Ĉu la homo povas esti libera?
viết bởi Paquillo, Ngày 01 tháng 3 năm 2012
Tin nhắn: 72
Nội dung: Esperanto
Paquillo (Xem thông tin cá nhân) 14:39:14 Ngày 22 tháng 3 năm 2012
miĥil:ni volas scii ĉu la homo "povas" esti libera, ne se fakte estas libera (ŝajnas ke la plejmulto ne estas).Paquillo:Ekzistas personoj kiuj tute ne sekvas dominantan kulturon, neniel kulturo malliberigas ilin, ili fajfas pri tio.Mi forte dubas ĉu vere ekzistas personoj kiuj 'neniel' estas 'malliberigitaj' de kulturo, kaj povas tute fajfi pri tio. Kaj des pli mi dubas ke tio veras por ĉiu persono. Ke kulturo ne 'malliberigus' iun, ja ne signifas ke ĝi ne malliberigas iun ajn.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 19:58:08 Ngày 22 tháng 3 năm 2012
Paquillo:ĉu vi povas sugesti al ni iun lingvon por lerni??Kial ni ne lernas loĵbanon. Aŭ la indonezian? Aŭ simile. Mi ja ne asertas ke mi estas malpli sklava, kaj povas proponi vere pli bonan alternativon.
Paquillo:ni volas scii ĉu la homo "povas" esti libera, ne se fakte estas libera (ŝajnas ke la plejmulto ne estas).Se homo 'povas' esti libera, sed ne efektive estas, tiam ni nur konjektadas. Pruvo ke iu povas fari ion ajn, estas ke li efektive faras. En aliaj kazoj mi restas skeptika.