Ujumbe: 81
Lugha: Esperanto
MarCin83 (Wasifu wa mtumiaji) 24 Februari 2012 9:35:27 asubuhi
Mi supozas ke multaj geesperantistoj interesiĝas ankaŭ pri aliaj planlingvoj. Min interesas kiu(j) el la kromaj planlingvoj estas la plej ŝatata(j) inter Esperanto-parolantoj!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Informo: En la enketo eblas voĉdoni por pluraj variantoj!
Sal'!
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 24 Februari 2012 11:24:54 asubuhi
fstphane (Wasifu wa mtumiaji) 24 Februari 2012 12:07:40 alasiri
sina pilin seme?
mi pilin pona.
Kiel vi fartas?
Mi bone fartas.Mi estas feliĉa.
kule=koloro,kolori,pentri
jelo=flava
laso=blua
loje=ruĝa
pimeja=nigra,malhela
walo=blanka
Do:
laso jelo=blua+flava=verda
laso loje=viola
loje jelo=oranĝkolora
loje walo=rozkolora
walo pimeja=griza
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
http://www.tokipona.org
http://lvogel.free.fr/tokipona/lecons.html
N-true (Wasifu wa mtumiaji) 26 Februari 2012 12:10:06 alasiri
Krome, mi lernas aktive kaj sukcese la klingonan lingvon. Mi estas ĉirkaŭ je nivelo 1, kie oni konas iom pli ol 500 vortojn parkere. Krome, mi scipovas la gramatikon de la klingona. Do, por vere paroli ĝin mankas al mi ĉefe nur vortoj, iom da praktiko kaj... nu, parolantoj.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
En mia urbo loĝas nur unu plia klingonisto.
Riano (Wasifu wa mtumiaji) 26 Februari 2012 12:20:44 alasiri
.i .a'o mi djica le nu mi tavla bau la lojban.
mi wilin toki e toki losupan.
Junpe (Wasifu wa mtumiaji) 26 Februari 2012 4:56:50 alasiri
Riano:Mi parolas Toki Pona. Mi ankaŭ volas ellerni Loĵbanon iam, ĉar ĝi estas interesa ideo kaj lingvo. Ĉu iom ajn da tiuj lingvoj havas komunumojn de parolantoj? Mi vidas artikolojn en tiuj lingvoj en Vikipedio, sed mi neniam vidas ion ajn pri ili aliloke!Retlisto pri Loĵbano (bedaŭrinde ofte en la angla):
.i .a'o mi djica le nu mi tavla bau la lojban.
mi wilin toki e toki losupan.
http://groups.google.com/group/lojban
Mi aŭdas, ke la parolantoj de Loĵbano ofte uzas "IRC"
(http://www.lojban.org/tiki/Lojban+IRC), sed mi ne uzis ĝin.
Iuj loĵbanistoj tvitas en Tvitero, kaj ankaŭ mi (kvankam mi ne tvitas tre ofte en Loĵbano
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 26 Februari 2012 5:01:40 alasiri
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Demian (Wasifu wa mtumiaji) 26 Februari 2012 5:16:13 alasiri
Mi lernis interlingvao-n. Surprizis min ke multaj personoj kiuj parolas Esperanton elektis lerni tokiponon. Ŝajnas ke la kreaĵo de la kanada lingvosciencisto estas multe populara.
Junpe (Wasifu wa mtumiaji) 26 Februari 2012 5:22:01 alasiri
https://plus.google.com/u/0/11188564810530896855...
.i .ui doi .rian. do tavla bau la lojban
MarCin83:Saluton!Mi nun interesiĝas de Inialosa, al kiu Ilomi (kiu similas al Loĵbano kaj Tokipona, mi pensas) estas reformita.
Mi supozas ke multaj geesperantistoj interesiĝas ankaŭ pri aliaj planlingvoj. Min interesas kiu(j) el la kromaj planlingvoj estas la plej ŝatata(j) inter Esperanto-parolantoj!
Informo: En la enketo eblas voĉdoni por pluraj variantoj!
Sal'!
Paquillo (Wasifu wa mtumiaji) 26 Februari 2012 7:02:57 alasiri
mi ŝatus scii pri la interesaj kvalitoj de tiuj planlingvoj.