Към съдържанието

Ĉu la homo povas esti libera?

от Paquillo, 01 март 2012

Съобщения: 72

Език: Esperanto

Paquillo (Покажи профила) 01 март 2012, 20:39:15

Ĉu la homo povas esti libera?

mihxil (Покажи профила) 01 март 2012, 20:44:41

Paquillo:Ĉu la homo povas esti libera?
Dependas de onia difino de 'libera'.

Paquillo (Покажи профила) 01 март 2012, 20:51:45

miĥil:
Paquillo:Ĉu la homo povas esti libera?
Dependas de onia difino de 'libera'.
Interne libera, eĉ se li estas en malliberejo.

mihxil (Покажи профила) 01 март 2012, 20:59:32

Paquillo:Interne libera, eĉ se li estas en malliberejo.
Ankoraŭ ne sufiĉe difinita. Kio estas 'interne' libera?

Paquillo (Покажи профила) 01 март 2012, 21:07:05

miĥil:
Paquillo:Interne libera, eĉ se li estas en malliberejo.
Ankoraŭ ne sufiĉe difinita. Kio estas 'interne' libera?
Kio estas laŭ vi?

mihxil (Покажи профила) 01 март 2012, 21:17:27

Paquillo:Kio estas laŭ vi?
Laŭ mi ne estas sufiĉe difinita. Tiel mi jam diris. Povus esti diversaj aferoj. Kutime temas pri mankoj de baroj. Esti 'libera' en 'malliberejo' fakte sonas iom paradoksa.

Do supozeble vi alludas liberecon de pensado aŭ ion similan. Eĉ povus esti ke vi volas paroli pri 'libera elekto'. Sed ankaŭ tiaj aferoj devus esti bone difinitaj antaŭ ol senchava pria konversacio eblas.

Paquillo (Покажи профила) 01 март 2012, 21:26:24

miĥil:
Paquillo:Kio estas laŭ vi?
Laŭ mi ne estas sufiĉe difinita. Tiel mi jam diris. Povus esti diversaj aferoj. Kutime temas pri mankoj de baroj. Esti 'libera' en 'malliberejo' fakte sonas iom paradoksa.

Do supozeble vi alludas liberecon de pensado aŭ ion similan. Eĉ povus esti ke vi volas paroli pri 'libera elekto'. Sed ankaŭ tiaj aferoj devus esti bone difinitaj antaŭ ol senchava pria konversacio eblas.
Ĉu ni povas esti psicologie liberaj en ĉi tiu socio?
Ĉu nia spirito povus esti libera? Eĉ en malliberejo?

mihxil (Покажи профила) 01 март 2012, 21:41:51

Paquillo:Ĉu ni povas esti psicologie liberaj en ĉi tiu socio?
Ĉu nia spirito povus esti libera? Eĉ en malliberejo?
Apenaŭ helpas. Ĉar vi ankoraŭ ne vere difinis 'libera'.

Kio ekzemple povus bari nian spiriton? Kaj kiumaniere? Eble via respondo al tiaj demandoj povus helpi nin interkompreni.

Paquillo (Покажи профила) 01 март 2012, 21:48:30

miĥil:
Paquillo:Ĉu ni povas esti psicologie liberaj en ĉi tiu socio?
Ĉu nia spirito povus esti libera? Eĉ en malliberejo?
Apenaŭ helpas. Ĉar vi ankoraŭ ne vere difinis 'libera'.

Kio ekzemple povus bari nian spiriton? Kaj kiumaniere? Eble via respondo al tiaj demandoj povus helpi nin interkompreni.
Mi demandis unue. Mi ŝatus aŭskulti viajn respondojn

AlfRoland (Покажи профила) 01 март 2012, 21:54:10

Paquillo:
miĥil:
Paquillo:Ĉu ni povas esti psicologie liberaj en ĉi tiu socio?
Ĉu nia spirito povus esti libera? Eĉ en malliberejo?
Apenaŭ helpas. Ĉar vi ankoraŭ ne vere difinis 'libera'.

Kio ekzemple povus bari nian spiriton? Kaj kiumaniere? Eble via respondo al tiaj demandoj povus helpi nin interkompreni.
Mi demandis unue. Mi ŝatus aŭskulti viajn respondojn
Kiel eblus respondi al nekomprenebla demando?

Обратно нагоре