לתוכן העניינים

Ĉu la homo povas esti libera?

של Paquillo, 1 במרץ 2012

הודעות: 72

שפה: Esperanto

bildo (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2012, 07:45:24

miĥil:
bildo:Mi difinas liberecon kiel poveco por oni fari tion, kion oni volas.
Klare oni ne ĉiam povas tion, kion oni volas. Povas manki talento, mono kaj multaj aliaj aferoj. Tiusence ankaŭ libereco do povas manki.
Mi pensas, ke racia homo, kiu ne havas talenton, ne volu fari tion, kion ĝi ne scipovas. Tamen, se ĝi vere volas, ĝi povas fari tion kiel diletanto, ĉu ne? Do, ĝi estas libera. Se malracia homo, kiu ne scipovas, volas esti profesiulo, do ĝi ne estas libera. Ni povas nir bedaŭri pri ĝia stulteco.

Paquillo (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2012, 12:26:04

Do, ĉu eble la problemo estas la volo, la deziro?

bildo (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2012, 12:44:24

Paquillo:Do, ĉu eble la problemo estas la volo, la deziro?
Kia problemo?

Paquillo (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2012, 13:29:07

bildo:
Paquillo:Do, ĉu eble la problemo estas la volo, la deziro?
Kia problemo?
Ni ne ĉiam estas liberaj atingi kion ni deziras. Sed ni estas liberaj ne deziri kion ni ne povas atingi.

bildo (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2012, 15:26:59

Paquillo:Ni ne ĉiam estas liberaj atingi kion ni deziras. Sed ni estas liberaj ne deziri kion ni ne povas atingi.
Ne ĉiam. Ni ne povas ne deziri tion, kio estas necesa por ni. Ekzemple, manĝi aŭ dormi. Krome, limo inter necesaj aferoj kaj ne necesaj, estas movebla kaj diversa por diversaj homoj.

Desit1 (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2012, 17:09:42

Mi ne ĉiam liberas ne fari tion kion mi ne libere volas ne fari. Sed tion kion mi libere faras kiam mi ne volas ĝin ne fari, mi ne faras pro mallibereca nevolo.

mihxil (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2012, 18:58:22

bildo:Mi pensas, ke racia homo, kiu ne havas talenton, ne volu fari tion, kion ĝi ne scipovas.
Mi dubas ĉu eblas elekti voli ion.

bildo:Tamen, se ĝi vere volas, ĝi povas fari tion kiel diletanto, ĉu ne? Do, ĝi estas libera.
Kelkaj aferoj simple estas maleblaj, tio estas mia argumento. Senkrurulo sendube volas promeni, sed tio tute simple ne eblas.

bildo:Ni povas nir bedaŭri pri ĝia stulteco.
Mi ne pensas ke senkrurulo estas 'stulta' ke li volas promeni. Li simple estas malbonŝanca.

Hyperboreus (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2012, 20:30:55

Forigite

Desit1 (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2012, 23:15:28

Propan liberecon oni atingas kiam oni ne invadas aliies liberecon.

Nia libereco estas limigita ĝis tie kie tuŝas la liberecon de alia homo.

Sankta Goku

Wilhelm (הצגת פרופיל) 3 במרץ 2012, 02:15:10

En la antikva proksima-oriento, esti libera signifis ke oni liberis de ŝuldo.

לראש הדף