目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

每日一詞 Vorto de la tago 2012

manlajo,2012年1月15日の

メッセージ: 1165

言語: 简体中文

manlajo (プロフィールを表示) 2012年12月26日 10:49:43

0347 FENDI 切開 /qie1-kai1/

1. Dividi malmolan materion laŭ ĝia longeco:
縱向分開硬的材質

Vi fendis mian koron!
你切開了我的心!
Mi iros al dentisto, ĉar en mia dento estas fendeto.
我將去看牙醫, 因為我的牙齒有裂縫.
Li tranĉis la panon kaj enfendis la tablon.
他切麵包, 切入了桌子.
Ĉi tie vi povas vidi la fendadon de molekulo.
此處你可以看到分子的分裂.
La konstruaĵo komencis fendiĝi.
建物開始裂開了.

2. Dividi la partojn de amaso, ĝin rapide trairante:
分開成群的部分, 快速穿過它

La ŝipo fendas la ondojn.
船破浪而行.
Estas fendo inter ambaŭ sistemoj.
兩個系統之間有縫隙.
La disfendo en la partio okazis pro malsamaj opinioj.
黨的分裂因意見相左而發生.

manlajo (プロフィールを表示) 2012年12月27日 5:26:56

0348 KREVI 爆開 /bao4-kai1/

1. Subite rompiĝi pro interna tro granda premforto:
因內部壓力太大而突然破掉

La balono krevis.
氣球炸了.
De tro multa scio krevas la kranio.
太多知識, 頭骨炸破.
Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas.
海納百川卻撐不破.

2. Fendiĝi pro malvarmo, sekeco ktp:
因寒冷, 乾燥等而裂開

La falinta taso krevis.
掉下的杯子破了.
Mi hazarde krevigis la vazon de mia patrino.
我意外地打破了我媽的花瓶.
Ekstere estis kreviga malvarmo, pro tio ĉiuj restis hejme.
外面冷得叫人像要裂開, 因此大家都留在家裡.
Miaj manoj doloras pro haŭtaj krev(aĵ)oj sur ili.
我的手因皮膚乾裂而疼痛.

manlajo (プロフィールを表示) 2012年12月28日 6:12:57

0349 EKSCITI 興奮 /xing1-fen4/

1. Igi tre intensa la funkcion de iu korpa organo aŭ ian korpan senton:
使某身體器官或感官起強烈作用

Tiu odoro ekscitas la apetiton.
那氣味使人興起食欲.
La ekscito kaŭzas iriton en la organo.
興奮造成器官的激擾.
Mi devas fari ekscitajn ekzercojn por mia koro.
我必須做為身體做刺激性的運動.
La kuracisto malpermesis al vi uzi ekscitaĵojn!
醫師不准你用興奮劑.

2. Igi eksterkutime forta ian movon de la animo:
使某種心靈動作異常強烈

Li tre ofte rigardas al aliaj knabinoj kaj tio ekscitas mian envion.
他常常注視其他女孩, 而那樣很激起我的嫉妬.
Vi ekscitiĝas ĉe la plej malgranda bagatelo!
你是在為最微小的瑣事而激動!
Mia karaktero ne estas ekscitebla.
我的個性是不會激動的.
Granda eksciteco skuis la tutan urbon.
很大的激動振撼了全市.

3. Igi pli intensa la aktivecon de io:
使某物的活動力更強

Ni ne povis eksciti la fajron, ĉar pluvis.
我們無法增強火勢, 因為下雨.
Blovekscitado ruĝigis mian vizaĝon.
吹旺火勢使我的臉變紅了.

manlajo (プロフィールを表示) 2012年12月29日 6:01:02

0350 ORDONI 命令 /ming4-ling4/

Estre esprimi al iu sian volon, ke li faru ion:
長官示意某人, 要他做某事

La kuracisto ordonis al mi ripozon.
醫師命令我休息.
Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas.
誰給我吃, 誰就命令我.
Bezono estas plej forta ordono.
需要是最有力的命令.
La rigardo de la patro estis ordona.
父親的眼神帶著命令.
Nia estro estas ordonema.
我們主管愛發號司令.
Ordonita kiso havas guston maldolĉan.
奉命的吻帶有苦味.
Ordigado de la hejmo estis ordonitaĵo.
整理家務是奉命行事.

manlajo (プロフィールを表示) 2012年12月30日 5:57:19

0351 BRULI 燃燒 /ran2-shao1/

1. Konsumiĝi per fajro:
以火消耗

La kandelo brulas.
蠟燭燃燒著.
Ne ekzistas fumo sen brulo.
沒有燃燒, 不會有煙.
Fendita ligno facile ekbrulas.
劈開的木柴易於點燃.
De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.
一根小蠟燭, 燃毀了大城堡.
Li bruligis al si la lipharojn.
他燒到自己的鬍鬚.
La brulego tute detruis la arbaron.
大火完全燒光了樹林.
Tiu materialo estas nebrul(igebl)a.
那種材料是不可燃的.

2. Esti varmega kiel fajro:
其熱如火

Li brulas de febro.
他發燒得火燙.
Viaj vangoj estas brulaj. Ĉu vi malsanas?
你雙頰紅燙. 你病了嗎?
Mi brulvundis mian fingron!
我燙傷了我的手指.

