Ir ao conteúdo

Fechado
No máximo 500 mensagens.

每日一詞 Vorto de la tago 2012

de manlajo, 15 de janeiro de 2012

Mensagens: 1165

Idioma: 简体中文

manlajo (Mostrar o perfil) 14 de setembro de 2013 06:23:35

0608 SUBTILA 細緻的 /xi4-zhi4-de/

1. Konsistanta el tre maldikaj kaj delikataj eretoj:
由很細很微小的顆粒構成

La sablo estas subtila.
沙很細.

2. Malfacile kaptebla, rimarkebla, komprenebla, pro ĝiaj delikataj nuancoj:
因細小的差異而難以捉摸, 注意, 或理解

Lia klarigo estis vere subtila.
他的說明真地很微妙.
Ni dume forgesu pri la subtilaĵoj, ĉar restis multaj diskutindaj demandoj.
讓我們暫且忘了細節, 因為還有許多值得討論的問題.
La poemo subtile kaj kortuŝe priskribas ĝin.
這首詩微妙且動人地描述著它.
Ŝi ne konsentis okupiĝi pri financaj aferoj pro ilia subtileco.
她無意費心於財務事項, 因為那太奧妙難懂.

3. Kapabla fari aŭ rimarki delikatajn nuancojn, diferencojn:
有能力做出或注意到細微的差異或不同.

Mi devas konfesi, ke vi estas subtila observanto!
我必須承認, 你是個觀察入微的人.

manlajo (Mostrar o perfil) 15 de setembro de 2013 00:54:58

0609 LAVI 洗 /xi3/

1. Purigi per akvo aŭ alia likvo:
以水或其他液體清潔

Lavu la manojn antaŭ ol manĝi.
吃飯前請洗手.
Mano manon lavas.
手洗手.
La grajneto ellaviĝis el mia okulo pro mia plorado.
由於我的哭泣, 灰塵自動從眼睛排出.
La patrino frotlavas la plankon.
母親擦洗地板.
Lavado de vestoj estas facila nuntempe, ĉar la tutan laboron faras lavmaŝinoj.
現在洗衣服很簡單, 因為整個工作可由洗衣機做.
Ankaŭ la manĝilaron ne necesas lavi permane, ĉar ekzistas telerlaviloj.
食器也不需用手洗, 因為有洗碗機.

2. Tuŝi per sia akvo:
以自身的水碰觸

La Balta maro lavas la bordon de nia lando.
波羅地海沖洗著我國的海岸.
Maraj ondoj ĉirkaŭlavis la ŝipon.
海浪環洗著船身.

3. Purigi:
清潔

Lavu de la malbono vian koron!
把你的心從邪惡中洗滌乾淨!
Fari al iu bonan lavon (severan riproĉon).
給某人痛洗一頓 (嚴厲指責).

manlajo (Mostrar o perfil) 16 de setembro de 2013 00:35:08

0610 FLOKO 細片 /xi4-pian4/

Peceto, tufeto da maldensa kaj malpeza materio, kiu ŝvebas en aero, malrapide falante:
一小片或一小撮鬆而輕的材質, 懸浮於空氣中, 慢慢落下.

Flokoj de neĝo rapide degelis en miaj manoj.
雪片很快在我手中融了.
Matene ni manĝas avenflokojn kun jogurto.
早上我們吃燕麥片和優酪乳.
Flokaj nuboj ŝvebis en la ĉielo.
朵朵細片的雲飄在天空.
Oni uzas sapflokojn por lavado de vestoj.
人們用皂粉洗衣服.

manlajo (Mostrar o perfil) 17 de setembro de 2013 12:55:00

0611 ASTRO 星體 /xing1-ti3/

Natura ĉiela korpo, ekzemple, stelo, kometo, planedo:
自然天體, 如星星, 彗星, 星球

Li naskiĝis sub favora astro.
他出生在很好的星座.
Astra lumo heligis la tutan ĉielon.
星光照亮整個天空.
Multaj homoj kredas je prognozoj de astrologoj.
很多人相信星象學的預測.
Astrologio estas arto priskribi la karakteron de homo kaj doni informojn pri ties ebla estonteco laŭ la aranĝo de la astroj en la momento de ties naskiĝo.
星象學是依人出生時的星體排列狀況而描述其性格並預測其未來的一種技法.

