Kwa maudhui

kufunguwa
Max. 500 messages.

每日一詞 Vorto de la tago 2012

ya manlajo, 15 Januari 2012

Ujumbe: 1165

Lugha: 简体中文

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 16 Desemba 2012 5:18:50 asubuhi

0337 ĈESI 停止 /ting2-zhi3/

Ne esti plu, ne agi plu, ne daŭri plu, interrompiĝi:
不再是, 不再動作, 不再持續, 中斷

Ĉesu paroli kaj komencu labori!
停止說話, 開始工作!
Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu.
生存, 進步, 但不停止學習.
Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso.
訴訟一開始, 錢如水流不停止.
La instruisto petis, ke infanoj ĉesigu la petoladon.
老師要求孩子們別再鬧了.
La pluvo ĉesiĝis (komencis ĉesi).
雨停了.
Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras.
不停的水滴, 連石頭也可貫穿.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 17 Desemba 2012 6:59:33 asubuhi

0338 BABILI 閒聊 /xian2-liao2/

1. Abunde kaj supraĵe paroli pri negravaj aferoj:
多而表面地談些不重要的事

Ni trinkis kafon kaj babilis.
我們喝咖啡並聊天.
Ĉe tablo malplena babilo ne fluas.
不豐足的桌上聊不開.
Mastro elbabilis, gastoj ne silentos.
主人聊開了, 客人將不會沉默.
Mi decidis organizi kafobabilan kunvenon.
我決定組織個咖啡聊天會議.
Ili tutan vesperon trababilis, ĉar ne vidis unu la alian longan tempon.
他們聊了一整晚, 因為長時間彼此未見面了.

2. Diri senenhavajn banalaĵojn:
說些沒內容的無聊事

Vi nur babilas kaj tute ne laboras!
你只是聊天, 完全沒做事!
Babilas, muelas, kion lango elpelas.
聊聊, 磨磨, 呈呈口舌.
Ne timu tranĉilon, timu babilon.
不要怕刀子, 要怕閒話.
Ju pli da babilado, des pli da pekado.
聊得越多, 事非越多.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 18 Desemba 2012 4:53:18 asubuhi

0339 KONSTANTA 恆常 /heng2-chang2/

1. Tia, ke ĝi ne ĉesas esti la sama kaj ne konas ŝanĝiĝon:
不停原樣, 不識改變的樣子

Ŝin turmentis konstanta frosto.
她苦於經常的寒霜.
Ĉi-somere konstante pluvas en nia lando.
今年夏天我國一直下雨.
La rapido de lumo en vakuo estas konstanto.
真空中的光速是固定的.
Mi ne scias, kiel vestiĝi, ĉar la vetero estas nekonstanta.
我不知如何穿著, 因為天氣變化無常.

2. Tia, ke ties sentoj aŭ pensmanieroj neniam ŝanĝiĝas:
感覺或想法總是不變的樣子

Vi sola estas mia konstanta amiko.
只有你是我永遠的朋友.
Mi ne volus konstante loĝi en vilaĝo.
我不想永遠住在鄉下.
Ne ĉiuj viroj havas konstantecon en amo.
不是所有男人都有永恆的愛.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2012 4:44:23 asubuhi

0340 LOGI 吸引 /xi1-yin3/

1. Peni altiri, tentante per plaĉaj flataj rimedoj:
盡力拉引, 以討好奉承之手段誘引

Viroj ofte logas virinojn per dolĉaj paroloj.
男人常常以甜言蜜詞吸引女人.
Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos.
就算用甜蜜的蛋糕, 你也吸引不了我.
Neniu povas kontraŭstari al ŝia allogo.
沒人能抗拒她的引誘.
La kato logiĝis de la fiŝo.
貓被魚吸引過去了.
Li delogis mian edzinon!
他誘走了我的太太!
Vi mallogas ĉiujn per viaj malbonaj agoj.
你的惡行令大家避而遠之.

2. Altiri; naski intereson, deziron, plaĉon:
拉引; 生出興趣, 欲望, 喜好.

Komputiloj tute ne logas lin.
電腦完全吸引不了我.
En juneco logas, en maljuneco tedas.
年輕時吸引人, 年老時討人厭.
La ĉefa log(aĵ)o de la aranĝo estis dancoj.
那個活動的主要引人處在跳舞.
La teatraĵo estis tre alloga.
那齣戲很吸引人.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Desemba 2012 4:30:24 asubuhi

