Затворено
Най-много 500 съобщения.
Съобщения: 1165
Език: 简体中文
manlajo (Покажи профила) 13 януари 2013, 07:54:35
Plenumi sian servon en difinita tempodaŭro, konforme al antaŭpreparita servordo:
在特定時程內, 依排定的服務順序, 完成其服務
La flegistino deĵoros dum la nokto kaj helpos, se io okazos.
護士將值夜, 有事時會幫忙.
Voku la deĵorantan kuraciston!
請呼叫值班醫師!
Dum unu monato mi havas du noktajn deĵorojn.
一個月內我有兩次值夜.
Iru al la deĵorejo, kie vi trovos la flegistinon.
請到值班室, 那裡你將可找到護士.
manlajo (Покажи профила) 15 януари 2013, 06:08:15
Ekhavi malagrablan senton pro konscio pri malhonora, malbona, maldeca ago, penso ktp:
因對不名譽, 不好的, 不適宜的行為或思想等的良知而有不佳的感覺
Mi hontas, ke mi tiom longe ne skribis al vi.
我很不好意思, 我那麼久沒寫信給你.
Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro.
不要羞於後悔行為, 要羞於堅持犯錯.
Kie timo, tie honto.
哪裡有害怕, 那裡就有羞恥.
Ŝi estas hontema kaj ruĝiĝas antaŭ ĉiu nekonata homo.
她害羞, 遇陌生人即臉紅.
Mi hontigis la pigrulon.
我令懶人感到羞恥.
Nenio hontinda troviĝas en ŝiaj agoj.
她的行為中沒有可令人羞恥的.
Kiel vi povas tiel senhonte mensogi?!
你怎能那麼無恥地說謊?!
manlajo (Покажи профила) 16 януари 2013, 04:07:29
1. Trempi en bolantan akvon aŭ surverŝi per bolanta akvo:
浸一下沸水或從上面倒以沸水
Brogu la drogherbojn.
涮一下藥草.
Mi faros bongustan supon el la brogaĵo.
從這些涮料我將做出好吃的湯.
Brogado povas depreni la akrecon de la legomoj.
涮燙可以壓抑蔬菜的辛辣味.
2. Brulvundi iun per tre varma likvo:
以極熱的液體燒傷某人
Propra supo brogas, fremda allogas.
自己的湯太燙, 他人的湯誘人.
Brogita eĉ sur akvon blovas.
被燙過後, 連水都要吹.
manlajo (Покажи профила) 17 януари 2013, 03:20:07
1. Forigi de ies okuloj aferon aŭ estaĵon, kiun oni metis en
sekretan lokon aŭ kovris per io:
把事物置於密處或蓋起, 讓人看不到
Neĝo kaŝas nur ĝis printempo.
雪藏只到春天.
Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj.
如果沒有藏物人, 偷物者也就不偷,
Iru for - tio estas mia kaŝejo!
走開 - 那是我的私藏所!
Ne prenis pastro la donon - rekaŝu sako la monon.
牧師沒取走捐贈 - 用袋子把錢再藏起.
Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango.
臉頰後藏不了他的舌頭.
Ĝi estas tro granda kaj sekve nekaŝebla.
它太大, 因而藏不了.
2. Forigi ion for de ies scio, ne dirante aŭ ne esprimante ion:
不說或不表露, 不讓人知
Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos.
盡你所能地藏吧, 謊言將自我揭露.
Li kaŝe mortigis ŝin.
他暗地殺了她.
Tiu kaŝema knabino neniam diras siajn sekretojn.
那愛藏密的女孩從來不說她的秘密.
Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron.
任何人都有私藏的慘事.
Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite.
偷偷賣的, 賣得最有利.
Tiu okazaĵo estas kaŝinda kaj pli bone neniu eksciu pri ĝi.
那事要守秘, 最好不讓人知.
Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj.
咳嗽和愛是藏不了的.
La tempo ĉiam malkaŝas la veron.
時間總會揭露真象.
manlajo (Покажи профила) 18 януари 2013, 05:34:45
Eksciti ies koleron per mokoj, ataketoj ks:
以嘲弄, 推打等方式激起某人的生氣
Ne incitu hundon, ĉar vi estos mordita.
不要激怒狗, 因為將會被咬.
Urson evitu, duonpatrinon ne incitu.
要避開熊, 別惹怒後母.
Li koleriĝis pro la incitoj.
他因招惹而生氣.
Incitado de kolero kaŭzas malpacon.
激起生氣會造成吵架.
Mi amas mian fratinon, sed mi ŝatas ŝin inciteti.
我愛我妹妹, 但我喜歡逗她.
Vi ne havos sufiĉe da pacienco por incitegi min.
你沒足夠的耐心惹火我.
Mi ne incitiĝas pro nenio.
我並非無故惹了你.
manlajo (Покажи профила) 19 януари 2013, 05:26:13
1. Arbitre elpensita deklaro aŭ rakonto:
隨意想出的宣稱或說法
Ne nur infanoj ŝatas fikciojn.