manlajo (Mostrar o perfil) 18 de setembro de 2013 05:14:24

0612 SONORI 響 /xiang3/

1. Estigi sonon, daŭre sonantan post la ĉeso de ĝia kaŭzo (se paroli pri aĵoj):
弄出聲音直到造成發聲的原因停止 (指物品)

La glasoj sonoris dum la festo.
宴會中玻璃杯碰聲連連.
La vitro dispeciĝis kun sonoro.
玻璃出聲而破.
Antaŭ la tagmanĝo oni povis aŭdi la sonorajn kuirilojn.
午餐前可聽到廚具互碰的聲音.
Sonorado al li venas, sed de kie - li ne komprenas.
向他而來一串響聲, 但從何而來 - 他卻不知道.

2. Indiki per sonorado (se paroli pri iloj):
以聲響表示 (指工具)

La sonoriloj sonoris la komencon de la Kristnaska festo.
鐘響表示了耶誕慶會的開始.
Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras.
鐘喚人進教堂, 而自己不曾進去.
Alarmsonorilo avertis nin pri la danĝero.
警鈴警告我們有危險.
La gongo eksonoris.
鑼聲響起.

3. Sonorigi (se paroli pri homoj):
使物出聲 (指人)

La knabino sonoris per sonorileto.
女孩用小鈴鐺發出聲響.
Iu sonorigas ĉe nia pordo per pordosonorilo.
有人在門口按門鈴.

manlajo (Mostrar o perfil) 20 de setembro de 2013 09:51:55

0613 FAJFI 吹口哨 /chui1-kou3-shao4/

1. Produkti akutajn sonojn muzikajn, blovante tra rondigitaj lipoj kaj laŭ kavigita lango:
吹氣透過撮圓的嘴唇和凹曲的舌面而產生尖銳的樂音

Li fajfis por sia hundo (vokante ĝin).
他吹口哨呼叫他的狗.
Post lia fajfo la hundo tuj alkuris al li.
隨著他的口哨, 狗即刻跑向他.

2. Produkti analogajn sonojn per sia beko:
以鳥嘴產生的類似聲音

En la arbaro mi aŭdis, kiel bele fajfis iu birdo.
在樹林裡, 我聽到有隻鳥的鳴聲是多麼美.

3. Produkti analogajn sonojn per ilo:
用器具產生的類似聲音

Dum la futbala maĉo juĝisto fajfis per sia fajfilo.
足球賽期間, 裁判用哨子吹哨音.
Danci laŭ ies fajfilo.
隨著某人的哨音舞動.
Ekstere estis malvarme kaj aŭdeblis fajfado de la vento.
外面很冷而且可以聽到風的呼嘯聲.

4. Esprimi senton per fajfado:
以吹口哨表達感覺

Mi fajfas pri tio (tute ne zorgas).
那件事我以口哨相對 (完全不在乎).
Junuloj ekfajfis kiam ekvidis tiun belegan fraŭlinon.
一看到那個漂亮的小姐, 青年們都吹了口哨.
La teatraĵo estis tre teda kaj pro tio oni ĝin moke prifajfis.
戲劇很無聊, 因而有人嘲弄地出了噓聲.

manlajo (Mostrar o perfil) 20 de setembro de 2013 09:52:38

0614 FALDI 摺 /zhe2/

Duoble aŭ pluroble fleksi tukon, paperon kaj ĝenerale ion ajn maldikan aŭ ion artikigitan, almetante unu sur alian la diversajn fleksitaĵojn:
二次或多次彎曲布, 紙, 及任何薄或有節的物品, 把各彎折片依次相疊

