Ku rupapuro rw'ibirimwo

Kiun alian planlingvon krom Esperanto vi lernis aŭ lernus?

ca, kivuye

Ubutumwa 78

ururimi: Esperanto

MarCin83 (Kwerekana umwidondoro) 24 Ruhuhuma 2012 09:35:27

Saluton!

Mi supozas ke multaj geesperantistoj interesiĝas ankaŭ pri aliaj planlingvoj. Min interesas kiu(j) el la kromaj planlingvoj estas la plej ŝatata(j) inter Esperanto-parolantoj! ridulo.gif

Informo: En la enketo eblas voĉdoni por pluraj variantoj!

Sal'! sal.gif

AlfRoland (Kwerekana umwidondoro) 24 Ruhuhuma 2012 11:24:54

La enketo esencas nur al tiuj kiuj speciale interesiĝas pri lingvo-konstruado. Ni aliaj, kiuj pritraktas Esperanton kiel ilon komuniki ne havas alian alternativon inter planlingvoj. Jam Esperanto havas tro malaltan nombron da parolantoj. Lingvo ne estu sia propra celo, ĝi estu uzebla por komunikado.

fstphane (Kwerekana umwidondoro) 24 Ruhuhuma 2012 12:07:40

Mi bone ŝatas "toki pona"(bona lingvo)
sina pilin seme?
mi pilin pona.
Kiel vi fartas?
Mi bone fartas.Mi estas feliĉa.
kule=koloro,kolori,pentri
jelo=flava
laso=blua
loje=ruĝa
pimeja=nigra,malhela
walo=blanka
Do:
laso jelo=blua+flava=verda
laso loje=viola
loje jelo=oranĝkolora
loje walo=rozkolora
walo pimeja=griza
okulumo.gif
http://www.tokipona.org
http://lvogel.free.fr/tokipona/lecons.html

Riano (Kwerekana umwidondoro) 26 Ruhuhuma 2012 12:20:44

Mi parolas Toki Pona. Mi ankaŭ volas ellerni Loĵbanon iam, ĉar ĝi estas interesa ideo kaj lingvo. Ĉu iom ajn da tiuj lingvoj havas komunumojn de parolantoj? Mi vidas artikolojn en tiuj lingvoj en Vikipedio, sed mi neniam vidas ion ajn pri ili aliloke!

.i .a'o mi djica le nu mi tavla bau la lojban.

mi wilin toki e toki losupan.

Junpe (Kwerekana umwidondoro) 26 Ruhuhuma 2012 16:56:50

Riano:Mi parolas Toki Pona. Mi ankaŭ volas ellerni Loĵbanon iam, ĉar ĝi estas interesa ideo kaj lingvo. Ĉu iom ajn da tiuj lingvoj havas komunumojn de parolantoj? Mi vidas artikolojn en tiuj lingvoj en Vikipedio, sed mi neniam vidas ion ajn pri ili aliloke!

.i .a'o mi djica le nu mi tavla bau la lojban.

mi wilin toki e toki losupan.
Retlisto pri Loĵbano (bedaŭrinde ofte en la angla):
http://groups.google.com/group/lojban

Mi aŭdas, ke la parolantoj de Loĵbano ofte uzas "IRC"
(http://www.lojban.org/tiki/Lojban+IRC), sed mi ne uzis ĝin.

Iuj loĵbanistoj tvitas en Tvitero, kaj ankaŭ mi (kvankam mi ne tvitas tre ofte en Loĵbano lango.gif ). https://twitter.com/#!/okau_junpen

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 26 Ruhuhuma 2012 17:01:40

Demian (Kwerekana umwidondoro) 26 Ruhuhuma 2012 17:16:13

Io apprendeva interlingua. Illo surprendeva me que multe personas qui parla esperanto eligeva de apprender Toki Pona. Il pare que le creation del linguista canadian es multo popular.

Mi lernis interlingvao-n. Surprizis min ke multaj personoj kiuj parolas Esperanton elektis lerni tokiponon. Ŝajnas ke la kreaĵo de la kanada lingvosciencisto estas multe populara.

Junpe (Kwerekana umwidondoro) 26 Ruhuhuma 2012 17:22:01

La paĝo de Loĵbano de "Google+":

https://plus.google.com/u/0/11188564810530896855...

.i .ui doi .rian. do tavla bau la lojban

MarCin83:Saluton!

Mi supozas ke multaj geesperantistoj interesiĝas ankaŭ pri aliaj planlingvoj. Min interesas kiu(j) el la kromaj planlingvoj estas la plej ŝatata(j) inter Esperanto-parolantoj! ridulo.gif

Informo: En la enketo eblas voĉdoni por pluraj variantoj!

Sal'! sal.gif
Mi nun interesiĝas de Inialosa, al kiu Ilomi (kiu similas al Loĵbano kaj Tokipona, mi pensas) estas reformita.

Paquillo (Kwerekana umwidondoro) 26 Ruhuhuma 2012 19:02:57

Bonvolu, mi ŝatus ke la personoj kiuj studis planlingvojn, diru al ni kial ni devus lerni tiun konkretan lingvon, ke vi rakontu al ni pri ĝiaj bonaj ecoj.
mi ŝatus scii pri la interesaj kvalitoj de tiuj planlingvoj.

Junpe (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruhuhuma 2012 03:09:27

Mi devis mencii jenan konton de Loĵbano de Tvitero anstataŭ mian konton:

https://twitter.com/#!/LojbanHQ/followers

Paquillo:Bonvolu, mi ŝatus ke la personoj kiuj studis planlingvojn, diru al ni kial ni devus lerni tiun konkretan lingvon, ke vi rakontu al ni pri ĝiaj bonaj ecoj.
mi ŝatus scii pri la interesaj kvalitoj de tiuj planlingvoj.
Loĵbano estas malpli eŭropa ol Esperanto. Ĝia gramatiko estas unika, kaj miskompreno gramatika ne okazas (sed signifo povas esti neklara).

Elparolo de Loĵbano estas tiel malfacila kiel Esperanto por mi.

Elparolo de Inialosa kaj Ilomi estas facila. Ili estas malpli logika ol Loĵbano, kaj lerni ilin probable estas pli facila, sed la vortaro estas malpli granda (sed ne tiel malgranda kiel Toki Pona, kiu havas nur 123 vortojn.)

La kreanto de Ilomi ĉesis evoluigi ĝin, kaj ŝanĝis sian penson, kaj ŝajne nun pensas, ke Esperanto estas sufiĉe bona. Sed estas fakto, ke oni povas konsideri, ke Esperanto havas malavantaĝojn kiel internacia lingvo. Ĝi estas tre simila al naturaj lingvoj (eŭropaj). Sed mi ne certas, ĉu tio vere estas disavantaĝo. Ĉiukaze ne estas vane lerni aliajn planlingvojn, mi opinias.

Subira ku ntango