Al la enhavo

Adjektivaj perverbaj priskriboj kaj vortorda liberteco

de Ilmen, 2012-februaro-24

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

Ilmen (Montri la profilon) 2012-februaro-24 13:07:18

Bonan tagon al ĉiuj. Mi volas demandi al vi pri adjektivaj perverbaj priskriboj kaj vortorda liberteco.
Adjektiva perverba priskribo, alinome predikata adjektivo, estas adjektivo, kiu priskribas la rezultan staton de la ago (aŭ la perceptatan staton de io okaze de perceptaj verboj kiel "vidi") anstataŭ la subjekton aŭ la objekton de la verbo, do ili ne havas akuzativon.
Kutima ekzempla frazo estas "mi farbis la pordon ruĝa", kie la adjektivo "ruĝa" priskribas la rezultan staton de la pordo farbita.

Tamen, en kelkaj kazoj, mi havas la impreson, ke adjektivaj perverbaj priskriboj povas konflikti kun ordinaraj subjektaj adjektivoj, kiuj ankaŭ ne havas akuzativon, kiel en la jena frazo:
"La maljunulo desegnis lin staranta."

En tia frazo, ĉu la adjektivo, tiukaze "staranta", povas celi la subjekton anstataŭ la resultan staton de la objekto, la staton de la desegnaĵo tiuokaze?
Ja aŭ la vorta pozicio gravas tiaokaze pri ekscii tiun, kiu estas ĝia celo, kaj do ekscii ĉu ĝi estas perverba aŭ ne?

Dankon antaŭe.

Roberto12 (Montri la profilon) 2012-februaro-24 14:45:01

Mi ne 100 elcente komprenas vian mesaĝon, sed mi konas la situacion ĉar mi pensis pri ĝi en la paseo. La problemo estas ke subjekto kaj predikato estas nedistingeblaj, do oni devas uzi SVO-vortordon kun ili. Mi mem ne zorgas pri ĉi tio, ĉar mi kredas ke la solvo estus havi predikatan inflekcion tiel en Volapuko, kaj bedaŭrinde ĉi tiu estus tro ekzota por internacia lingvo...

Redakto: Ni havas ĉi tie argumenton por la amata akuzativo. Sen ĝi, kiel oni distingus inter subjektoj, objektoj, kaj predikatoj?

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-24 15:55:27

Forigite

Ilmen (Montri la profilon) 2012-februaro-24 21:22:53

Eta rimarko, mi skribus tion, «estas nesciebla ĉu "staranta" rilatas al la subjekto aŭ al la objekto», ĉar "se" = "kondiĉe de". okulumo.gif
Krome, mi ne legus la adjektivo kiel celanta la desegnatulon, ĉar tiaokaze la adjektivo prenus akuzativon: "La maljunulo desegnis lin starantan.". okulumo.gif
Plejprobable ĝi priskribas la staton de lia desegnaĵo: li estas desegnita kiel staranta, eĉ se tiam li estis sidanta.

Kaj jes, uzi "starante" estas bona ideo pri indiki neplursence la subjekto (la desegnanto) kiel la celo de la priskribo.

Roberto12 -> Mi ne diris ion ajn kontraŭ la akuzativo. Kial vi diris tion?

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-24 21:30:00

Forigite

Roberto12 (Montri la profilon) 2012-februaro-24 21:42:16

Ilmen:Mi ne diris ion ajn kontraŭ la akuzativo. Kial vi diris tion?
Mi nur rimarkis ke la ekzisto de la akuzativo permesas la neambiguan uzon de predikatoj. Ĉi tiu estas ĝenerala komento kaj ne respondo al vi.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-24 23:32:00

Forigite

sudanglo (Montri la profilon) 2012-februaro-25 09:59:06

Esperanto ebligas tri formulojn

1. Mi desegnis lin starante
2. Mi desegnis lin staranta
3. Mi desegnis lin starantan

1. - Mi staris
2. - En la desegno li staras (ĉu li staris dum li modelis por mi, oni ne scias)
3. - Li staris dum mi desegnis (ĉu en la desegno li estas staranta, oni ne scias)

Ondo (Montri la profilon) 2012-februaro-25 16:49:30

Sudanglo perfekte klarigis la aferon.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-25 18:22:01

Forigite

Reen al la supro