nesalubra.
寒濕的空氣是不利健康的.
La ŝtato devas zorgi pri salubreco de ĉiuj regionoj.
國家應照顧所有區域的健康狀況.
En tiun lokon venos multaj turistoj, kiam oni salubrigos ĝin.
當人們促進健康條件後, 該地將會有許多觀光客來.
manlajo (Profiel tonen) 21 oktober 2012 06:59:02
1. Ne povi direkti ambaŭ okulojn al unu sama punkto:
無法直接以兩眼看同一點
Ŝi strabas, sed tio ne gravas - mi ĉiukaze ŝin amas.
她斜視, 但那不重要 - 我就是愛她.
Inter la blinduloj reĝas la strabuloj.
盲者當中, 斜視者為王.
Li estas trafita de strabismo.
他患斜視症.
2. Rigardi de flanke kun malica aŭ envia intenco:
以惡意或嫉妒由側面看人
Ŝi strabis al mi, sed mi ne atentis tion.
她側目看我, 但是我沒注意到那.
La nova familio renkontis min bele - mi vidis neniun straban rigardon.
新家庭與我有美好的相會 - 我沒遇到任何側目相看.
Li strabe rigardas la riĉaĵojn de aliaj.
他側目別人的財富.
manlajo (Profiel tonen) 21 oktober 2012 07:00:27
Devigi iun kontraŭ lia volo al io malplaĉa, devige akceptigi ion al iu:
要某人違反其意願做某不悅之事, 強將某物給某人
Ne trudu vian opinion, ĉar ne ĉiuj homoj same pensas.
不要強給你的意見, 因為並不是所有人都想法一樣.
Li laboras sub trudado.
他在強制下工作.
Mi ne cedis al trudema estro.
我不對強制的主管讓步.
Trudiĝas la konkludo, ke ili faris tiun krimon.
給論很明顯, 他們犯了該罪.
La gepatroj altrudis edzinon al sia filo.
父母強制兒子娶了妻.
Mi nur deziris, ke tiu altrudiĝema gasto foriru.
我只希望那個強勢的客人快走.
Ŝi eltrudis monon de li per minacoj de skandalo.
她以醜聞烕脅逼他給錢.
manlajo (Profiel tonen) 22 oktober 2012 07:17:28
Sencele iri de loko al loko:
無目標地由一處去到另一處
La bestoj vagis sen celo.
動物們無目標地流浪.
Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas.
惡魔漫遊在聖者周圍.
Kio estas la celo de via vaga vivo?
你流浪生活的目標是什麼?
Tia vagado min lacigas.
那種流浪讓我疲累.
Al ni venis iu vaganto kaj petis tranokton.
某個浪人來到我們家請求過夜.
Mi vidis, kiel lia rigardo ekvagis malproksime.
我看到他的目光遊向遠處.
Li decidis forlasi siajn gepatrojn kaj elvagi en la mondon.
他決定離開父母流浪到世間.
Ni travagis la tutan landon.
我們浪跡全國.
Ŝi erarvagis kaj ektimis.
她走迷路了因而害怕起來.
manlajo (Profiel tonen) 23 oktober 2012 04:44:18
Kora aŭ morala plenakordo; harmonio de sentoj kaj opinioj inter pluraj personoj:
心上或道德上的完全一致; 多人在感覺及意見上的調和
Ni vivas en konkordo.
我們和諧地生活.
Kie regas konkordo, regas ordo.
有和諧即有秩序.
Ne ĉiuj anoj de la klaso konkordas.
我們全班成員都很和諧.
Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo.
和諧的蛋比不合的牛還有價值.
Mi provis konkordigi niajn familiojn, sed ne sukcesis.
我試著調和我們的家庭, 但沒成功.
Malkonkordon inter estraranoj kaŭzis malsamaj opinioj.
主管之間的不和導致了不同的意見.
manlajo (Profiel tonen) 24 oktober 2012 10:56:12
1. Restaĵo el renversita aŭ disfalinta konstruaĵo aŭ urbo:
傾覆或倒塌的建築或城市的遺留物
Sur la monto vi povas vidi la ruinojn de kastelo.
在山上你可以看到城堡的廢墟.
La domo estas ruina, pro tio neniu volas aĉeti ĝin.
那房子是傾廢的, 因而沒人要買它.
Tiu urbo fariĝis ruinaĵo.
那個城市成為廢墟.
Nia domo ruiniĝis dum fortega tertremo.
我們的房子在強大地震時倒塌.
2. Pereo, detruiteco, senmoneco, senriĉeco:
毀壞, 破損, 無錢, 不富
Tio estis ruino de granda homo.
那是大人物的頹廢.
En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo.
每次搬家都有損壞.
Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas.
和諧生小物, 不和毀大物.
Ŝi ĉeestis senpove la ruinigon de sia idealo.
她無可奈何地看著理想破滅.
manlajo (Profiel tonen) 26 oktober 2012 04:36:24
Trudi al aĵo turniĝan movon por elpremi ion el ĝi, premtordi:
以旋動壓制某物以從中擠出東西
Mi vringas lavitan ĉemizon.
我擰乾洗好的襯衫.
Ĉu ŝi denove elvringis monon de vi?
她再度向你榨錢?
Nun vringiloj ne bezonatas, ĉar lavitaĵojn vringas lavmaŝinoj.
現在不需要扭乾器, 因為洗衣機會弄乾洗好的衣物.
manlajo (Profiel tonen) 26 oktober 2012 04:37:21
1. Irigi rapide antaŭen, eksciti al rapida kurado aŭ simple al foriro:
使快速向前, 激使快跑或只是使走開
Iu kamparano pelis brutojn sur la herbejon.
某鄉下人驅趕牲畜上草原.
Ne pelu tiun, kiu mem forkuras.
不要驅趕那會自己跑開的人.
Li forpelis siajn piedojn.
他拔腿快走.
Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos.
貓既已吃過, 驅趕也沒幫助.
Elpeli iun el la mondo de la vivuloj.
驅趕某者離開活人世界.
Faru viajn taskojn atente, ne iele trapele.
用心做你的事, 不要任意強趕.
2. Kuri por atingi, persekuti:
跑到, 迫使
La sorto min kruele pelas.
命運殘忍地逼迫著我.
Plej juna katido musojn jam pelas.
最幼的小貓也可驅鼠.
Pli efike ol bato pelas malsato.
飢餓的驅力比打還有效.
3. Alvenigi iun al iu stato aŭ ago; instigi:
召使某人致某狀態或行為; 驅使
Kio pelis vin al la krimo?
誰驅使你犯罪?
4. Intensigi ian senton ĝis ia punkto:
強化某感覺至某點
Vi mem pelis la malamon.
你自己逼出的恨.
Ŝi peladas la singardemon.
她強作慬慎.