Finvenkismo aŭ Raŭmismo?
от saffrondude, 19 февруари 2012
Съобщения: 40
Език: Esperanto
patrik (Покажи профила) 22 февруари 2012, 03:06:07
Chainy (Покажи профила) 22 февруари 2012, 08:58:40
Tjeri:Mi prifajfas....Ĉi-teme mi konsentas kun vi!
Saffrondude, kial vi ne donis al ni la eblon elekti 'neniu el ili'?!
Chainy (Покажи профила) 22 февруари 2012, 09:01:19
darkweasel:Al mi tiu ĉi disputo ŝajnas plene sensenca.+1
Miaopinie ĉiuj interkonsentas, ke indas uzi la lingvon kaj produkti novajn materialojn en ĝi, cele eble igi aliajn lerni ĝin.
sudanglo (Покажи профила) 22 февруари 2012, 09:27:28
patrik:Ni uzu "pracelismo"-n anstataŭ "finvenkismo"-n.Sed ĝuste la afero koncernas kio estu la celo de la Esperantistoj.
Ĉu Esperanto estu amuza ludilo (aŭ luda amuzilo) - Raŭmismo
Ĉu Esperanto estu serioze proponita kiel la solvo de la lingva problemo - Finvenkismo
La du filozofioj havas malsamajn konsekvencojn.
darkweasel (Покажи профила) 22 февруари 2012, 10:11:52
sudanglo:tial PRAcelismo.patrik:Ni uzu "pracelismo"-n anstataŭ "finvenkismo"-n.Sed ĝuste la afero koncernas kio estu la celo de la Esperantistoj.
Ĉu Esperanto estu amuza ludilo (aŭ luda amuzilo) - Raŭmismo
Ĉu Esperanto estu serioze proponita kiel la solvo de la lingva problemo - Finvenkismo
La du filozofioj havas malsamajn konsekvencojn.
ĉiuokaze laŭ mi praktike la konsekvencoj ne tro malsamas.
Altebrilas (Покажи профила) 22 февруари 2012, 14:21:03
"Fina" ne estas bona, ĉar ni bezonas estontecon, kaj la mondo bezonas solvojn por aliaj problemoj ol la lingvaj.
La "celata sukceso" pli bone esprimus mian senton
zan (Покажи профила) 22 февруари 2012, 15:13:56
sudanglo:Ĉu Esperanto estu amuza ludilo (aŭ luda amuzilo) - RaŭmismoSe tiel, mi elektos Raŭmismon.
Ĉu Esperanto estu serioze proponita kiel la solvo de la lingva problemo - Finvenkismo
Sed oficiale Finvenkisma ideo estas grava.
Se Esperanto ne estus amuza, mi neniam daŭre lernadus ĝin. Male, se Esperanto ne estus serioza, mi neniam eklernus ĝin. Ĉar mi jam havas amuzaĵojn en mia gepatra lingvo.
komenstanto (Покажи профила) 22 февруари 2012, 19:44:39
saffrondude (Покажи профила) 22 февруари 2012, 22:04:44
Chainy:Ĉar mi pesnis ke ĉiuj Esperantistoj havas unuan opinion pri ĉi tiu temo.Tjeri:Mi prifajfas....Ĉi-teme mi konsentas kun vi!
Saffrondude, kial vi ne donis al ni la eblon elekti 'neniu el ili'?!
Do, kio estas via opinio?
Altebrilas (Покажи профила) 23 февруари 2012, 05:23:10
saffrondude:Se la organizanto de sondado faras la demandojn laŭ sia propra opinio, ĉu ne estas problemeto pri metodo? Cuu tiel la rezultoj povas esti objektivaj?Chainy:Ĉar mi pesnis ke ĉiuj Esperantistoj havas unuan opinion pri ĉi tiu temo.
Saffrondude, kial vi ne donis al ni la eblon elekti 'neniu el ili'?!