Į turinį

Ĉu vi kredas je dio Perkūnas?

Vilius, 2012 m. sausis 20 d.

Žinutės: 109

Kalba: Esperanto

Vilius (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 30 d. 12:05:04

vincas:Por mi pli akceptinda estas la teorio, ke Dio ne ŝovas en vivo de homaro kaj li lasis homojn vivi memstare.
Do, vi diras ke via dio ne partoprenas en ĉiutaga vivo de homaro. Bone, mi konsentas. Plue, ĉu li entute faras ion efektivan en ĉi tiu mondo? Mi legis, ke li iam okupiĝis pri partigado de maroj, konvertadis akvon al vino, kaj simile, sed ĉu li faras tion nuntempe?

bildo (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 30 d. 12:22:29

vincas:
Kompreneble povas esti falsa (en vidpunkto de kredulo), se vi kredas je nur unu dio aliaj al vi ne ekzistas. Al mi ne gravas ĉu vere estas ia dio, sed gravas, kiel pensas kredulo.
En vidpunkto de kredulo povas esti ĉio, eĉ dura ĉielo kaj plata Tero. rido.gif Ĉu ne temas pri realaj aferoj? Se via Dio estas same ol plata Tero, do ĝi ne ekzistas. Por tio, kio ekzistas reale, ne gravas, ĉu kiu ajn kredas aŭ ne kredas je ĝi. Ekzemple, mi tute ne kredas. Je nenion. Sed kio ekzistas, tio ekzistas sen mia kredado. Kaj por mi tute ne gravas, kiel pensas kredulo. Mi suspektas, ke li tute ne pensas. Li nur kredas. Pensas pensuloj. okulumo.gif

antoniomoya (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 30 d. 12:28:47

Ĉu vi kredas je dio Perkūnas?
...

Ŝajnas al mi ke ne temas pri kredi aŭ ne kredi je ian ajn Dieco, ne gravas la nomon kiun ni donos al ĝi.

Mi opinias ke la bazo por miraĵoj, por ke okazu niavive neordinarajn okazaĵojn, kuŝas en la FIDO, fido je la universo, je Dio, je Perkunas, je Budhao, je la Virgulino... la listo tiusence povas esti longa.

Tiu sinteno de fido kaj konfido je Iu multpovulo, eble estas kio faras ke (misnomitaj) mirakloj okazu.

Amike.

vincas (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 31 d. 09:59:00

Vilius:Do, vi diras ke via dio ne partoprenas en ĉiutaga vivo de homaro. Bone, mi konsentas. Plue, ĉu li entute faras ion efektivan en ĉi tiu mondo? Mi legis, ke li iam okupiĝis pri partigado de maroj, konvertadis akvon al vino, kaj simile, sed ĉu li faras tion nuntempe?
Vi volas min kapti;] Mi diris ke Dio ne ŝovas, sed mi ne diris ke Dio neniam ŝovis. Dio kompreneble ne partoprenas en politikaj, militaj, ktp aferoj. Mi scias tian rakonton el Biblio kaj estas demando ĉu ĉio kiu estas skribita en tiu libro oni devas kompreni laŭvorte? En Biblio estas ankaŭ skribita, ke Dio kreis ĉion dum sep tagoj, sed je tio, mi pensas, ke ne kredas mem papo. Jes, se oni agadon de Jesuo konsideros kiel ia ŝovo en vivo de homaro, tiuokaze tia ŝovo estis, sed mi havis iom aliaj aferoj kiam mi parolis ke Dio neŝovas en la vivo de homaro kaj lasis homojn vivi memstare. Certe, mi pensas, ke nun Dio neniel ŝovas.

bildo:En vidpunkto de kredulo povas esti ĉio, eĉ dura ĉielo kaj plata Tero. Ĉu ne temas pri realaj aferoj? Se via Dio estas same ol plata Tero, do ĝi ne ekzistas. Por tio, kio ekzistas reale, ne gravas, ĉu kiu ajn kredas aŭ ne kredas je ĝi. Ekzemple, mi tute ne kredas. Je nenion. Sed kio ekzistas, tio ekzistas sen mia kredado.
Vi karikaturas mian opinion. Mi ne parolis pri ĉio nek pri dura ĉielo kaj plata tero, sed pri kredo (religio).

