Al la enhavo

Adjektivaj perverbaj priskriboj kaj vortorda liberteco

de Ilmen, 2012-februaro-24

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2012-februaro-26 10:38:06

HB, kion signifas 'subjektan perverban priskribon'? Kio laŭ vi estas ne-ebla.

D-ro Zamenhof (ankaŭ nomata D-ro Esperanto) farbis ....

Ĉu vi celis ion tian?

Bv doni klarigan modelan frazon.

Ilmen (Montri la profilon) 2012-februaro-26 11:44:03

Ilmen:Eta rimarko, mi skribus tion, «estas nesciebla ĉu "staranta" rilatas al la subjekto aŭ al la objekto», ĉar "se" = "kondiĉe de". okulumo.gif
Kondiĉe KE, mi volis diri ja. rideto.gif

Cetere, mi malfacile perceptas tion, kiel "starante", adverba aktiva participo, povas esti komplemento de la subjekto anstataŭ la verbo.
=/

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-26 16:56:33

Forigite

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-26 17:00:28

Forigite

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-26 19:14:38

Forigite

sudanglo (Montri la profilon) 2012-februaro-26 19:23:00

Hyperboreus:Jen:
Mi tute ne havas apetiton por tiaj lingvistaj obskuraĵoj - simple inventu frazon por klarigi, kion vi pensas ne-ebla.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-26 19:25:12

Forigite

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-26 19:27:20

Forigite

Chainy (Montri la profilon) 2012-februaro-26 20:21:40

Hyperboreus, vi legu la verkojn de Ken Miner, ĉar li ofte skribis pri tiaj aferoj.

Ĉu vi havas kopion de PAG? Plej verŝajne vi trovos ion pri tiu ĉi temo ankaŭ tie.

Chainy (Montri la profilon) 2012-februaro-26 20:29:01

Hyperboreus:Mi nomas lin Doktoro.

[Mi] havas la rolon FARANTO (angle: AGENT), [lin] havas la rolon TEMO, kaj sekve [Doktoro] rilatas [lin]. Neeblas interpreti ĉi tiun frazon tiel: Mi -je mia funkcio de Doktoro- nomas lin.
Tiu frazo estas malbona ekzemplo, ĉar sendepende de la gramatiko, oni povas kompreni tian frazon nur en unu maniero. Neniu pensus ke 'doktoro' rilatas al 'mi', ĉar tiam oni havus la demandon 'Vi nomas lin kio?' Neniu dirus simple 'Mi nomas lin'. Tio estus sensenca frazo.

Reen al la supro