Contenido

i-finaĵo kontraŭ -nt-sufikso

de Hyperboreus, 13 de febrero de 2012

Aportes: 19

Idioma: Esperanto

Hyperboreus (Mostrar perfil) 13 de febrero de 2012 23:33:00

Forigite

hebda999 (Mostrar perfil) 13 de febrero de 2012 23:40:58

Hyperboreus:
A) Mi vidis ŝin subiri la ŝtuparon.
Tio estas malĝusta frazo - kopio el la angla lingvo, malklara esperante.

Chainy (Mostrar perfil) 14 de febrero de 2012 00:28:45

hebda999:
Hyperboreus:
A) Mi vidis ŝin subiri la ŝtuparon.
Tio estas malĝusta frazo - kopio el la angla lingvo, malklara esperante.
Laŭ PMEG, tio estas ĝusta frazo. Vidu ĉi tie

darkweasel (Mostrar perfil) 14 de febrero de 2012 06:05:58

Hyperboreus:La diferenco estas ke ĉe (A) mi vidis adon, kaj ĉe (B) mi vidis personon.
Jes, mi povas konsenti kun tio.

Tjeri (Mostrar perfil) 14 de febrero de 2012 06:16:31

Tio estas malĝusta frazo - kopio el la angla lingvo, malklara esperante.
"Eĉ muson li ne povis vidi suferi" (Zamenhof)

Hyperboreus (Mostrar perfil) 14 de febrero de 2012 08:01:22

Forigite

tommjames (Mostrar perfil) 14 de febrero de 2012 10:21:10

"Mi vidis ŝin subiri la ŝtuparon" ne ŝajnas al mi malĝusta. Probable indas ekspliki malĝustecon per pli konvinka argumento ol "kopio el la angla", des pli por frazformo kiu estas normala en Esperanto.

Sed se la celo estas diri ke ŝi piediris malsupren laŭ la ŝtuparo, mi dirus "Mi vidis ŝin malsupreniri la ŝtuparon." Tio estas pli kutima formo.

Trafoj estas en Tekstaro per:
\\b(mal)?supren(ir\\VF)? (la )?ŝtuparon\\b

sudanglo (Mostrar perfil) 14 de febrero de 2012 10:33:52

La frazon B. mi trovas iom ne-kutima.

Prefere vi diru Mi vidis ŝin subiranta la ŝtuparon.

Cetere, subiri en ĉi tiu kazo povus misindiki la sencon. Estas foje eble subiri ŝtuparon sen malsupreniri la ŝtuparon - samkiel oni povas subiri ponton.

La diferenco inter la infinitiva kaj la participa uzo estas, ke la unua prezentas la agon en sia tuto, la dua prezentas la agon kiel daŭran kaj eble ne-kompletan.

Vi ofte starigas demandojn pri interpreto de frazoj, kiaj demandoj devus por vi, Hyperboreus, kiel lingvisto, prezenti nenian problemon.

Ĉu vi havas kaŝan motivon, mi min demandas.

tommjames (Mostrar perfil) 14 de febrero de 2012 11:14:34

vidas vandenis:En E vortordo estas libera, kaj oni povas skribi 'Mi vidis la ŝtuparon subiri lin'. Senco sufiĉe alia, kompreneble, oni povas komenti 'sensensaĵo',sed...
Vortordo en Esperanto ne estas tiom libera ke oni povas tiel miksi la ordon de partoj de frazo. Jen citaĵo el la Fundamenta Krestomatio:

"ŝi lasos lin ricevi ĝin — kune kun la ringo."

Kompreneble Z ne timis ke oni konfuzos ĝin kun "ŝi lasos ĝin ricevi lin", ĉar al tia timo mankas bazo.

lgg (Mostrar perfil) 14 de febrero de 2012 11:18:52

Konstrukcio 'vidi + INF' estas abominajho kaj devas esti fortemptigata. Estas haladza heredajho de lingvoj latinidaj.

Volver arriba