0341 EFIKI 有效 /you3-xiao4/

Havi efektivan rezulton:
有實際的結果

Ĉi tiu medikamento vere efikas.
這個藥很有效.
Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon.
學習有苦的根, 但好的效果.
Pli efike ol bato pelas malsato.
餓比打更能有效驅使.
Via helpo estis efika.
你的幫助很有效.
La nova leĝo ne retroefikas (ne havas efikon en la tempo antaŭa al la publikigo).
新法律不追究既往 (對公布前的時間不具效力).
Ago havas pli da efikeco ol parolo.
行動比說話更具實效.
Liaj konsiloj estas senefikaj.
他的勸告沒有效.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 21 Desemba 2012 4:54:05 asubuhi

0342 KONFITI 製成蜜餞 /zhi4-cheng2-mi4-jian4/

Prepari fruktojn, pli-malpli longe restigante ilin en densa suker-siropo, kiu ilin penetras kaj konservas:
為能保存, 將水果長時泡以糖漿, 使充分滲入

Mia patrino aĉetis fragojn kaj konfitis ilin.
我媽媽買草莓並將它製成蜜餞.
Mi tre ŝatas konfititajn fruktojn.
我很喜愛蜜餞水果.
Ĉi-jare ni ne preparos konfitaĵojn por vintro.
今年我們將不為冬天做蜜餞.
La infanoj kuris al la konfitejo por aĉeti draĝeojn.
孩子們跑去蜜餞店買糖果.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2012 7:13:37 asubuhi

0343 DIFEKTI 缺損 /que1-sun3/

Kaŭzi malbonan staton de io, tiel ke ĝi iĝas malpli taŭga, malpli valora:
使某物造成不良狀態, 使它不適用, 不值得

Kiu difektis la maŝinon?!
誰把機器搞壞了?!
Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.
看得太高的人, 很快即弄壞眼睛.
En ĉiu objekto troviĝas difekto.
任何東西都有缺點.
La aparato estas facile difektebla.
這器具很容易壞.
Mia hararanĝo difektiĝis de la pluvo.
我的髮型被雨搞壞了.
Ni devos ripari la bruldifektitan domon.
我們必須修理被燒壞的房子.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 23 Desemba 2012 5:03:02 asubuhi

0344 KONSCII 意識 /yi4-shi4/

Senpere scikoni sian propran sentadon aŭ penson:
不費力地知道自己的感覺或思維

La infano estas tre malgranda kaj ankoraŭ ne konscias.
孩子還很小仍未能意識.
Li konscie trompis min.
他故意欺騙了我.
Ŝi svenis - ŝi perdis la konscion.
她昏倒了 - 他失去了意識.
Mi konsciigis al li lian kulpon.
我告知他的錯.
Senkonscie vi agis, konscie vi pagos.
無意間你做了, 意識地你將付出.
Ŝi senkonsciiĝis kaj falis.
她失去意識並倒下.
Post kelkaj minutoj ŝi rekonsciiĝis.
過了幾分鐘, 她恢復了意.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 24 Desemba 2012 7:20:04 asubuhi

0345 MERITI 值得 /zhi2-de2/

Havi pro sia konduto aŭ pro siaj ecoj rajton pri justa rekompenco aŭ puno; esti inda je:
因行為或特質而應該得到的公平回報或處分

Vi meritas grandan dankon!
你值得大大的感謝!
Kiel li meritis, tiel li profitis.
他怎麼值得就怎麼受益.
Venas profito - venas merito.
來了益處 - 來了應得.
Laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.
依雙手的應得, 人接受回報.
Laboro finita, - ripozo merita.
完成了工作, 值得休息.
La kantisto estis merite aplaŭdita.
那個歌手值得喝采.
Prave punite laŭmerite.
依其應得正確地處分.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 25 Desemba 2012 5:42:38 asubuhi

0346 FAVORA 寵愛 /chong3-ai4/

1. Bonvola, helpopreta, indulga (ofte pro aparta arbitra prefero):
好意, 願幫忙, 寬容 (通常由於特別任意的優先)

Nia estro estas favora al ni.
我們主管很寵我們.
Post kolero venas favoro.
生氣後恩寵來.
Vi ne sukcesos min favorigi al vi.
你將得不到我的寵愛.
Li falis en mian malfavoron.
他落入我的忌恨中.
Ŝi estas la favoratino de la instruistino.
她是老師最寵愛的.

2. Helpotaŭga, faciliga, sukcesiga:
適合於, 利於, 促成

La vetero estas favora por promenado.
天氣適於散步.
Sorto donas favoron, sorto donas doloron.
命運給恩寵, 命運也給苦痛.
Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta.
受命運寵愛的人, 連公雞也為他生蛋.
La gazetoj favore raportis pri la kongreso.
雜誌很正向地報導了大會的消息.

Kurudi juu