3. Esti en forta eksciteco:
強烈的興奮

Mi tre volas vin ekvidi, ke mi eĉ brulas de senpacienco!
我極想見你, 難耐甚至有如火在焚燒!
Estas pli bone edziĝi ol bruladi.
最好結婚, 心急沒用.
Ankoraŭ bruletas unu fajrero da espero.
再次燃起希望的火花.

manlajo (プロフィールを表示) 2012年12月31日 6:55:41

0352 FERVORO 熱心 /re4-xin1/

Diligenta agemo, ardo por iu aŭ io:
勤奮好動, 熱衷於某人或某物

Min jam konsumis fervoro pri via domo.
對你房子的熱心已經耗盡了我.
Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.
只要有耐心和熱心, 任何工作皆可成功.
Preĝu kore kaj laboru fervore.
衷心禱告, 熱心工作.
Li ne estas fervora studento, ĉar li pigras lerni.
他不是個熱心的學生, 因為他懶於學習.
Tro fervori estas danĝere.
太過熱心是危險的.

manlajo (プロフィールを表示) 2013年1月1日 7:15:02

0353 FLAMO 火焰 /huo3-yan4/

1. Hela brilo, produktata de gasoj eliĝantaj el brulanta materialo:
出自燃燒材料的氣體產生的明亮

La flamo de la kandelo nur iomete lumigis la ĉambron.
蠟蠋的火焰只使房間稍亮.
Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo.
火焰小, 但煙不少.
Ligno fendita facile flamiĝas.
劈開的柴易燃燒.
La domo subite ekflamis.
房子突然著火了.
Ekflamigu la lampon - mi bezonas lumon.
快點燈 - 我需要照明.

2. Eksciteco, ardo, pasio:
激動, 熱情, 熱心

Li estas flamiĝema kiel rezina ligno.
他熱情有如有松脂的木柴.
Li flamas per kolero.
他氣得冒煙.
Viaj rakontoj pri tiu lando flamigis deziron veturi tien.
你對該國的故事點燃了想去那裡的欲望.
En flameco mi diris al vi diversajn malbelajn aferojn.
在激動中, 我對你說了各種壞事.

manlajo (プロフィールを表示) 2013年1月2日 3:31:50

0354 BOLI 沸騰 /fei4-teng2/

1. Varmiĝi ĝis svarma formiĝo de vaporbobeloj, kiuj krevas ĉe la surfaco (se paroli pri likvo):
熱到集滿氣泡在水面上爆開 (指液體)

Pura akvo bolas en la temperaturo de 100 Celsiaj gradoj.
純水在攝氏 100 度沸騰.
Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras.
水開, 呢喃, 最後跑光.
La akvo jam bolegas. Sed la bolilo ial ne malŝaltiĝas aŭtomate.
水已沸騰. 但煮水器因故未自動關掉.
Matene ni manĝis boligitajn ovojn.
早晨我們吃煮蛋.
La lakto postulas nur ekbolon.
牛奶只需稍沸.

2. Esti en stato de forta malkvieto kaj ekscitiĝo:
在極度不安及激動狀態下

Ekvidinte ŝin mi eĉ bolis pro ĝojo.
一見了她, 我甚至高興得要沸騰.
Sango bolas, juneco petolas.
熱血沸騰, 年少輕狂.
Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto.
他激動得有如沸騰的牛奶.
Ĉe la demando pri knabinoj la sango ekbolis ĉe li.
在有關女孩的提問時, 他的血沸騰了.

3. Esti tre vigla, fervori:
極生動, 熱烈

La laboro bolas.
工作如火如荼.
Mi estas plena je bolanta energio.
我充滿沸騰的能源.

manlajo (プロフィールを表示) 2013年1月3日 5:06:24

0355 FRAKASI 打碎 /da3-sui4/

1. Perforte kaj brue disrompi, dispecetigi:
強力大聲地破散, 分為多片

Kiu frakasis miajn tasojn?!
誰打碎了我的杯子?!
Granda frakaso en malgranda glaso.
小玻璃杯大破碎.
La aviadilo frakasiĝis.
飛機撞毀.

2. Tute detrui, ruinigi:
完全破壞, 毀掉

La kruela realo ne frakasis lian kuraĝon.
殘酷的現實無法打碎他的勇氣.
Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis.
以前過去的種種, 時間使它成破滅.
Mi estis ege ofendita kaj pro tio parolis kun frakasa tono.
我大為感到受辱, 因而講話帶有刺人的口氣.

manlajo (プロフィールを表示) 2013年1月4日 4:41:48

0356 ESTINGI 滅 /mie4/

1. Ĉesigi bruladon:
止住燃燒

Feliĉe fajrestingistoj sukcesis estingi la brulegon.
還好消防員成功地滅了大火.
Fajron estingas akvo, pekon pardono.
水可滅火, 恕可消罪.
Oni devas havi estingilon en la aŭto.
汽車裡要有滅火器.

2. Ĉesigi lumadon:
熄: 止住照明

Estingu la lampon kaj dormu.
熄燈睡覺吧.
Infanoj, ne babilu post estingo de la lampoj.
孩子們, 熄燈後不要聊天了.
Ŝi blovestingis la kandelon.
她吹熄了蠟蠋.

3. Ĉesigi kaj kvietigi la ardon aŭ eksciton:
止住, 靜下熱情或激動

Mi aĉetis trinkaĵon por estingi la soifon.
我買飲料來澆熄我的口渴.
Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas.
誰能不欠, 即能致富.
Ĉiutage estingiĝas multe da homaj vivoj.
每天都有很多人逝世.
Ŝia vivo iĝis pli garantiita kaj neestingebla.
她的生命變成更有保障, 不可能停止.

先頭にもどる