Zárva
Max. 500 üzenet
Hozzászólások: 1165
Nyelv: 简体中文
manlajo (Profil megtekintése) 2012. november 8. 4:56:17
1. Baldaŭ falonta, ruiniĝa:
就要傾倒, 荒廢
Ni ruinigis la kadukan dometon.
我們把將倒的房子瓦解.
Mia aŭto kadukas, do mi aĉetos novan.
我的車子殘破了, 因此我將買個新車.
La kadukeco de tiu konstruaĵo devigis nin rekonstrui ĝin.
那棟建築的破落, 需要我們重建它.
2. Baldaŭ finiĝonta, malaperonta, nedaŭra, nefirma:
即將終了, 消失, 不持續, 不堅固
Sen mi viaj aferoj estus tre kadukaj.
缺了我, 你的事情將很脆弱.
3. Tre maljuna, malforta, malsanema, baldaŭ mortonta:
很老, 虛弱, 多病, 即將死去
Mia patro estis neniel kaduka, kiam li mortis.
我老爸去世時一點都不病弱.
Ŝi nun loĝas en kadukulejo.
她現在住在老人院.
Ni ankoraŭ ne kadukiĝis!
我們還不病弱!
4. Perdinta sian juran efikon pro transpaso de difinita templimo, senvalidiĝinta:
失去其法定效力, 因為已超過特定時限, 失效
Nuntempe tiu leĝa malpermeso kadukas.
現在該法律禁止項目已失效.
Ĉi tiu leĝo kadukigas la antaŭan proceduron.
這項法律使其之前的程序失效.
manlajo (Profil megtekintése) 2012. november 8. 4:56:48
1. Froti sur ion maldikan tavolon da grasa aŭ algluiĝanta substanco:
以脂狀薄層或膠質擦在某物上
Ŝmiru panon per butero, mi petas.
請以奶油塗麵包.
Ĉiuvespere mi ŝmiras mian vizaĝon per belŝmiraĵo.
每晚我以化妝霜塗臉.
Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn (multe promesi al iu).
把唇甜蜜地抹向某人 (對某人承諾很多).
Por kio oni uzas ĉi tiun ŝmiran substancon?
這個塗抹物質是作什麼用的?
2. Faciligi glitadon de ilo, funkciadon de maŝino, surmetante grasan substancon:
置上油脂物, 使工具好滑動, 機器運作佳
Ŝmiristo ŝmiras la maŝinojn.
塗脂員為機器上油.
Kiu bone ŝmiras, bone veturas.
懂得塗油者, 行路方便.
manlajo (Profil megtekintése) 2012. november 8. 4:57:20
1. Perdi la vivfreŝecon; sensukiĝi:
失去其生命新鮮性; 失去汁液
La floroj velkas - akvumu ilin.
花凋萎了 - 快給它們澆水.
La varmega suno velkigis miajn florojn.
烈日曬凋了我的花.
La folioj pendis velke.
葉子枯萎地掛著.
Miaj velkintaj lipoj doloras.
我枯皺的嘴唇很痛.
2. Senfortiĝi, kadukiĝi, konsumiĝi:
沒力氣, 傾頹, 耗失
Nia lando senfortiĝas kaj velkas.
我國失勢且衰退.
Kun vero severa komercaĵo forvelkos.
以嚴峻的事實, 商業將會萎縮.
Velkema estas amo、sed rememoroj estas nevelkemaj.
愛情容易萎縮, 但記憶不易萎縮.
manlajo (Profil megtekintése) 2012. november 9. 5:19:12
Firma pri siaj intencoj, senhezita en la plenumado de siaj decidoj:
意向堅決, 無疑地實現其決定
Li estas rezoluta homo kaj multon atingos en sia vivo.
他是有決心的人, 一生將有許多成就.
Mi rezolute defendos miajn infanojn.
我堅決保衛我的孩子們.
Por atingi la celon bezonatas rezoluteco.
為達目標需要有決心.
manlajo (Profil megtekintése) 2012. november 11. 8:10:19
1. Kovriĝi per tre malgrandaj kaj maldikaj fungetoj, kiuj, pro malsekeco aŭ putriĝo, naskiĝas sur la supraĵo de organikaj substancoj:
覆以細小薄層的微菌體, 因潮濕或腐敗而生長在有機物表面
La muroj de la domo komencis ŝimi pro malsekeco.
房子的壁面因為潮濕而開始發霉.
Sur la malfreŝa pano aperis ŝimo.
不新鮮的麵包上出現了霉菌.