不只小孩喜歡捏造.
Ŝi rakontis pri ia fikcia granda danĝero.
她說了某種捏造出來的大險事.
Li fikciis, ke li estas aktoro.
他捏造說他是演員.
2. Literatura ĝenro, konsistanta el tiaj fikcioj:
由該種杜撰寫成的文學類別
Tio estas romano de scienca fikcio.
那是一個科幻小說.
3. Konvencie akceptata neveraĵo:
慣於接受的虛假
Lia parolado estis diplomatia fikcio.
他的話法是外交辭令.
Bankbiletoj estas fikcia mono.
鈔票是虛設的金錢.
Ili ĝis nun nenion scias pri la fikcieco de mia konto.
他們至今一點都不知我的帳戶是杜造的.
manlajo (Покажи профила) 20 януари 2013, 06:56:37
1. Tia, ke ĝia rando estas tranĉa aŭ ĝia pinto pika:
邊緣銳利或頂端尖刺
La dentoj de la ŝarko estas akraj.
鯊魚的牙齒是很銳利的.
Malgranda birdeto, sed akra ungeto.
雖是小鳥, 但爪很利.
Tranĉilojn oni povas akrigi per akrigilo.
用砥石可以磨利刀具
La akraĵo de la tranĉilo jam estas malakra.
這刀刄已經鈍了.
2. Vive kaj penetre ekscitanta la sensojn:
生動地在內部刺激著感覺.
La viando estis akra pro pipro.
因為胡椒, 肉很辣.
Nia apetito akriĝos dum la manĝado.
吃著時, 我們的食欲銳了起來.
3. Malagrable kaj ofende impresanta la sentojn:
令人不快及侵犯地壓迫著感覺.
Tiuj akraj mokoj tre dolorigis min.
那些尖銳的嘲弄大大刺痛了我.
Neniu min defendis, kiam li min akre atakis.
當他尖銳地打擊我時, 沒有誰保衛我.
4. Kapabla percepti tre etajn, malfacile distingeblajn detalojn (se
paroli pri sensoj aŭ pri intelekto):
有能力感受極小, 難分辨的細節 (指感覺或智能)
Gasto havas akrajn okulojn.
客人有敏銳的眼睛.
Sperto saĝon akrigas.
經驗可磨利智慧.
Maljuneco malakrigas la vidadon.
年老會鈍化視力.
manlajo (Покажи профила) 21 януари 2013, 05:54:30
Afero de malgranda valoro aŭ graveco:
沒什麼價值或重要性的事
Li ekscitiĝas ĉe la plej malgranda bagatelo.
他連最小的瑣事也感到興奮.
Eĉ bagatelo povas servi al celo.
連瑣事也有助於達成目的.
Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela.
由於一根不重看的小釘子, 毀了一匹最美的馬.
Tiu bagatelema knabino okupiĝas per negravaj aferoj.
那個好於瑣事的女孩忙著一些不重要的事務.
Ĉu estas io ĉe Esperanto, kio bagateligas tiun ĉi lingvon?
世界語當中有沒有什麼事, 使這個語言讓人覺得很繁瑣?
manlajo (Покажи профила) 22 януари 2013, 02:52:32
Ricevadi, laŭ kontrakto kaj post pago, dum difinita tempo, gazeton, komercaĵon, fervojbileton, telefonservon ks:
依約並付錢後, 在特定時間內收到雜誌, 商品, 特惠票券, 電話服務等
Mi abonas la gazeton "Kontakto".
我訂購 "Kontakto" (接觸) 雜誌.
La prezo de la abono estas cent eŭroj.
訂購價格為 100 歐元.
Mia abono finiĝos en septembro.
我的訂購將在九月到期.
Mi jam sendis abonan monon (abonpagon).
我已送出訂購費 (訂費).
Nia reta revuo estas facile abonebla - necesas nur enskribi la retadreson.
我們的網路雜誌很容易訂購 - 只需寫下郵址.
Ĉi tiu revuo havas multajn abonantojn.
這本雜誌有很多訂戶.
Mi volas malaboni la aviadilan bileton.
我要退訂飛機票.
manlajo (Покажи профила) 23 януари 2013, 03:14:51
Esti ravita per la beleco aŭ supereco:
心醉於美色或優越
Ĉiuj admiris la pejzaĝon.
大家都欣賞了風景.
Oni maron admiras, se oni maron ne iras.
如果不去到海, 則可以欣賞海.
Li rigardis bestojn kun admiro.
他帶著欣賞觀看動物.
Edzin' admirata - edzo malsata.
太太被人欣賞, 丈夫不滿意.
Tiu pentraĵo kolektis ĉirkaŭ si amason de admirantoj.
那個畫作引來了一群欣賞者圍繞著它.
Ŝi estas admirinda aktorino.
她是令人欣賞的女演員.