去目錄頁

Finvenkismo aŭ Raŭmismo?

saffrondude, 2012年2月19日

讯息: 40

语言: Esperanto

patrik (显示个人资料) 2012年2月22日上午3:06:07

Ni uzu "pracelismo"-n anstataŭ "finvenkismo"-n. okulumo.gif

Chainy (显示个人资料) 2012年2月22日上午8:58:40

Tjeri:Mi prifajfas.... senkulpa.gif
Ĉi-teme mi konsentas kun vi!

Saffrondude, kial vi ne donis al ni la eblon elekti 'neniu el ili'?!

Chainy (显示个人资料) 2012年2月22日上午9:01:19

darkweasel:Al mi tiu ĉi disputo ŝajnas plene sensenca.

Miaopinie ĉiuj interkonsentas, ke indas uzi la lingvon kaj produkti novajn materialojn en ĝi, cele eble igi aliajn lerni ĝin.
+1

sudanglo (显示个人资料) 2012年2月22日上午9:27:28

patrik:Ni uzu "pracelismo"-n anstataŭ "finvenkismo"-n. okulumo.gif
Sed ĝuste la afero koncernas kio estu la celo de la Esperantistoj.

Ĉu Esperanto estu amuza ludilo (aŭ luda amuzilo) - Raŭmismo

Ĉu Esperanto estu serioze proponita kiel la solvo de la lingva problemo - Finvenkismo

La du filozofioj havas malsamajn konsekvencojn.

darkweasel (显示个人资料) 2012年2月22日上午10:11:52

sudanglo:
patrik:Ni uzu "pracelismo"-n anstataŭ "finvenkismo"-n. okulumo.gif
Sed ĝuste la afero koncernas kio estu la celo de la Esperantistoj.

Ĉu Esperanto estu amuza ludilo (aŭ luda amuzilo) - Raŭmismo

Ĉu Esperanto estu serioze proponita kiel la solvo de la lingva problemo - Finvenkismo

La du filozofioj havas malsamajn konsekvencojn.
tial PRAcelismo.

ĉiuokaze laŭ mi praktike la konsekvencoj ne tro malsamas.

Altebrilas (显示个人资料) 2012年2月22日下午2:21:03

"Venko" ne estas bona, ĉar ni ne bezonas venkitojn.
"Fina" ne estas bona, ĉar ni bezonas estontecon, kaj la mondo bezonas solvojn por aliaj problemoj ol la lingvaj.

La "celata sukceso" pli bone esprimus mian senton rideto.gif

zan (显示个人资料) 2012年2月22日下午3:13:56

sudanglo:Ĉu Esperanto estu amuza ludilo (aŭ luda amuzilo) - Raŭmismo

Ĉu Esperanto estu serioze proponita kiel la solvo de la lingva problemo - Finvenkismo
Se tiel, mi elektos Raŭmismon. rideto.gif
Sed oficiale Finvenkisma ideo estas grava.
Se Esperanto ne estus amuza, mi neniam daŭre lernadus ĝin. Male, se Esperanto ne estus serioza, mi neniam eklernus ĝin. Ĉar mi jam havas amuzaĵojn en mia gepatra lingvo.

komenstanto (显示个人资料) 2012年2月22日下午7:44:39

Mi estas volontulo: mi instruas Anglalingvon al rifuĝintoj en Usono, kaj Anglalingvo estas tre malfacila por Afrikanaj rifuĝintoj. La Afrikanaj rifuĝintoj amas Francalingvon. Esperanto estas eĉ pli facila, sed mi ne estas agresema. Finvenkismo aŭ Raŭmismo? Kia ultimatumo estas tiu?

saffrondude (显示个人资料) 2012年2月22日下午10:04:44

Chainy:
Tjeri:Mi prifajfas.... senkulpa.gif
Ĉi-teme mi konsentas kun vi!

Saffrondude, kial vi ne donis al ni la eblon elekti 'neniu el ili'?!
Ĉar mi pesnis ke ĉiuj Esperantistoj havas unuan opinion pri ĉi tiu temo.

Do, kio estas via opinio?

Altebrilas (显示个人资料) 2012年2月23日上午5:23:10

saffrondude:
Chainy:
Saffrondude, kial vi ne donis al ni la eblon elekti 'neniu el ili'?!
Ĉar mi pesnis ke ĉiuj Esperantistoj havas unuan opinion pri ĉi tiu temo.
Se la organizanto de sondado faras la demandojn laŭ sia propra opinio, ĉu ne estas problemeto pri metodo? Cuu tiel la rezultoj povas esti objektivaj?

回到上端