Mergi la conținut

Adjektivaj perverbaj priskriboj kaj vortorda liberteco

de Ilmen, 24 februarie 2012

Contribuții/Mesaje: 48

Limbă: Esperanto

sudanglo (Arată profil) 26 februarie 2012, 10:38:06

HB, kion signifas 'subjektan perverban priskribon'? Kio laŭ vi estas ne-ebla.

D-ro Zamenhof (ankaŭ nomata D-ro Esperanto) farbis ....

Ĉu vi celis ion tian?

Bv doni klarigan modelan frazon.

Ilmen (Arată profil) 26 februarie 2012, 11:44:03

Ilmen:Eta rimarko, mi skribus tion, «estas nesciebla ĉu "staranta" rilatas al la subjekto aŭ al la objekto», ĉar "se" = "kondiĉe de". okulumo.gif
Kondiĉe KE, mi volis diri ja. rideto.gif

Cetere, mi malfacile perceptas tion, kiel "starante", adverba aktiva participo, povas esti komplemento de la subjekto anstataŭ la verbo.
=/

Hyperboreus (Arată profil) 26 februarie 2012, 16:56:33

Forigite

Hyperboreus (Arată profil) 26 februarie 2012, 17:00:28

Forigite

Hyperboreus (Arată profil) 26 februarie 2012, 19:14:38

Forigite

sudanglo (Arată profil) 26 februarie 2012, 19:23:00

Hyperboreus:Jen:
Mi tute ne havas apetiton por tiaj lingvistaj obskuraĵoj - simple inventu frazon por klarigi, kion vi pensas ne-ebla.

Hyperboreus (Arată profil) 26 februarie 2012, 19:25:12

Forigite

Hyperboreus (Arată profil) 26 februarie 2012, 19:27:20

Forigite

Chainy (Arată profil) 26 februarie 2012, 20:21:40

Hyperboreus, vi legu la verkojn de Ken Miner, ĉar li ofte skribis pri tiaj aferoj.

Ĉu vi havas kopion de PAG? Plej verŝajne vi trovos ion pri tiu ĉi temo ankaŭ tie.

Chainy (Arată profil) 26 februarie 2012, 20:29:01

Hyperboreus:Mi nomas lin Doktoro.

[Mi] havas la rolon FARANTO (angle: AGENT), [lin] havas la rolon TEMO, kaj sekve [Doktoro] rilatas [lin]. Neeblas interpreti ĉi tiun frazon tiel: Mi -je mia funkcio de Doktoro- nomas lin.
Tiu frazo estas malbona ekzemplo, ĉar sendepende de la gramatiko, oni povas kompreni tian frazon nur en unu maniero. Neniu pensus ke 'doktoro' rilatas al 'mi', ĉar tiam oni havus la demandon 'Vi nomas lin kio?' Neniu dirus simple 'Mi nomas lin'. Tio estus sensenca frazo.

Înapoi mai sus