关闭的
最多显示 500 条消息。
讯息: 1165
语言: 简体中文
manlajo (显示个人资料) 2012年11月17日上午5:36:32
1. Esprimi per vortoj sian doloron, ĉagrenon:
以話語表達其痛苦, 苦惱
La infano plendis pro doloro.
孩子因痛叫苦.
De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro.
訴苦及哭泣去不了痛苦.
Ŝi rigardis al mi plende.
她訴苦地看著我.
Mi ĉion suferas neplendante.
我不埋怨地承受各種苦.
2. Esprimi per vortoj, ke oni estas malkontenta pri io aŭ iu:
以話語表達對某事或某人不滿
Ŝi plendis, ke vi batas ŝin!
她抱怨說, 你打她!
Se neniu plendas, neniu defendas.
如果沒人埋怨, 就沒人答辯.
Senfara plendo ne estas defendo.
未做的埋怨不是答辯.
manlajo (显示个人资料) 2012年11月17日上午5:37:34
Esti ne okupita, se paroli pri loko, ofico ktp:
未被佔有, 指地點, 職位等
Pardonu, ĉu tiu ĉi seĝo vakas?
對不起, 這個椅子空著嗎?
Komputilado okupas miajn vakajn horojn.
運算佔掉了我的空閒時間.
Li kondukis min al vakanta spaco antaŭ la statuo.
他帶我到雕像前的空地.
Mi informis ĉiujn pri la vakanteco de tiuj postenoj.
我通知大家關於那些職位的出缺狀況.
Ni devos vakigi la apartamenton venontan semajnon.
我們將須在下星期空出公寓.
manlajo (显示个人资料) 2012年11月18日上午4:57:23
1. Afiŝeto, etikedo, slipeto ks, sciiganta al la publiko utilan informon aŭ instrukciojn:
小招貼, 標籤, 紙條等, 告知大眾有用的信息或說明
Tralegu la avizon antaŭ ol ekuzi medikamentojn.
用藥前詳讀說明.
Gasto sen avizo estas agrabla surprizo.
未請自到的客人是驚喜.
Oni avizis min, ke mi devos forlasi mian postenon.
有人通知我, 我必須辭職.
2. Korespondaĵo, per kiu oni sciigas al iu, ke lia sendaĵo atingis la celon:
回條: 告知某人其寄送物已到達目的地的通知
Tio estas la avizo pri ricevo de rekomendita letero.
這是推薦信已收到的回條.
manlajo (显示个人资料) 2012年11月19日上午4:58:09
1. Kontraŭstari al; sukcese rifuzi cedi al:
對立於; 成功地拒絕讓步
Ni ne povos rezisti antaŭ niaj malamikoj.
面對我們的敵人, 我無法抵抗.
La rezisto de la urbo ne longe daŭris.
該城的抵抗歷時不久.
Ŝia ĉarmo estas nerezistebla.
她的美色令人難以抵抗.
Nia rezistado fortimigis la malamikojn.
我們的抵抗嚇走了敵人.
2. Ne cedi al iu forto (tiro, premo, flekso ktp) aŭ al iu kurento:
不退讓於某勢力 (拉力, 壓力, 屈力等) 或某潮流
Ĝi rezistas al frosto.
它可抗寒.
Ni uzas nur kvalitajn kaj rezistajn substancojn.
我們只用高品質的並有抵抗力的物質.
Tio estas bonega fajrorezista komputilo!
那是極佳的耐火電腦!
La pakaĵo de lakto estas lumrezista.
牛奶的包裝是抗光的.
manlajo (显示个人资料) 2012年11月20日上午4:47:16
Eltiri fluaĵon el io, alspirante per la buŝo:
從某物以口吸方式抽出流質
La suĉinfano suĉas la mamon de la patrino.
乳兒吸母親的奶.
Ŝi suĉigas sian bebon.
她餵嬰兒吸奶.
Mi donis suĉilon al la bebo por ke ĝi ne ploru.
我把奶嘴給嬰兒, 要他別哭.
La loĝantaro estas elsuĉita de la impostoj.
住民被抽重稅.
Spongo ensuĉas akvon.
海棉吸入水.
Mi ordigis mian ĉambron per polvosuĉilo.
我以吸塵器整理房間.
Li estas sangosuĉanto (kruelega homo).
