Ĉu la homo povas esti libera?
de Paquillo, 2012-marto-01
Mesaĝoj: 72
Lingvo: Esperanto
Paquillo (Montri la profilon) 2012-marto-01 22:04:27
AlfRoland:Kio ekzemple povus bari nian spiriton? Kaj kiamaniere?Paquillo:Kiel eblus respondi al nekomprenebla demando?miĥil:Mi demandis unue. Mi ŝatus aŭskulti viajn respondojnPaquillo:Ĉu ni povas esti psicologie liberaj en ĉi tiu socio?Apenaŭ helpas. Ĉar vi ankoraŭ ne vere difinis 'libera'.
Ĉu nia spirito povus esti libera? Eĉ en malliberejo?
Kio ekzemple povus bari nian spiriton? Kaj kiumaniere? Eble via respondo al tiaj demandoj povus helpi nin interkompreni.
mihxil (Montri la profilon) 2012-marto-01 22:09:35
Paquillo:Mi demandis unue. Mi ŝatus aŭskulti viajn respondojnMemevidente ni ne estas absolute liberaj en niaj mensoj. Oni estas almenaŭ limigita en sia inteligenteco, en siaj scioj, en sia fantazipovo. Mi ne estas 'libera' kalkuli la kvadratradikon de 8673 en duona sekundo, ĉar mi simple estas tro stulta por tio, tio baras min, tio malliberigas min.
Sed probable vi tion ne celas. La demando estas kion vi celas?
Paquillo (Montri la profilon) 2012-marto-01 22:19:00
miĥil:Jes, mi celas studi ĉiajn aspektojn k vidpunktojn pri la temo.Paquillo:Mi demandis unue. Mi ŝatus aŭskulti viajn respondojnMemevidente ni ne estas absolute liberaj en niaj mensoj. Oni estas almenaŭ limigita en sia inteligenteco, en siaj scioj, en sia fantazipovo. Mi ne estas 'libera' kalkuli la kvadratradikon de 8673 en duona sekundo, ĉar mi simple estas tro stulta por tio, tio baras min, tio malliberigas min.
Sed probable vi tion ne celas. La demando estas kion vi celas?
Tre interesa vidpunkto.
fstphane (Montri la profilon) 2012-marto-02 01:16:25
bildo (Montri la profilon) 2012-marto-02 04:14:00
Paquillo:Jes. Mi scias nur unu libereco, kiu povas esti plena kaj eĉ en malliberejo - tio estas libereco de pensado. Neniu kaj neniam povas malpermesi al mi pensi tiel, kiel mi volas.miĥil:Interne libera, eĉ se li estas en malliberejo.Paquillo:Ĉu la homo povas esti libera?Dependas de onia difino de 'libera'.
AlfRoland (Montri la profilon) 2012-marto-02 06:17:35
bildo:Unue mi same pensis, sed ekzistas ja "cerbolavado"!Paquillo:Jes. Mi scias nur unu libereco, kiu povas esti plena kaj eĉ en malliberejo - tio estas libereco de pensado. Neniu kaj neniam povas malpermesi al mi pensi tiel, kiel mi volas.miĥil:Interne libera, eĉ se li estas en malliberejo.Paquillo:Ĉu la homo povas esti libera?Dependas de onia difino de 'libera'.
bildo (Montri la profilon) 2012-marto-02 06:25:57
AlfRoland:Oni devas kontraŭstari "cerbolavadon". Por tio oni bezonas nur ne kredi.bildo:Jes. Mi scias nur unu libereco, kiu povas esti plena kaj eĉ en malliberejo - tio estas libereco de pensado. Neniu kaj neniam povas malpermesi al mi pensi tiel, kiel mi volas.Unue mi same pensis, sed ekzistas ja "cerbolavado"!
mihxil (Montri la profilon) 2012-marto-02 06:32:03
bildo:Neniu kaj neniam povas malpermesi al mi pensi tiel, kiel mi volas.Neniu persono eble povus. Sed kio pri viaj naturaj kaj kulturaj retenemoj kaj fizikaj kaj psikologaj baroj? Oni povus deziri pensi en la ĉina, sed tio ne signifas ke tio efektive eblas, do tiusence oni ne estas libera fari tion. Kaj eĉ personoj povas influi vian pensadon, eĉ malgraŭ via antaŭa 'volo'. AlfRoland ĵus menciis 'cerblavado'.
Kaj cetere frue aŭ malfrue iu demandus, ĉu la volo mem ja estas 'libera'. Ankaŭ tiu demando estas sufiĉe sensignifa sen preciza difino de libereco. Oni povus ja konsideri ke la mondo, do ankaŭ onia cerbo, estas regata de fizikaj leĝoj, kaj tiuj lasas neniun ajn 'liberecon'. Tiusence la cerbo ne estas pli 'libera' ol komputilo, ĝi simple sekvas la naturoleĝojn, kaj esence nenio restas por decidi.
Sed ne estas nepre necese interpreti liberecon je tiu nivelo, kaj fakte mi restas ĉe mia opinio ke la tuta diskuto estas sufiĉe sensenca se oni ne difinas precize kiusence la libereco estas celata. Paquillo tute rifuzis decidi ion ajn pri tio, do mi supozas ke neniam ni vere povos konsenti pri ia ajn respondo je la demando, ĉar ĝi simple restas ambigua.
bildo (Montri la profilon) 2012-marto-02 06:59:27
miĥil:Mi tamen, povas. Mi difinas liberecon kiel poveco por oni fari tion, kion oni volas. Mi, kun ĉiaj miaj naturaj kaj kulturaj retenemoj estas mi, kaj mi volas pensi tiel, kaj mi pensas tiel. Kaj vi ne povas devigi min pensi alie.bildo:Neniu kaj neniam povas malpermesi al mi pensi tiel, kiel mi volas.Neniu persono eble povus.
mihxil (Montri la profilon) 2012-marto-02 07:20:49
bildo:Mi difinas liberecon kiel poveco por oni fari tion, kion oni volas.Klare oni ne ĉiam povas tion, kion oni volas. Povas manki talento, mono kaj multaj aliaj aferoj. Tiusence ankaŭ libereco do povas manki.
bildo:Mi, kun ĉiaj miaj naturaj kaj kulturaj retenemoj estas mi, kaj mi volas pensi tiel, kaj mi pensas tiel.Mi ne komprenas.
bildo:Kaj vi ne povas devigi min pensi alie.Ke vi estas libera de mi, ne signifas ke vi estas absolute libera de ĉio ajn.
Sed mi denove emfazas ke probable ja eblas iel difini liberecon tiel ke oni estas 'libera'. Tre dependas de la difino kaj la nivelo je kiu oni konsideras la koncepton.