Lukket
Max. 500 messages.
Meddelelser: 1165
Sprog: 简体中文
manlajo (Vise profilen) 25. sep. 2013 00.46.08
1. Koncernanta vastan tutaĵon aŭ ĉiujn individuojn aŭ aferojn en iu grupo aŭ kategorio:
涉及某群體或類別的廣大整體或所有個體或事物
La universala voĉdonado en nia lando jam finiĝis.
我國的普選已經完成.
Ni devas trovi universalan rimedon por solvi ĉiujn problemojn.
我們必須找出解決所有問題的普遍方法.
2. Tia, ke ĝi koncernas sendistinge la tutaĵon de la homoj sur la tero:
無區別地涉及地球上的人類整體
La Universala Kongreso de Esperanto estas la plej granda Esperanto-aranĝo.
世界語國際大會是最大的世界語活動.
Ne ĉiuj kredas je universaleco de Esperanto.
不是所有人都相信世界語的普世性.
Oni universaligis la latinan alfabeton.
人們已把拉丁字母普世化了.
Zamenhof unue pensis pri la universaligo de la latina, sed poste ekhavis alian ideon.
柴門霍夫首先思考把拉丁文普世化, 但是後來他又有另外的想法.
manlajo (Vise profilen) 26. sep. 2013 11.00.17
1. Serioze direkti sian atenton kaj agadon al ies bono:
為某人的好, 認真地導引自己的注意和行動
Ŝi zorgas ne nur pri siaj infanoj, sed ankaŭ pri siaj gepatroj.
她照顧的不只是自己的孩子, 還有自己的父母.
Zorgu pri vi, kaj nenion pli.
照顧你自己, 不要管其他.
Nenio povas anstataŭi la patrinajn zorgojn.
沒有任何事可以取代母親的照顧.
Hodiaŭ mi devas prizorgi mian frateton.
今天我必須照顧我妹妹.
2. Apliki sian atenton, ke ago estu bone plenumita:
加以注意, 行動須妥為實行
Li zorgas, ke ĉiuj gastoj de la hotelo ricevu ĉion, kion ili deziras.
他關照旅館的所有客人都要得到他們所期望的.
Ŝi estas zorgema lernantino.
她是個用心的學習者.
Vi malzorgas viajn devojn!
你疏忽了你的義務!
3. Maltrankviliĝi pro necerteco aŭ dubeco de io, kion oni opinias grava:
對人們認為重要的事, 因其不確定或有疑問而感憂心.
Li tute ne zorgas pri sia estonteco.
他完全不在乎自己的未來.
Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.
富人在乎香檳, 窮人在乎麵包.
Nenio min zorgigas.
沒有任何事會令我在乎.
Mi asekuris min, ĉar mi antaŭzorgas malsanon kaj alian malbonon.
我為自己保了險, 因為我為疾病和其他惡運未雨綢繆.
Ŝajnas al mi, ke via vivo estas senzorga.
在我看來, 你的生活無憂無慮.
4. Konscience fari, plenumi (taskon kaj simile):
特意去做, 實行 (任務等)
Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian.
管你自己的事, 不要插手別人的.
Granda ofico - grandaj zorgoj.
大職務 - 大責任.
Ŝi ĉiam estas zorge vestita.
她總是很重視穿著.
manlajo (Vise profilen) 27. sep. 2013 00.24.59
1. Esti interkonforma:
是互相順從的
La faktoj ne kongruas kun via hipotezo.
事實和你的假設不相容.
Ŝia bluzo, tute ne kongrua kun la jupo, montris, ke ŝi ne zorgas pri tio, kiel ŝi aspektas.
她那和裙子完全不相容的短衫顯示了她並不在乎她的外表.
Elegantaj gantoj, kongruantaj kun la pulovero, kaŝis miajn vunditajn manojn.
和套衫搭配得宜的高雅手套遮蓋了我受傷的雙手.
2. Plenumi saman funkcion kaj esti interŝanĝebla; interkonveni:
執行相同功能, 是可以互換的; 互相適合
Du aparatoj kongruas, se ili povas funkcii kune.
兩機具如果能一起運作即為相容.
Tiuj komputilaj programoj estas kongruaj.
那些計算機程式是相容的.
La kongrueco inter la dosieroj permesas fari ŝanĝojn per ajna programo.
檔案間的相容性容許以任何程式來作替換.
manlajo (Vise profilen) 28. sep. 2013 05.12.03
1. Firme kaj daŭre esprimi sian opinion, altirante la atenton de aliaj:
以引起別人注意的方式, 肯定而持續地表達自己意見
Oni devas insisti pri la graveco de la unueco en la internacia lingvo.
我們必須堅持統一性在國際語言的重要性.
Vi povas ne insisti, mi ne ŝanĝos mian opinion.
你不必堅持, 我將不會改變意見.
Tiu reklamo estas ripetata insiste.
那個廣告一再地重複.
2. Firme kaj daŭre postuli, ke alia agu laŭ nia opinio aŭ deziro:
肯定而持續地要求別人, 依我們的意見或期待去行動
Mi insistis, ke li restu, sed li ne volis.
我堅持要他留下來, 但他不願意.
Laŭ la insisto de miaj gepatroj mi ekstudis medicinon.
順著父母的堅持, 我去學醫.
La ordono de la estro estis insista.
首長的命令是堅定的.
Vi jam tedis min per via insistado!
你的堅持已令我厭煩.
manlajo (Vise profilen) 1. okt. 2013 05.16.05
Penanta plaĉi, precipe al eventualaj seksaj partneroj, per elegantaj vestoj kaj logaj manieroj:
以高雅服裝和誘人方式盡力討好, 尤指對追求的性伴侶
Tiu fraŭlino estis ĉiam koketa antaŭ la viroj.
