Tartalom

i-finaĵo kontraŭ -nt-sufikso

Hyperboreus-tól, 2012. február 13.

Hozzászólások: 20

Nyelv: Esperanto

Hyperboreus (Profil megtekintése) 2012. február 13. 23:33:00

Forigite

hebda999 (Profil megtekintése) 2012. február 13. 23:40:58

Hyperboreus:
A) Mi vidis ŝin subiri la ŝtuparon.
Tio estas malĝusta frazo - kopio el la angla lingvo, malklara esperante.

Chainy (Profil megtekintése) 2012. február 14. 0:28:45

hebda999:
Hyperboreus:
A) Mi vidis ŝin subiri la ŝtuparon.
Tio estas malĝusta frazo - kopio el la angla lingvo, malklara esperante.
Laŭ PMEG, tio estas ĝusta frazo. Vidu ĉi tie

darkweasel (Profil megtekintése) 2012. február 14. 6:05:58

Hyperboreus:La diferenco estas ke ĉe (A) mi vidis adon, kaj ĉe (B) mi vidis personon.
Jes, mi povas konsenti kun tio.

Tjeri (Profil megtekintése) 2012. február 14. 6:16:31

Tio estas malĝusta frazo - kopio el la angla lingvo, malklara esperante.
"Eĉ muson li ne povis vidi suferi" (Zamenhof)

Hyperboreus (Profil megtekintése) 2012. február 14. 8:01:22

Forigite

tommjames (Profil megtekintése) 2012. február 14. 10:21:10

"Mi vidis ŝin subiri la ŝtuparon" ne ŝajnas al mi malĝusta. Probable indas ekspliki malĝustecon per pli konvinka argumento ol "kopio el la angla", des pli por frazformo kiu estas normala en Esperanto.

Sed se la celo estas diri ke ŝi piediris malsupren laŭ la ŝtuparo, mi dirus "Mi vidis ŝin malsupreniri la ŝtuparon." Tio estas pli kutima formo.

Trafoj estas en Tekstaro per:
\\b(mal)?supren(ir\\VF)? (la )?ŝtuparon\\b

sudanglo (Profil megtekintése) 2012. február 14. 10:33:52

La frazon B. mi trovas iom ne-kutima.

Prefere vi diru Mi vidis ŝin subiranta la ŝtuparon.

Cetere, subiri en ĉi tiu kazo povus misindiki la sencon. Estas foje eble subiri ŝtuparon sen malsupreniri la ŝtuparon - samkiel oni povas subiri ponton.

La diferenco inter la infinitiva kaj la participa uzo estas, ke la unua prezentas la agon en sia tuto, la dua prezentas la agon kiel daŭran kaj eble ne-kompletan.

Vi ofte starigas demandojn pri interpreto de frazoj, kiaj demandoj devus por vi, Hyperboreus, kiel lingvisto, prezenti nenian problemon.

Ĉu vi havas kaŝan motivon, mi min demandas.

vidas vandenis (Profil megtekintése) 2012. február 14. 10:50:50

Chainy:
hebda999:
Hyperboreus:
A) Mi vidis ŝin subiri la ŝtuparon.
Tio estas malĝusta frazo - kopio el la angla lingvo, malklara esperante.
Laŭ PMEG, tio estas ĝusta frazo. Vidu ĉi tie
Mi pensas ke en PMEG/bertilov/ uzado de finajo -i ne konvenas frazon 'Mi vidis ŝin subiri la ŝtuparon'. En E vortordo estas libera, kaj oni povas skribi 'Mi vidis la ŝtuparon subiri lin'. Senco sufiĉe alia, kompreneble, oni povas komenti 'sensensaĵo',sed...
Simile 'Li ne povis suferi eĉ muson vidi'. Sed esprimoj kun -ant- estas iomete ne oportunaj, longetaj, tial en iuj okazoj pli bone uzi -i.

tommjames (Profil megtekintése) 2012. február 14. 11:14:34

vidas vandenis:En E vortordo estas libera, kaj oni povas skribi 'Mi vidis la ŝtuparon subiri lin'. Senco sufiĉe alia, kompreneble, oni povas komenti 'sensensaĵo',sed...
Vortordo en Esperanto ne estas tiom libera ke oni povas tiel miksi la ordon de partoj de frazo. Jen citaĵo el la Fundamenta Krestomatio:

"ŝi lasos lin ricevi ĝin — kune kun la ringo."

Kompreneble Z ne timis ke oni konfuzos ĝin kun "ŝi lasos ĝin ricevi lin", ĉar al tia timo mankas bazo.

Vissza a tetejére