前往目錄

Adjektivaj perverbaj priskriboj kaj vortorda liberteco

貼文者: Ilmen, 2012年2月24日

訊息: 48

語言: Esperanto

Ilmen (顯示個人資料) 2012年2月24日下午1:07:18

Bonan tagon al ĉiuj. Mi volas demandi al vi pri adjektivaj perverbaj priskriboj kaj vortorda liberteco.
Adjektiva perverba priskribo, alinome predikata adjektivo, estas adjektivo, kiu priskribas la rezultan staton de la ago (aŭ la perceptatan staton de io okaze de perceptaj verboj kiel "vidi") anstataŭ la subjekton aŭ la objekton de la verbo, do ili ne havas akuzativon.
Kutima ekzempla frazo estas "mi farbis la pordon ruĝa", kie la adjektivo "ruĝa" priskribas la rezultan staton de la pordo farbita.

Tamen, en kelkaj kazoj, mi havas la impreson, ke adjektivaj perverbaj priskriboj povas konflikti kun ordinaraj subjektaj adjektivoj, kiuj ankaŭ ne havas akuzativon, kiel en la jena frazo:
"La maljunulo desegnis lin staranta."

En tia frazo, ĉu la adjektivo, tiukaze "staranta", povas celi la subjekton anstataŭ la resultan staton de la objekto, la staton de la desegnaĵo tiuokaze?
Ja aŭ la vorta pozicio gravas tiaokaze pri ekscii tiun, kiu estas ĝia celo, kaj do ekscii ĉu ĝi estas perverba aŭ ne?

Dankon antaŭe.

Roberto12 (顯示個人資料) 2012年2月24日下午2:45:01

Mi ne 100 elcente komprenas vian mesaĝon, sed mi konas la situacion ĉar mi pensis pri ĝi en la paseo. La problemo estas ke subjekto kaj predikato estas nedistingeblaj, do oni devas uzi SVO-vortordon kun ili. Mi mem ne zorgas pri ĉi tio, ĉar mi kredas ke la solvo estus havi predikatan inflekcion tiel en Volapuko, kaj bedaŭrinde ĉi tiu estus tro ekzota por internacia lingvo...

Redakto: Ni havas ĉi tie argumenton por la amata akuzativo. Sen ĝi, kiel oni distingus inter subjektoj, objektoj, kaj predikatoj?

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年2月24日下午3:55:27

Forigite

Ilmen (顯示個人資料) 2012年2月24日下午9:22:53

Eta rimarko, mi skribus tion, «estas nesciebla ĉu "staranta" rilatas al la subjekto aŭ al la objekto», ĉar "se" = "kondiĉe de". okulumo.gif
Krome, mi ne legus la adjektivo kiel celanta la desegnatulon, ĉar tiaokaze la adjektivo prenus akuzativon: "La maljunulo desegnis lin starantan.". okulumo.gif
Plejprobable ĝi priskribas la staton de lia desegnaĵo: li estas desegnita kiel staranta, eĉ se tiam li estis sidanta.

Kaj jes, uzi "starante" estas bona ideo pri indiki neplursence la subjekto (la desegnanto) kiel la celo de la priskribo.

Roberto12 -> Mi ne diris ion ajn kontraŭ la akuzativo. Kial vi diris tion?

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年2月24日下午9:30:00

Forigite

Roberto12 (顯示個人資料) 2012年2月24日下午9:42:16

Ilmen:Mi ne diris ion ajn kontraŭ la akuzativo. Kial vi diris tion?
Mi nur rimarkis ke la ekzisto de la akuzativo permesas la neambiguan uzon de predikatoj. Ĉi tiu estas ĝenerala komento kaj ne respondo al vi.

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年2月24日下午11:32:00

Forigite

sudanglo (顯示個人資料) 2012年2月25日上午9:59:06

Esperanto ebligas tri formulojn

1. Mi desegnis lin starante
2. Mi desegnis lin staranta
3. Mi desegnis lin starantan

1. - Mi staris
2. - En la desegno li staras (ĉu li staris dum li modelis por mi, oni ne scias)
3. - Li staris dum mi desegnis (ĉu en la desegno li estas staranta, oni ne scias)

Ondo (顯示個人資料) 2012年2月25日下午4:49:30

Sudanglo perfekte klarigis la aferon.

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年2月25日下午6:22:01

Forigite

回到上端