那位小姐總是在男人面前賣弄風情.
Ŝi kokete ridetis.
她賣弄地微笑.
Vane vi koketas la malvarman junulon.
妳白費功夫對那冷漠的青年賣弄風情.
Ŝi estas teda pro siaj ĉiamaj koketadoj.
她的總是賣弄風情, 很令人煩.
La koketeco aperas precipe en vestoj kaj gestoj.
賣弄風情尤其會出現在服裝和姿勢上.
Kiu estas tiu ĉarma koketulino?
那位迷人的風騷女郎是誰?
manlajo (Vise profilen) 1. okt. 2013 05.16.39
Tutaĵo de ĉio, kio ekzistas:
所有存在事物的總體
Ptolemeo supozis, ke la Tero estas la centro de la universo kaj ĉiuj astroj rondiras ĉirkaŭ ĝi.
托勒密假設, 地球是宇宙中心, 所有天體繞著它運行.
Mi tre ŝatis la romanon "La kaptita universo" de Harry Harrison.
我很喜歡 Harry Harrison 的小說 "被俘的宇宙".
Min interesas, ĉu Tero estas la sola universa planedo, sur kiu estas vivaj estaĵoj.
我感興趣的是, 地球是否為有生命體的唯一宇宙星球.
manlajo (Vise profilen) 1. okt. 2013 05.17.39
1. Agi tiel same, kiel alia persono:
像另一個人一樣地行動
La infano imitas sian patron.
小孩模仿他爸爸.
Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
我們避免哭的人, 我們模仿笑的人.
Li ne ŝatas politikistojn kaj ofte imitaĉas ilin.
他不喜歡政客, 而常常搞笑模仿他們.
Li estas imitanto de mi - li ĉiam vestas sin kaj kondutas kiel mi.
他是我的模仿者 - 他總是像我一樣地穿著和行動.
Ŝia parolo estis bona imitado de la fama aktorino.
她說話模仿得很像那位女明星.
2. Fari objekton tute similan al alia objekto, rigardata kiel modelo:
以另一物品為模型, 製作一個完全像它的物品
Iu imitis mian subskribon!
有人模仿的我簽名!
Tio estas nur imitaĵo de oro, sed ne vera oro.
那只是仿金, 不是真金.
Ĉu vi pensas, ke diamanto estas neimitebla?
你是否認為, 鑽石是無法模仿的?
manlajo (Vise profilen) 1. okt. 2013 05.18.29
Senrilata kun la koncernata persono aŭ afero:
和相關的人或事無關的
1. pro aparteneco al alia lando:
異國的: 屬於另一國
Mi komprenas kelkajn fremdajn lingvojn.
我懂數種外語.
Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu.
異國是好, 但由別人去住吧.
La fremdeco de niaj kutimoj ridigis ilin.
我們習俗的奇異性, 他們覺得好笑.
En tiu lando mi sentis min malfremde.
在該國我覺得自己很熟悉.
2. pro aparteneco al alia persono:
他人的: 屬於另一人
Mi neniam prenas ion fremdan.
我從不拿別人的東西.
De fremda dento ni doloron ne sentas.
別人的牙齒, 我們不會覺得痛.
3. pro nekonateco aŭ nespertiteco:
陌生: 由於不熟或無經驗
Kvankam ŝi estas mia fratino, ŝi estas fremda al mi.
雖然她是我姐姐, 我對她也陌生.
Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke.
如果夫妻打架, 陌生人靠邊站.
Mi fremdiĝis al mia familio.
我漸與家庭疏遠.
Pli kaj pli larĝiĝas la fremdiĝo inter la patro kaj liaj infanoj.
父親和孩子們之間的疏離越來越大.
Miaj amikoj forfremdiĝis de mi.
我的朋友們疏遠了我.
manlajo (Vise profilen) 2. okt. 2013 02.27.10
Intence aŭ konscie plenuminta ion riproĉindan aŭ punindan:
故意或明知而犯了該受責備或處分的事
Mi estas kulpa je forgeso pri via naskiĝtago!
是我的錯, 竟然忘了你的生日!
Li kulpas pri la ŝtelo.
他犯了偷竊.
Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo.
面無慚愧, 心如狐狸.
Ŝi konfesis sian kulpecon. Ŝia konfeso senkulpigas aliajn.
她承認了她的錯. 她的認錯使他人得免受責.
Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas.
太要求自我正當的人, 都會自責.
Lumo fariĝos, kulpulo troviĝos.
有了光明, 犯錯者現形.
Viaj kunkulpuloj jam estas kaptitaj.
你的共犯們已經被捕了.
Senkulpa sango estis verŝita.
無辜的血己經灑出.
manlajo (Vise profilen) 2. okt. 2013 23.50.01
Efektive kaj nune esti:
現在之實存
Nia organizo ne plu ekzistas.
我們的組織已不再存在.
Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo.
沒有不狡猾的狐狸, 也沒有不犯錯的人.
Li ne sciis pri la ekzisto de lia filo.
他不知道有他兒子的存在.
Ni ricevis la ekzistadon de niaj gepatroj.
我們接受了有父母存在之事實.
Ĉiuj ekzistaĵoj havas rajton ekzisti (ekzistorajton).
所有生存物都有存活的權利 (生存權).
Multe da laboro estis eluzita por ekzistigi la statuon.
耗費了許多工作於建造那個雕像.
Ili ne povas kunekzisti pro malsameco.
他們因為互異而無法共存.