Späť na obsah

La uzo de "ci"

od raffadalbo, 3. marca 2012

Príspevky: 51

Jazyk: Esperanto

Sahaquiel (Zobraziť profil) 6. marca 2012 4:04:19

Ondo:
Sahaquiel:LEgu la vikipedio, kaj jes, oni uzas "Ci"-n en la Esperanta kiam oni parolas al Dio, estas via elekto uzi a ne uzi "Ci"-n.
Vikipedio enhavas multajn artikolojn pri lingvaj strangaĵoj, ekz. pri "na" kaj "kaŭ" kaj "ci", kiuj apenaŭ havas ian rolon en Esperanto. La artikolo, kiun vi aludis, eĉ ne mencias la vorton Dio.

Prefere trovu ekzemplon el reala teksto en Esperanto. Povas esti, ke vi scias pri efektiva uzo. Kiel mi diris, uzi tian vorton eblas en iaj sektoj kaj similaj, kie la anoj konas la "internan ĵargonon". Se vi scias realan ekzemplon, bonvolu konigi ĝi al ni.
Vidu "ĉi-realan" tekston en Esperanto, la Fundamento:

Zamenhof:Mi legas.—Ci skribas (anstataŭ "ci" oni uzas ordinare "vi"),— Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino.—La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra.—Ni estas homoj.—Vi estas infanoj.—Ili estas rusoj.—Kie estas la knaboj?—Ili estas en la ĝardeno.—Kie estas la knabinoj?—Ili ankaŭ estas en la ĝardeno.—Kie estas la tranĉiloj?—Ili kuŝas sur la tablo.—Mi vokas la knabon, kaj li venas.—Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas.—La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi.—La infanoj ploras, ĉar ili volas manĝi.—Knabo, vi estas neĝentila.—Sinjoro, vi estas neĝentila.—Sinjoroj, vi estas neĝentilaj.—Mia hundo, vi estas tre fidela.—Oni diras, ke la vero ĉiam venkas.—En la vintro oni hejtas la fornojn.—Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.
Zamenhof uzis ĝin en tradukojn. Li konsilis ne uzi "Ci", sed uzi aŭ ne, estas elekto nia.

bildo (Zobraziť profil) 6. marca 2012 4:22:03

Evidentas, ke havi du pronomojn "ci - vi" (same ol "mi - ni") estas pli utile ol havi nur unu pronomon "vi". Kion signifas "ci"? Se en Gramatiko estas skribita: "Ci estas singulara alparola pronomo (kiu tute ne montras sekson). Ci kaj cia ekzistas nur teorie, kaj estas preskaŭ neniam praktike uzataj. Eblus imagi ci kiel pure singularan vi, aŭ kiel intiman familiaran (singularan) vi, aŭ eĉ kiel insultan (singularan) vi. Sed estas fakte tute neeble diri, kian nuancon ĝi montras, ĉar ĝi apenaŭ estas uzata. Iuj imagas, ke oni antaŭe uzis ci en Esperanto, kaj ke tiu uzo poste malaperis, sed fakte ci neniam vere estis praktike uzata. Ĝi nur aperis iafoje en eksperimenta lingvaĵo k.s. En normala Esperanto oni ĉiam uzadis nur vi kiel alparolan pronomon" ( Detala gramatiko ), do, tion ĝi signifas. Sed se en Gramatiko estus skribita nur "ci signifas la duan personon de l'ununombro", do, "ci" signifus tion. Skribi "ci" al unu persono estus korekte, kaj skribi "vi" al unu persono estus erare. Bebaŭrinde, esperantestroj estas dogmistoj, kaj ili faras dogmon el opinio de Zamenhof pri "ci".

Desit1 (Zobraziť profil) 6. marca 2012 4:42:35

Ĉu vi ŝatus ke ni ekuzu "ci"n anstataŭ "vi"n kiam oni temu pri unu persono kaj "vi" kiam oni temu pri pluraj personoj aŭ en ĝentila alparolo?

Mi pensas, ke se ni ekuzas tiun ĉi pronomon por fari tiun diferencon inter "unu vi" kaj "multaj vi"/"ĝentile al vi", la ceteraj homoj ekrimarkos la ekuzon kaj ankaŭ ekuzos ĝin ili mem. Ĉu ne havas sencon?

