前往目錄

Je via sano! aŭ Por via sano

貼文者: cellus, 2012年1月24日

訊息: 13

語言: Esperanto

cellus (顯示個人資料) 2012年1月24日下午3:06:20

Saluton Ĉiuj!
Kial oni ĉiam diras "Je via sano!" kaj ne "Por via sano". Ĉu iu scias pri la origino aŭ la racio, ke oni elektis "je" kaj ne "por?

Cellus

hebda999 (顯示個人資料) 2012年1月24日下午3:24:53

cellus:Saluton Ĉiuj!
Kial oni ĉiam diras "Je via sano!" kaj ne "Por via sano". Ĉu iu scias pri la origino aŭ la racio, ke oni elektis "je" kaj ne "por?

Cellus
Ĉar "por" ne estas perfekte ĝusta. Oni povas miskompreni tion. Kaj "je" estas universala kaj taŭga.

flipe (顯示個人資料) 2012年1月24日下午4:23:27

Vi ankaŭ povas uzi na "pro", sed mi tute ne uzus na "por".

Sahaquiel (顯示個人資料) 2012年1月24日下午4:30:25

Al mi plaĉas pli Je via sano

vidas vandenis (顯示個人資料) 2012年1月24日下午6:25:17

flipe:Vi ankaŭ povas uzi na "pro", sed mi tute ne uzus na "por".
La rusoj diras: 'NA (vaŝe) zdorovje' t.e. 'SUR (via) sano'. Litovoj diras: i sveikata, t. e. 'en sanon'. Litovoj ankaŭ iam povas diri 'sur sano',kiel rusoj. Mastro L.Z. vivis kaj kreis tie ,(kie- vi scias), tial Li akceptis perfektan "JE".

roint (顯示個人資料) 2012年1月24日下午6:44:23

Por kio vi volas uzi la frazon? Mi iam legis ke oni diras "Sanon!" antaŭ ol la komenco de drinkado (kiel "cheers" en la angla aŭ "kanpai" en la japana). Sed, se vi intencas uzi la frazon por io alia, (ekzemple, antaŭ ol vi donas ian kuracilon al iu) tiuokaze ambaŭ viaj frazoj ŝajnas ĝustaj.

hebda999 (顯示個人資料) 2012年1月24日下午7:41:24

vidas vandenis:La rusoj diras: 'NA (vaŝe) zdorovje' t.e. 'SUR (via) sano'.
Fakte tiu "na" ne signifas "sur" sed "por" aŭ "cele de". Poloj same diras:

na zdrowie = je la sano.

Se "na" signifus "sur", oni dirus:

na zdrowiu = sur la sano.

vidas vandenis (顯示個人資料) 2012年1月24日下午7:55:22

Vivu HUNGARIO! Via Nova Konstitucio - Lumilo al Mondo, kiel en 1956!

darkweasel (顯示個人資料) 2012年1月24日下午8:07:28

vidas vandenis:Vivu HUNGARIO! Via Nova Konstitucio - Lumilo al Mondo, kiel en 1956!
Rilato al la temo? demando.gif

vidas vandenis (顯示個人資料) 2012年1月24日下午8:51:37

darkweasel:
vidas vandenis:Vivu HUNGARIO! Via Nova Konstitucio - Lumilo al Mondo, kiel en 1956!
Rilato al la temo? demando.gif
Certe ne,sed vi min sufiĉe konas,ne kondamnu min, amiko. ?

回到上端