Tin nhắn: 38
Nội dung: Esperanto
mschmitt (Xem thông tin cá nhân) 11:14:05 Ngày 23 tháng 2 năm 2012
We are legion.
We never forgive.
We never forget.
Expect us."
"Ni estas Anonimo.
Ni estas legio.
Ni neniam absolvas.
Ni neniam forgesas.
Atendu nin."
Ĉu tio estas ĝusta tradukaĵo?
"Legion"/"Legio" estas malfacilaj vortoj por mi, ĉar ambaŭ ne ekzistas en mia denaska lingvo.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 13:07:19 Ngày 23 tháng 2 năm 2012
mschmitt:"We are Anonymous.Ni estas anonimaj
We are legion.
We never forgive.
We never forget.
Expect us."
"Ni estas Anonimo.
Ni estas legio.
Ni neniam absolvas.
Ni neniam forgesas.
Atendu nin."
Ĉu tio estas ĝusta tradukaĵo?
"Legion"/"Legio" estas malfacilaj vortoj por mi, ĉar ambaŭ ne ekzistas en mia denaska lingvo.
Ni estas multnombraj.
La metafora senco de legio estas kvazaŭ vasta armeo.
Sed por la minaca etoso de la verso, mi ankaŭ ŝatas ĉieaj.
mschmitt (Xem thông tin cá nhân) 14:22:39 Ngày 23 tháng 2 năm 2012
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 16:02:09 Ngày 23 tháng 2 năm 2012
Se mi bone memoras, la (ne plu ekzistanta) Esperantlingva ekvivalento "esperantochan" uzis anonimulo samcele.
Eble do anonimuloj taŭgas.
Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 18:05:45 Ngày 23 tháng 2 năm 2012
mschmitt (Xem thông tin cá nhân) 18:18:41 Ngày 23 tháng 2 năm 2012
Ni estas Anonimulo,Dankon! Kion vi pensas pri "legio"? Kiel jam dirite, ĝi estas malfacila vorto por mi. Mi ne scias ĉu ĝi estas angla idiomo kaj ĉu ĝi estas uzebla en Esperanto.
Ni estas legio,...
mschmitt (Xem thông tin cá nhân) 18:31:28 Ngày 23 tháng 2 năm 2012
"Ni estas Anonimulo.
Ni estas legio.
Ni neniam pardonas.
Ni neniam forgesas.
Atendu nin."
Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 18:49:45 Ngày 23 tháng 2 năm 2012
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 19:23:37 Ngày 23 tháng 2 năm 2012
mschmitt:"Legio" aperas duope en la esperantlingva biblio (Luka 8.30, Marko 5.9)Nur por ke ni ne devu ĉiuj serĉi:
LUK 8:30 Kaj Jesuo demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li diris: Legio; ĉar multaj demonoj eniris en lin.
MAR 5:9 Kaj li demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante: Mia nomo estas Legio, ĉar ni estas multaj.
(Senrigarde de tio, ke al kia estas via nomo? mi respondus "malfacile elparolebla".)
Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 19:27:52 Ngày 23 tháng 2 năm 2012