Al la enhavo

Ĉu la homo povas esti libera?

de Paquillo, 2012-marto-01

Mesaĝoj: 72

Lingvo: Esperanto

Paquillo (Montri la profilon) 2012-marto-22 14:39:14

miĥil:
Paquillo:Ekzistas personoj kiuj tute ne sekvas dominantan kulturon, neniel kulturo malliberigas ilin, ili fajfas pri tio.
Mi forte dubas ĉu vere ekzistas personoj kiuj 'neniel' estas 'malliberigitaj' de kulturo, kaj povas tute fajfi pri tio. Kaj des pli mi dubas ke tio veras por ĉiu persono. Ke kulturo ne 'malliberigus' iun, ja ne signifas ke ĝi ne malliberigas iun ajn.
ni volas scii ĉu la homo "povas" esti libera, ne se fakte estas libera (ŝajnas ke la plejmulto ne estas).

mihxil (Montri la profilon) 2012-marto-22 19:58:08

Paquillo:ĉu vi povas sugesti al ni iun lingvon por lerni??
Kial ni ne lernas loĵbanon. Aŭ la indonezian? Aŭ simile. Mi ja ne asertas ke mi estas malpli sklava, kaj povas proponi vere pli bonan alternativon.

Paquillo:ni volas scii ĉu la homo "povas" esti libera, ne se fakte estas libera (ŝajnas ke la plejmulto ne estas).
Se homo 'povas' esti libera, sed ne efektive estas, tiam ni nur konjektadas. Pruvo ke iu povas fari ion ajn, estas ke li efektive faras. En aliaj kazoj mi restas skeptika.

Reen al la supro