bildo:Kaj por mi tute ne gravas, kiel pensas kredulo. Mi suspektas, ke li tute ne pensas. Li nur kredas. Pensas pensuloj.
Ĉu vere al vi negravas kiel pensas kredulo? Vi ja diskutas kun mi kaj ĉu nur nekreduloj pensas? Pri tio mi vere dubas ;]

bildo (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 31 d. 11:17:52

vincas:
Vi karikaturas mian opinion. Mi ne parolis pri ĉio nek pri dura ĉielo kaj plata tero, sed pri kredo (religio).
Ĉu vi ne scias, ke via Dio estis elpensita en tiu tempo, kiam homoj kredis je dura ĉielo? Kien, laŭ vi, leviĝis Kristo post sia resurekto? Ja ne sur Lunon. Nature, sur la duran ĉielon, al sia patro. Se vi kredas je Kristo, kial vi ne kredas je dura ĉielo?
Due, kredo ne estas religio, religio ne estas kredo. Ekz. vi povas kredi, ke vi havas monon, sed tio ĉi ne estas religio. Kaj mi povas doni monon al pastro (pure teorie), kaj tio estos religia ago, tamen sen io ajn kredo.

vincas:Ĉu vere al vi negravas kiel pensas kredulo? Vi ja diskutas kun mi kaj ĉu nur nekreduloj pensas? Pri tio mi vere dubas ;]
Nu, eble ankaŭ kreduloj pensas, nur ne pri siaj kredaĵoj. Dubi pri siaj kredaĵoj kredantoj ne rajtas, kaj sen dubado ne eblas pensado.

Vilius (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 31 d. 12:20:05

vincas:Mi scias tian rakonton el Biblio kaj estas demando ĉu ĉio kiu estas skribita en tiu libro oni devas kompreni laŭvorte?
Vi ŝercas, ĉu ne? Ĉu vi mem iam legis sian sanklibron de la komenco ĝis la fino? Kian rajton vi - bedaŭra mortemulo - havas por elekti kiujn partojn de sankta libro trakti laŭvorte kaj figure? Tiu libro, kara, ne estas romano. Ĝi estas vorto de ĉipova, ĉioscia dio mem (almenaŭ tion oni asertas).
Jen mia konsilo: legu siajn sanklibrojn, kaj tiam revenu al ĉi tiu diskuto. Tiam vi nepre ekvidos, ke Perkuno estas ege pli kredebla, ol via dio.

vincas (Rodyti profilį) 2012 m. vasaris 1 d. 20:31:28

Ho ve, por mi antaŭvidas multe da legado ;]

Vilius (Rodyti profilį) 2012 m. vasaris 2 d. 08:03:27

vincas:Ho ve, por mi antaŭvidas multe da legado ;]
Se vi trovos paragrafon, kiu diras "komprenu ĉi tiun libron laŭ figura senco", mi aĉetos bieron por vi.

MallumaKobajo (Rodyti profilį) 2012 m. vasaris 2 d. 11:09:01

Vilus: kiel mirinde vi trolas, kara! Se vi iam volus starigi lernejon pri trolado, eble mi aliĝus. Eble. Vi trolis dek paĝojn!

Serioze. Mi kredas je neniu dio, ĉar kredi esta tre malfacile por mi. Mi nur opinias. Scii ankaŭ estas tre malfacila afero. Mi scias preskaŭ nenion krom ke mi ekzistas, ĉar mi povas dubi.

Ĉiuj rajtas kredi je tio, kion oni volas. Pardonu min, sed mi ne volas uzi tiun rajton. Do mi ne ankaŭ kredas je Perkūnas.

Saluton.

Vilius (Rodyti profilį) 2012 m. vasaris 2 d. 15:36:50

MallumaKobajo:Vilus: kiel mirinde vi trolas, kara! Se vi iam volus starigi lernejon pri trolado, eble mi aliĝus. Eble. Vi trolis dek paĝojn!
He ne fuŝu mian ludon, mi preskaŭ mem ekkredis je Perkuno rideto.gif
Tamen mi ne troladas, ĉar mi publike pri tio konfesis (en la 5-a pago de la fadeno).

Atgal į pradžią