Ŝi faldis la leteron kaj enmetis ĝin en la koverton.
她摺好信並將它放入信封.
Ĉiuj vestoj estas zorge falditaj en mia ŝranko.
我衣櫃裡的所有衣服都經細心摺好
Necesas gladi la jupon por forigi la faldojn.
必須熨裙子以去除摺痕.
Paperfaldado estas arto por elfari diversajn ludilojn.
摺紙是一種製作各種玩具的藝術.
La seĝo estas faldebla, do vi povas faldi ĝin kaj meti sub la liton.
椅子可折, 因此你可以把它折了放在床下.
Ŝi aĉetis faldumitan jupon.
她買了一件褶裙.
La patro malfaldis la gazeton por tralegi ĝin.
爸爸攤開雜誌來讀.
Antaŭ ol lavi la telerojn mi refaldis la manikojn ĝis la kubutoj.
洗盤子前, 我把反摺袖子到手肘處.

manlajo (Mostrar o perfil) 23 de setembro de 2013 12:08:03

0615 AVENTURO 奇遇 /qi2-yu4/

1. Neatendita, neordinara okazaĵo en ies vivo:
生命中未預期, 不尋常的遭遇

Mi tre ŝatas legi librojn pri aventuroj.
我很喜歡閱讀奇遇書籍.
Tio estis ankoraŭ unu ama aventuro en ŝia vivo.
那是她生命中的又一件愛情奇遇.
Vi estas vera aventurulo, ĉar vi spertis multajn aventurojn.
你真是個奇遇者, 因為你經歷許多奇事.

2. Entrepreno plena de riskoj kaj hazardo:
充滿風險與危險的擔當

Vi konstante serĉas aventurojn!
你一直在尋找歷險!
Li estas agema viro, eĉ iom aventurema.
他是個愛動的男人, 甚至有點愛冒險.
Eblas nomi lin "aventuristo", ĉar li havas neniun difinitan profesion kaj trovas vivrimedojn nur el riskoplenaj aventuroj.
可以稱他為 "冒險家", 因為他沒有固定職業, 而且只在充滿危機的冒險中尋找生活方式.
Ni naĝis kaj ŝi dronis. Tiun misaventuron mi memoros tutan mian vivon.
我們游泳而她溺斃了. 那件不幸事故我將終生記住.

manlajo (Mostrar o perfil) 23 de setembro de 2013 12:08:45

0616 KOMIKA 滑稽的 /hua2-ji1-de/

Ridiga, amuza:
好笑的, 有趣的

Tiu ĉi situacio estas komika.
這種情況是滑稽的.
Li aspektas komike.
他看起來很滑稽.
La komikeco de nia aventuro estas, ke ni sukcesis trompi tiujn stultulojn.
我們歷險的好笑之處在於我們成功騙過了那些笨蛋們.
Jim Carrey estas tre fama kaj bona komikisto.
Jim Carrey 是很出名的優秀搞笑專家.
Tiu knabo estas vera komikulo (nature komika).
那男孩真是個搞笑的人 (天生愛搞笑).

manlajo (Mostrar o perfil) 24 de setembro de 2013 08:54:53

0617 FUĜI 逃避 /tao2-bi4/

Forkuri por sin savi de reala aŭ imagata danĝero:
逃離以避免真實或想像的危險

La krimulo fuĝis el malliberejo.
犯人從監獄逃掉.
Ni devas fuĝi el la urbo.
我們必須從城裡逃出去.
Mi nenion scias pri ilia fuĝo en fremdan landon.
關於他們逃到外國之事我一無所知.
Ili akceptis la fuĝintojn en sia hejmo.
他們接待逃難者住在家裡.
Tiu malsano fuĝigis la popolon.
那個疾病使人民逃難流離.
Li estas transfuĝinto (homo, kiu forlasis sian partion por transiri en alian).
他是個跳黨者 (跳離原來的黨去加入另一個).

De volta à parte superior