Til innholdet

La devizo de "Anonymous"

fra mschmitt,2012 2 23

Meldinger: 38

Språk: Esperanto

mschmitt (Å vise profilen) 2012 2 23 11:14:05

"We are Anonymous.
We are legion.
We never forgive.
We never forget.
Expect us."

"Ni estas Anonimo.
Ni estas legio.
Ni neniam absolvas.
Ni neniam forgesas.
Atendu nin."

Ĉu tio estas ĝusta tradukaĵo?

"Legion"/"Legio" estas malfacilaj vortoj por mi, ĉar ambaŭ ne ekzistas en mia denaska lingvo.

sudanglo (Å vise profilen) 2012 2 23 13:07:19

mschmitt:"We are Anonymous.
We are legion.
We never forgive.
We never forget.
Expect us."

"Ni estas Anonimo.
Ni estas legio.
Ni neniam absolvas.
Ni neniam forgesas.
Atendu nin."

Ĉu tio estas ĝusta tradukaĵo?

"Legion"/"Legio" estas malfacilaj vortoj por mi, ĉar ambaŭ ne ekzistas en mia denaska lingvo.
Ni estas anonimaj
Ni estas multnombraj.

La metafora senco de legio estas kvazaŭ vasta armeo.

Sed por la minaca etoso de la verso, mi ankaŭ ŝatas ĉieaj.

mschmitt (Å vise profilen) 2012 2 23 14:22:39

Mi fakte frenezas nek pri "anonimo" nek pri "anonimaj". Inter la internaciaj versioj de Vikipedio kiu uzas latinajn literojn, neniu uzas alian nomon ol "Anonymous". Mi ne scias kie la esperantigo de vortoj ĉesas.

darkweasel (Å vise profilen) 2012 2 23 16:02:09

La nomo Anonymous devenas originale de la defaŭlta uzantnomo ĉe 4chan.

Se mi bone memoras, la (ne plu ekzistanta) Esperantlingva ekvivalento "esperantochan" uzis anonimulo samcele.

Eble do anonimuloj taŭgas.

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 2 23 18:05:45

Forigite

mschmitt (Å vise profilen) 2012 2 23 18:18:41

Ni estas Anonimulo,
Ni estas legio,...
Dankon! Kion vi pensas pri "legio"? Kiel jam dirite, ĝi estas malfacila vorto por mi. Mi ne scias ĉu ĝi estas angla idiomo kaj ĉu ĝi estas uzebla en Esperanto.

mschmitt (Å vise profilen) 2012 2 23 18:31:28

"Legio" aperas duope en la esperantlingva biblio (Luka 8.30, Marko 5.9), do ĝi verŝajne ĝustas, laŭ la senco de Anonymous:

"Ni estas Anonimulo.
Ni estas legio.
Ni neniam pardonas.
Ni neniam forgesas.
Atendu nin."

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 2 23 18:49:45

Forigite

darkweasel (Å vise profilen) 2012 2 23 19:23:37

mschmitt:"Legio" aperas duope en la esperantlingva biblio (Luka 8.30, Marko 5.9)
Nur por ke ni ne devu ĉiuj serĉi:

LUK 8:30 Kaj Jesuo demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li diris: Legio; ĉar multaj demonoj eniris en lin.

MAR 5:9 Kaj li demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante: Mia nomo estas Legio, ĉar ni estas multaj.

(Senrigarde de tio, ke al kia estas via nomo? mi respondus "malfacile elparolebla".)

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 2 23 19:27:52

Forigite

Tibake til toppen