Sadržaj

Kiun alian planlingvon krom Esperanto vi lernis aŭ lernus?

od MarCin83, 24. veljače 2012.

Poruke: 81

Jezik: Esperanto

grand_dan (Prikaz profila) 8. prosinca 2016. 16:59:32

Mi lernis tokiponon, sed mi nun ne memoras multe de la lingvo, kaj mi ne trovis multe da homoj por ekzerci ĝin.
Eble estas tempo por ekzerci ĝin iom. ridego.gif
Mi ankaŭ lernis kelkajn frazojn de Volapük, sed mi trovis la lingvon malfacilan kaj estis malmultegaj homoj por ekzercado.

Demian:Io apprendeva interlingua. Illo surprendeva me que multe personas qui parla esperanto eligeva de apprender Toki Pona. Il pare que le creation del linguista canadian es multo popular.
Interlingua ŝajnas tre interesa. Kie mi povas trovi materialojn por lerni ĝin?

Fenris_kcf (Prikaz profila) 10. prosinca 2016. 11:20:18

Cxe interlingua.com

bartlett22183 (Prikaz profila) 10. prosinca 2016. 18:19:38

grand_dan:Interlingua ŝajnas tre interesa. Kie mi povas trovi materialojn por lerni ĝin?
Kopiata malnova listo de ligiloj. Eble ne ĉiuj funkcias ankoraŭ.

GRAVA!
****** NAME=Union Mundial pro Interlingua ******
URL=http://www.interlingua.com/

NAME=ALMANAC DE INTERLINGUA
URL=http://almanacdeinterlingua.blogspot.com/

NAME=Logos pro organisationes de interlingua
URL=http://interlogo.blogspot.com/

NAME=Grammar of Interlingua
URL=http://members.optus.net/~ado_hall/interlingua/gi/...

NAME=Interforo
URL=http://interforo.org/

NAME=Interlingua.fi
URL=http://www.interlingua.fi/

NAME=Interlingua in interlingua
URL=http://interlingua-in-interlingua.tripod.com/

NAME=Interlingua - lingua international, de taal van de internationale woorden.
URL=http://www.interlingua-nl.com/

NAME=INTERLINGUA ROMA
URL=http://www.interlinguaroma.blogspot.fi/

NAME=Interlingua Summary
URL=http://www.panix.com/~bartlett/Interlingua_Summary...

NAME=Paul's Interlingua page
URL=http://www.denisowski.org/Interlingua/Interlingua....

NAME=Interlingua Wiki
URL=http://interlingua.wikia.com/wiki/Pagina_principal

NAME=Societate American pro Interlingua
URL=http://www.interlingua.us/

NAME=Svenska Sällskapet för Interlingua
URL=http://www.interlingua.nu/

sev (Prikaz profila) 12. ožujka 2017. 18:27:43

Mi ŝatas: sambahsa-mundialect, uropi, kotava, atlango, angos, ayola, novbasa, pandunia kaj nov-esperanto (1925).
Mi tre ŝatas: fasile21 kaj mondlango.
Sed mi nur lernos la sekvantajn lingvojn: esperanto, arwelo kaj elefen.

Joffry (Prikaz profila) 24. veljače 2021. 10:37:13

La lingvo, kiun mi preferas estas Kotavao. Nelge aperis plena gramatiko de Kotavao redaktita en Esperanto.

Zam_franca (Prikaz profila) 24. veljače 2021. 12:54:57

Eble iam mi lernos la interslavan lingvon, uzantoj de lernu.net faras bonan reklamon pri ĝi.

Nala_Cat15 (Prikaz profila) 8. ožujka 2021. 20:18:26

Mi lernis la sindarinon kaj kvenjon skribsistemojn de la libroj “lordo de la ringoj” sed mi jam forgesis ilin

Blua_Monto (Prikaz profila) 12. ožujka 2021. 02:10:54

Mi lernas kaj uzas multajn helplingvojn, inkludante Elefen, Kotava, Dunianto, Globasa, Pandunia, Mundeze, kaj multegajn aliajn.

Mi scias ke tia estas subjektiva opinio, sed kelkaj el ili estis pli facilaj por mi, ol Esperanto. Dunianto kapablas esti pli internacia kaj logika kun la sama gramatiko kiel Esperanto; Globasa havas ne-ambiguan sintakson kaj facilan prononcon; kaj Mundeze celas esti koherega, malmultigante la nombron de radikoj, kiun oni devas memori. La ekzistoj de tiaj lingvoj dubebligas la aserton, ke lingvoj pli facilaj ol Esperanto ne povus ekzisti.

Tamen, mi ja pensas, ke Esperanto estas facila ol preskaŭ ĉiuj naturaj lingvoj kaj multaj helplingvoj ekzistantaj. Havi fonetikan skribsistemon, simplan gramatikon, kaj regulan intonacion sufiĉe ebligas rapidan lernadon.

Altebrilas (Prikaz profila) 12. ožujka 2021. 18:08:34

Ĉu estas ligiloj al tiuj lingvoj? Laŭ kiu ordo vi preferas ilin?

Blua_Monto (Prikaz profila) 13. ožujka 2021. 00:29:38

Mi kelkfoje provis aldoni ligilojn al mia komento, sed verŝajne Lernu pensas, ke komento kun tiaj multaj ligiloj estas spamo. Do mi ne povas sendi la ligilojn. Bedaŭrinde…
Inter la helplingvoj krom Esperanto, kiujn mi iam lernis, mi ŝatas Globasa pleje. Mi ŝatas Mundeze sekvante.

Natrag na vrh