До змісту

Закрити
Макс. 500 повідомлень.

每日一詞 Vorto de la tago 2012

від manlajo, 15 січня 2012 р.

Повідомлення: 1165

Мова: 简体中文

manlajo (Переглянути профіль) 6 січня 2013 р. 06:24:55

0357 MODESTA 謙遜 /qian1-xun4/

1. Havanta malaltan opinion pri siaj meritoj, siaj scioj ktp.:
對自己的優點, 知識等保持低調

Ŝi estas modesta homo kaj pro tio ĉiuj ŝin ŝatas.
她是個謙遜的人, 因而大家都喜歡她.
Mia modesteco ofte malhelpas ekhavi novajn amikojn.
我的謙遜往往有礙交到新朋友.

2. Ne tre alta, ne tre rimarkinda, ne tre valora:
適中: 不很高, 不很引注意, 不很有價值

Miaj elspezoj estis modestaj dum tiu vojaĝo.
那趟旅, 行我的支出不很多.
Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.
次一級的尊敬上一級的, 選擇適可的位置.
Via salajro estas malmodesta, pro tio vi povas aĉeti ĉion, kion vi volas.
你的薪水不少, 因而你買得起所有你想要的.

manlajo (Переглянути профіль) 6 січня 2013 р. 06:25:39

0358 LAŬDI 讚美 /zan4-mei3/

Esprimi aprobon, favoran opinion pri meritoj, kvalitoj de iu aŭ io:
表達對某人或某事的美德或品質等的許可或有利的意見

La instruisto laŭdis la lernantojn.
教師讚美學生們.
Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero.
入夜之前不要讚美白天.
Mi tre multe laboris kaj ricevis laŭdon.
我很努力工作並受到讚美.
La konduto de miaj infanoj estas laŭdinda - ili ĉiam obeas min.
我的孩子們的行為很值得讚美 - 他們總是聽我的話.
Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu.
勿指責他人, 勿褒獎自己.
Se vi estos malbona, ĉiuj ĵetos mallaŭdon sur vin.
如果你壞, 大家將指責你.
Lian memlaŭdon mi jam ne povas toleri.
我已無法容忍他的自誇.

manlajo (Переглянути профіль) 8 січня 2013 р. 05:38:29

0359 KONFORMA 順從 /shun4-cong2/

1. Tia, ke ĝia formo estas ĝuste simila al tiu de alia objekto, rigardata kiel modelo:
其形式正好相似於另一物體, 將之視為模範

La kopio de la bildo estas konforma al la originalo.
此圖的拷貝符合原圖.
Plej ofte vorteto "laŭ" montras ion, al kio io konformas.
最常用的小詞 "laux (依)" 表示順著某物而為.
Estas granda konformeco pri la opinioj inter mi kaj miaj gepatroj.
在我和我雙親之間的意見有很大的一致性.
Vi bonege interkonformigis la objektojn.
你很好地協調了這些物品.

2. Ĝuste respondanta al tio, kion iu volas aŭ io trudas:
正確回應某人所想要的或強制的

Via konduto estu konforma al viaj diroj.
你的行為符合你的說法.
Ni devas agi konforme al la Statuto de la Asocio.
我們必須配合協會規章行事.
Mi konformigos mian parolon al la publiko.
我將依我對大眾所說的去做.

3. Bone akordiĝanta kun, ĝuste taŭga por:
有好的協調, 正確符合於

La vestoj de mia fratino estas konformaj al mi.
我妹妹的衣服很合於我.
La profesio instruista montriĝis nekonforma por li.
教師職業顯得不適合於他.

manlajo (Переглянути профіль) 8 січня 2013 р. 05:40:34

0360 DEKLARI 宣布 /zuan1-bu4/

Oficiale, publike aŭ formale sciigi:
官方, 公開或正式地告知

Nia lando deklaras militon al la via.
我國對貴國宣戰.
La prezidanto deklaris la kongreson malfermita.
主席宣布國會開議.
Tiaj agoj ne konformiĝas al la deklaro pri la homaj rajtoj.
那些做法不符人權宣言.
Estu deklaro (frazo en fontolingva programo,
kiu informas tradukilon pri io, sed ne estas mem tradukata) por ĉiu variablo.
要有每個變項的宣告 (原始碼程式中的陳述句, 告知編譯器某事, 但不自行編譯).
Tiuj belaj vortoj estis lia amdeklaro.
那些美妙的話就是愛的宣言.

manlajo (Переглянути профіль) 9 січня 2013 р. 02:56:24

0361 KONCIZA 簡明 /jian3-ming2/

Esprimanta la ideojn per plej malmultaj vortoj:
以最少的字詞表達想法

La raporto estu konciza.
這報告要簡明扼要.
Ŝi ne kapablas paroli koncize kaj diras multajn nebezonatajn aferojn.
她無法扼要地說明, 而說了許多不必要的事.
Mi ŝatas la koncizecon de tiu aŭtoro.
我喜歡那位作者的精練文筆.