Mi ne manĝis bulkon, ĉar ĝia supro estis ŝima.
我不吃小麵包, 因為它的表面發霉了.
Ni ŝimigis fromaĝon en speciala kelo.
我們在特別的地窖裡讓乳酪發霉.
Por eviti ŝimaĵon oni uzas kontraŭŝimaĵon.
為了免於發霉, 人們使用抗霉劑.
2. Resti longe forlasita kaj senutila:
長久棄置或不用
Mi ŝimis en senaktiveco kaj enuo.
我因不活躍及生厭而閒著沒事.
manlajo (Profil megtekintése) 2012. november 11. 8:11:02
Esti movata tien kaj reen per malgrandaj sinsekvaj skuetoj:
以小幅的相繼搖幌而往復移動
Mi tremas pro frosto.
我因寒冷而發抖.
Pli bone estas ŝviti ol tremi.
流汗好過發抖.
Subite trem(ad)o trakuris mian korpon.
突來的冷顫傳透我的全身.
Atakis teruro, ektremis la kruro.
恐怖來襲, 大腿發抖.
Lia trema voĉo montris, ke li timas.
他發抖的聲音表明了他在怕.
Kio tiel tremigas la domon?
是什麼使房子那搖動?
Tertremo detruis multegajn domojn en nia lando.
地震毀了我國的許多房子.
manlajo (Profil megtekintése) 2012. november 12. 7:50:33
Interfrapiĝante eligi klaran, iom tremantan sonon:
交拍發出清脆, 微震的聲音
Dum la balo tintis kristalaj glasoj.
舞會中晶瑩的玻璃杯互碰出聲.
Mi povas iom tinti sur gitaro (mallerte ludi gitaron).
我可以撥弄一下吉他 (拙劣地彈吉他).
Vi havas ion tintan en via poŝo!
你口袋中有叮噹響之物!
Subite aŭdiĝis tintado de armiloj.
突然間聽到刀械叮噹互碰聲.
Ni tintigis la glasojn honore al la jubileulo.
我們碰杯祝賀歡慶者.
manlajo (Profil megtekintése) 2012. november 13. 7:47:17
1. Pasie dezirema kolekti riĉaĵojn kaj domaĝanta ilin elspezi:
全心想集結財富又惜於花費它
Vi estas tro avara kaj ne kapablas ĝui la vivon.
你太吝嗇, 又不會享受生活.
Patroj avaras, infanoj malŝparas.
父親們吝嗇, 孩子們浪費.
Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.
慷慨者和豬, 死後都好. [?我也不解其義]
2. Tro ŝparema pri io:
對某物太過吝嗇
Ŝi estas avara je helpo.
她吝於幫忙.
Mi neniam avaras karesojn al miaj infanoj.
我從不吝於愛撫我的孩子們.
Li ĉiam avare disdonis sukeron.
他總是吝於給糖.
Avarulo pagas duoble.
吝嗇者要付出兩倍.
La Centra Oficejo estis fondita dank' al la malavareco de Javal kaj Sebert.
感謝 Javal 和 Sebert 的慷慨, 中央辦公室得以成立.
manlajo (Profil megtekintése) 2012. november 14. 2:50:33
Fari per pruvoj aŭ rezonoj, ke iu akceptu ion kiel veran aŭ pravan:
以證明或推理, 要某人接受某事為真或對
Ŝi konvinkis min, ke ŝi ne estas kulpa.
她說服了我, 相信她沒錯.
Miaj religiaj konvinkoj vin ne devus interesi.
我的宗教說理未必引起你的興趣.
Ni estis konvinkitaj, ke ni devas tiel agi.
我們被說服了, 我們必須有所行動.
Li estas facile konvinkebla.
他很容易被說服.
La ŝtelistoj volis konvinkiĝi, ĉu neniu estas en la domo.
小偷要確認, 房子裡是否無人.
manlajo (Profil megtekintése) 2012. november 15. 4:24:34
Paroli antaŭ juĝisto por defendi sian propran aferon aŭ tiun de sia kliento:
在法官前為保護自己或客戶之事而說話
Mi ne sukcesis trovi advokaton por pledi.
我找不到律師來辯護.
Gravaj argumentoj pledas por la ĝenerala akcepto de Esperanto kiel internacia lingvo.
重要的論點可為世界語被接受為國際語言而辯護.
Lia pledo ne estis konvinka kaj la juĝisto decidis lin puni.
他的辯護沒說服力, 因而法官判決處罰他.
Ĉu vi povus okupiĝi pri la pledado?
你能擔任辯護嗎?