본문으로

Ĉu la homo povas esti libera?

글쓴이: Paquillo, 2012년 3월 1일

글: 72

언어: Esperanto

Paquillo (프로필 보기) 2012년 3월 1일 오후 10:04:27

AlfRoland:
Paquillo:
miĥil:
Paquillo:Ĉu ni povas esti psicologie liberaj en ĉi tiu socio?
Ĉu nia spirito povus esti libera? Eĉ en malliberejo?
Apenaŭ helpas. Ĉar vi ankoraŭ ne vere difinis 'libera'.

Kio ekzemple povus bari nian spiriton? Kaj kiumaniere? Eble via respondo al tiaj demandoj povus helpi nin interkompreni.
Mi demandis unue. Mi ŝatus aŭskulti viajn respondojn
Kiel eblus respondi al nekomprenebla demando?
Kio ekzemple povus bari nian spiriton? Kaj kiamaniere?

mihxil (프로필 보기) 2012년 3월 1일 오후 10:09:35

Paquillo:Mi demandis unue. Mi ŝatus aŭskulti viajn respondojn
Memevidente ni ne estas absolute liberaj en niaj mensoj. Oni estas almenaŭ limigita en sia inteligenteco, en siaj scioj, en sia fantazipovo. Mi ne estas 'libera' kalkuli la kvadratradikon de 8673 en duona sekundo, ĉar mi simple estas tro stulta por tio, tio baras min, tio malliberigas min.

Sed probable vi tion ne celas. La demando estas kion vi celas?

Paquillo (프로필 보기) 2012년 3월 1일 오후 10:19:00

miĥil:
Paquillo:Mi demandis unue. Mi ŝatus aŭskulti viajn respondojn
Memevidente ni ne estas absolute liberaj en niaj mensoj. Oni estas almenaŭ limigita en sia inteligenteco, en siaj scioj, en sia fantazipovo. Mi ne estas 'libera' kalkuli la kvadratradikon de 8673 en duona sekundo, ĉar mi simple estas tro stulta por tio, tio baras min, tio malliberigas min.

Sed probable vi tion ne celas. La demando estas kion vi celas?
Jes, mi celas studi ĉiajn aspektojn k vidpunktojn pri la temo.
Tre interesa vidpunkto.

fstphane (프로필 보기) 2012년 3월 2일 오전 1:16:25

Esti vere libera,estus por mi,esti libere de la ideo mem esti libere! okulumo.gif rideto.gif

bildo (프로필 보기) 2012년 3월 2일 오전 4:14:00

Paquillo:
miĥil:
Paquillo:Ĉu la homo povas esti libera?
Dependas de onia difino de 'libera'.
Interne libera, eĉ se li estas en malliberejo.
Jes. Mi scias nur unu libereco, kiu povas esti plena kaj eĉ en malliberejo - tio estas libereco de pensado. Neniu kaj neniam povas malpermesi al mi pensi tiel, kiel mi volas. rideto.gif

AlfRoland (프로필 보기) 2012년 3월 2일 오전 6:17:35

bildo:
Paquillo:
miĥil:
Paquillo:Ĉu la homo povas esti libera?
Dependas de onia difino de 'libera'.
Interne libera, eĉ se li estas en malliberejo.
Jes. Mi scias nur unu libereco, kiu povas esti plena kaj eĉ en malliberejo - tio estas libereco de pensado. Neniu kaj neniam povas malpermesi al mi pensi tiel, kiel mi volas. rideto.gif
Unue mi same pensis, sed ekzistas ja "cerbolavado"!

bildo (프로필 보기) 2012년 3월 2일 오전 6:25:57

AlfRoland:
bildo:Jes. Mi scias nur unu libereco, kiu povas esti plena kaj eĉ en malliberejo - tio estas libereco de pensado. Neniu kaj neniam povas malpermesi al mi pensi tiel, kiel mi volas. rideto.gif
Unue mi same pensis, sed ekzistas ja "cerbolavado"!
Oni devas kontraŭstari "cerbolavadon". Por tio oni bezonas nur ne kredi. rideto.gif

mihxil (프로필 보기) 2012년 3월 2일 오전 6:32:03

bildo:Neniu kaj neniam povas malpermesi al mi pensi tiel, kiel mi volas.
Neniu persono eble povus. Sed kio pri viaj naturaj kaj kulturaj retenemoj kaj fizikaj kaj psikologaj baroj? Oni povus deziri pensi en la ĉina, sed tio ne signifas ke tio efektive eblas, do tiusence oni ne estas libera fari tion. Kaj eĉ personoj povas influi vian pensadon, eĉ malgraŭ via antaŭa 'volo'. AlfRoland ĵus menciis 'cerblavado'.

Kaj cetere frue aŭ malfrue iu demandus, ĉu la volo mem ja estas 'libera'. Ankaŭ tiu demando estas sufiĉe sensignifa sen preciza difino de libereco. Oni povus ja konsideri ke la mondo, do ankaŭ onia cerbo, estas regata de fizikaj leĝoj, kaj tiuj lasas neniun ajn 'liberecon'. Tiusence la cerbo ne estas pli 'libera' ol komputilo, ĝi simple sekvas la naturoleĝojn, kaj esence nenio restas por decidi.

Sed ne estas nepre necese interpreti liberecon je tiu nivelo, kaj fakte mi restas ĉe mia opinio ke la tuta diskuto estas sufiĉe sensenca se oni ne difinas precize kiusence la libereco estas celata. Paquillo tute rifuzis decidi ion ajn pri tio, do mi supozas ke neniam ni vere povos konsenti pri ia ajn respondo je la demando, ĉar ĝi simple restas ambigua.

bildo (프로필 보기) 2012년 3월 2일 오전 6:59:27

miĥil:
bildo:Neniu kaj neniam povas malpermesi al mi pensi tiel, kiel mi volas.
Neniu persono eble povus.
Mi tamen, povas. Mi difinas liberecon kiel poveco por oni fari tion, kion oni volas. Mi, kun ĉiaj miaj naturaj kaj kulturaj retenemoj estas mi, kaj mi volas pensi tiel, kaj mi pensas tiel. Kaj vi ne povas devigi min pensi alie. rideto.gif

mihxil (프로필 보기) 2012년 3월 2일 오전 7:20:49

bildo:Mi difinas liberecon kiel poveco por oni fari tion, kion oni volas.
Klare oni ne ĉiam povas tion, kion oni volas. Povas manki talento, mono kaj multaj aliaj aferoj. Tiusence ankaŭ libereco do povas manki.

bildo:Mi, kun ĉiaj miaj naturaj kaj kulturaj retenemoj estas mi, kaj mi volas pensi tiel, kaj mi pensas tiel.
Mi ne komprenas.
bildo:Kaj vi ne povas devigi min pensi alie.
Ke vi estas libera de mi, ne signifas ke vi estas absolute libera de ĉio ajn.

Sed mi denove emfazas ke probable ja eblas iel difini liberecon tiel ke oni estas 'libera'. Tre dependas de la difino kaj la nivelo je kiu oni konsideras la koncepton.

다시 위로