他是吸血鬼 (殘虐的人).
manlajo (显示个人资料) 2012年11月21日上午4:31:53
Fari bruon de suĉado:
吸吮時出聲
Ne ŝmacu per la lipoj, ĉar tio ne estas ĝentila.
不要用嘴唇吸出聲, 因為那是不禮貌的.
En la ĉambro aŭdeblis ŝmacado de buŝoj, kiuj manĝis kun granda apetito.
房間裡聽得到那些吃得食慾大開的人的吸食聲.
La koto ŝmacis (klakis kiel ŝmaco) sub la piedoj.
泥巴在腳下嘖嘖出聲.
manlajo (显示个人资料) 2012年11月22日上午4:15:39
1. Kovri ĉiuflanke per tuko speciale destinata kaj alĝustigita por tio:
用為此用途而裁製的布蓋住各面
Ni tegis malnovmodajn meblojn per modernaj kovriloj.
我們以現代覆布蓋舊式的家具.
Dum nia foresto mebloj estis kovritaj per kontraŭpolvaj tegoj.
我們離開時, 將家具覆以防塵套.
Kiam ni revenis ni maltegis la meblojn.
當我們回來時, 我們掀起家具覆套.
2. Daŭre kovri ion per io tiamaniere, ke la kovraĵo formas tuton kun la kovritaĵo kaj estas parto de ĝi:
持續將某物覆蓋以另一物, 使蓋者與被蓋者整體同形並成為它的一部分
Oni tegis la murojn de la hotelo interne per oro.
他們把旅館內壁鋪以黃金.
Mia ĉambro plibeliĝis post la tegado de ĝiaj muroj per tapeto.
牆壁貼上壁紙後, 我的房間變美了.
Li deprenis la tegaĵon de la kablo.
他剥除了纜線的皮層.
manlajo (显示个人资料) 2012年11月23日上午6:02:29
Tiamaniere kunigi, interligi objektojn per ia kondukilo aŭ tubo, ke ili funkciu kiel partoj de unu tuto (de cirkvito, de komputila aŭ telefona reto ktp.):
以導線或管子將兩物件相接或接合, 使它們如同一體般地運作 (指電腦或電話網路等的流通)
Li konektis la komputilon kun la poŝtelefono per kablo.
它以纜線將電腦與手機連結.
La konekto perdiĝis kaj mi povas uzi neniujn ilojn.
連接斷線了, 因而我什麼工具都用不了.
Mi malkonektis la aparaton, ĉar apud ĝi aperis fumo.
我斷了儀器的連線, 因為旁邊冒煙了.
Mi trakonektas al vi la direktoron.
我為你連線到主任那裡.
Hodiaŭ mi pasigis la tutan tagon konektite (uzis komputilon konektitan al la Interreto).
今天我一整天都上線 (使用電腦連上網路).
manlajo (显示个人资料) 2012年11月24日上午5:14:29
Remeti difektitan aferon en bonan, uzeblan staton:
使損壞之事物再次處於良好, 可用的狀態
Mia komputilo ne funkcias, sed oni promesis ripari ĝin.
我的電腦壞了, 但有人答應要修理它.
Nia apartamento bezonas riparon.
我們的公寓需要修理.
Riparado de la domo postulos multe da mono kaj tempo.
修理這房子需要許多金錢和時間.
Li portis sian brakhorloĝon al riparisto.
他帶著手錶去找修錶匠.
Ŝi iris por riparigi siajn ŝuojn.
她去找人修理鞋子.
La aŭto estas neriparebla - ni devos aĉeti la novan.
汽車無法修復 - 我們必得買新的.
manlajo (显示个人资料) 2012年11月25日上午4:50:26
Tiel klara kaj senduba ke ĝi ne bezonas pruvon:
那麼清晰無疑, 不需證明
Kial mi ne rimarkis tian evidentan eraron?!
為什麼我沒注意到那明顯的錯誤?!
Vi evidente mensogas.
你顯然在說謊.
Malgraŭ la evidenteco de ŝia perfido, ŝi ankoraŭ provis pruvi sian senkulpecon.
即使她的背叛明顯, 她仍試著證明自己清白.
Per tia ago vi nur evidentigis vian malsaĝecon.
以那種行為, 你只顯露了自己的愚蠢.