uhasan (Переглянути профіль) 9 січня 2013 р. 15:38:49

manlajo大人應該不小心看錯了某些eo單詞,所以...
Sro manlajo vi misvidis kaj tial faris etajn erarojn, exemple

manlajo:0358 LAŬDI 讚美 /zan4-mei3/
...
Lian memlaŭdon mi jam ne povas toleri.
我已無法容忍他的指責.
"memlaŭdo">自誇;
"memlaŭdo" devis esti tradukita kiel 自誇; kaj

manlajo:0361 KONCIZA 簡明 /jian3-ming2/
...
Mi ŝatas la koncizecon de tiu aŭtoro.
我喜歡那輛汽車的精簡性.
"aŭtoro">作者
"aŭtoro" kiel 作者.

最後要感謝你的翻譯作品! ridulo.gif
Finfine dankon pro via utilega kaj interesa laboro! ridulo.gif Amike!

manlajo (Переглянути профіль) 10 січня 2013 р. 04:50:12

uhasan:manlajo大人應該不小心看錯了某些eo單詞,所以...
Sro manlajo vi misvidis kaj tial faris etajn erarojn, exemple

manlajo:0358 LAŬDI 讚美 /zan4-mei3/
...
Lian memlaŭdon mi jam ne povas toleri.
我已無法容忍他的指責.
"memlaŭdo">自誇;
"memlaŭdo" devis esti tradukita kiel 自誇; kaj

manlajo:0361 KONCIZA 簡明 /jian3-ming2/
...
Mi ŝatas la koncizecon de tiu aŭtoro.
我喜歡那輛汽車的精簡性.
"aŭtoro">作者
"aŭtoro" kiel 作者.

最後要感謝你的翻譯作品! ridulo.gif
Finfine dankon pro via utilega kaj interesa laboro! ridulo.gif Amike!
Kara Uhasan,

感謝你的指正, 我實在太粗心大意了.
Dankon pro via ĝustio, mi estis tiel malzorgema.
錯處已訂正. 往後還請不吝多多指教!
La eraroj jam ĝustiĝis. Pluaj komentoj estas ĉiam bonvenaj!

Manlajo

manlajo (Переглянути профіль) 10 січня 2013 р. 04:59:45

0362 DIFINI 定義 /ding4-yi4/

1. Precize klarigi (ideon aŭ vorton) per la ecoj aŭ nuancoj, kiuj apartigas ĝin disde la aliaj:
以能與其他區分的性質或微差精確地說明 (想法或字詞)

Ĉu vi povus difini la sencon de tiu vorto?
你可以定義那個詞的意思嗎?
Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino.
未定義的液體, 既非醋也非酒.
Tiu odoro estas tute nedifinebla.
那個氣味完全無法定義.

2. Precize klarigi la naturon, sencon aŭ rolon de io aŭ iu:
精確地說明某物或某人的性質, 意義, 或角色

La estro jam difinis taskojn al mi.
主管已為我界定了任務.
Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo.
沒有任何阻難將會驅離命定的未婚夫.
En Esperanto "la" estas difina artikolo.
世界語的 la 是定冠詞.
Ni renkontiĝos en la difinita tempo.
我們將在定好的時間相會.

manlajo (Переглянути профіль) 12 січня 2013 р. 06:54:19

0363 APROBI 認可 /ren4-ke3/

1. Opinii kaj deklari ion bona:
認為並宣稱某事或物是好的

Ili aprobis nian proponon.
他們贊同我們的提議.
Nia projekto ankoraŭ bezonas aprobon de la Eŭropa Parlamento.
我們的專案仍需歐洲議會的批可.
Via decido estas aprobinda.
你的決定值得贊同.
Mi ne pensas, ke iu malaprobos mian ideon.
我不認為有人不贊同我的想法.

2. Deklari oficiale taŭga por difinita funkcio aŭ uzo:
正式宣布適合於特定的職能或用途

La komisiono aprobis lin kiel profesoron.
委員會認可他為教授.
Mi estas aprobita doktoro.
我是經核可的博士.

manlajo (Переглянути профіль) 12 січня 2013 р. 07:27:26

0364 DECI 合宜 /he2-yi2/

1. Esti prave, juste ŝuldata pro rajto aŭ merito:
由於權利或優點, 是正確的或公平的

Al malfeliĉulo decas kompato de amiko.
宜給不幸者友誼的同情.
Vi donis al mi pli ol dece.
你給了我比合宜的還多.
Ŝi edziniĝis pro la deco.
因為合宜, 她嫁了.

2. Esti konforme al ies karaktero, situacio:
符合某人的特性或狀況

Kondutu tiel, kiel decas al bonedukita homo.
舉止要符合有教養的人.
Virinoj vestu sin per decaj vestoj.
女士們要穿著合宜的服裝.
Estas malpermesite porti maldecajn vestojn ĉi tie.
此處不准穿不合宜的服裝.
Ne parolu maldecaĵojn!
不要說些不三不四的!

Назад до початку