Sed...eble vi ne volas lango.gif

bildo (Zobraziť profil) 6. marca 2012 5:11:28

Mi ŝatus, ke Esperanto estus pli logika kaj utila, kaj ke ĝi ne ripetus stultaĵojn de naciaj lingvoj. Mi ne pensas, ke "vi" al unu persono estas ĝentila. Mi pensas, ke tio estas stulta.

Ondo (Zobraziť profil) 6. marca 2012 10:00:41

Bonvolu kompreni, ke mi ne malpermesas al iu ajn uzi la lingvon laŭ sia plaĉo. Tre ofte mi sukcesas kompreni eĉ eraran Esperanton, kaj, iusence, "ci" eĉ ne estas erara.

Sed estas grave klarigi al lernanto de ajna lingvo, kian impreson iu vorto faras al normala leganto aŭ aŭskultanto. Se vi uzas nekutiman (pri "ci" oni povas diri "apenaŭ ekzistantan") vorton, tio altiras la atenton for de via mesaĝo al via lingvouzo. Tio fariĝas plej ĝena, se evidentiĝas ke tio ne estas nur sklava imitado de via propra lingvo, sed vere estas via ismo, kaj vi volas ke aliaj imitu ĝin. Sed, malpermesita tio ja ne estas. Do, bonvolu, je via propra risko.

Mi mem neniam bezonis la vorton kaj ne vidas en la lingvo eĉ plej malgrandan truon, kiun oni devus fliki per aktivigo de "ci". Sed estas ja bone havi la vorton en rezervo, ĉefe por vortludoj kaj aliaj amuzoj.

Ondo (Zobraziť profil) 6. marca 2012 10:11:11

Sahaquiel:
Ondo:
Sahaquiel:LEgu la vikipedio, kaj jes, oni uzas "Ci"-n en la Esperanta kiam oni parolas al Dio, estas via elekto uzi a ne uzi "Ci"-n.
Prefere trovu ekzemplon el reala teksto en Esperanto.
Vidu "ĉi-realan" tekston en Esperanto, la Fundamento:
Dankon por la cito, sed mi konas la Fundamenton. Mi petis ekzemplon pri uzo de "ci" en parolo al Dio, en efektiva lingvouzo, do en religia teksto. Bonvolu montri tian uzon, kaj mi estos kontenta.

bildo (Zobraziť profil) 6. marca 2012 10:34:25

Ondo:Bonvolu kompreni, ke mi ne malpermesas al iu ajn uzi la lingvon laŭ sia plaĉo. Tre ofte mi sukcesas kompreni eĉ eraran Esperanton, kaj, iusence, "ci" eĉ ne estas erara.
Jes, mi komprenas, ke "ci" ne estas erara. Sed mi ne povas uzi ĝin, ĉar en Gramatiko estas skribita, ke ĝi estas "intiman familiaran (singularan) vi, aŭ eĉ kiel insultan (singularan) vi". Do, mi ne volas insulti kiun ajn. Mi povus skribi "ci" nur al tiu(j) persono(j), kiu(j), same ol mi, ŝatas ĝin.
Fakte, se "ci" ekzistas, kaj laŭ Gramatiko (!!!) signifas insulton, do, oni povas insulti aliajn homojn tiel. Jen estas ekzemplo . Mi pensas, ke se laŭ Gramatiko "ci" ne signifus insulton aŭ familiaran "vi", do insulti aŭ ofendi onin per "ci" estus neeble.

bildo (Zobraziť profil) 6. marca 2012 12:56:02

Ondo:
Mi mem neniam bezonis la vorton kaj ne vidas en la lingvo eĉ plej malgrandan truon, kiun oni devus fliki per aktivigo de "ci". Sed estas ja bone havi la vorton en rezervo, ĉefe por vortludoj kaj aliaj amuzoj.
Ĉu vi bezonas la vorton "mi"? Eble, estas sufiĉe nur "ni". Ni pensas, ke estas bone havi la vorton "mi" en rezervo, ĉefe por vortludoj kaj aliaj amuzoj. rideto.gif

Tjeri (Zobraziť profil) 6. marca 2012 16:09:53

Fakte, la francaj reĝoj diris "ni" anstataŭ "mi"... iam, antaŭ ni senkapigis ilin...
Lingvo ne estas nur vortoj kaj reguloj, ĝi ankaŭ estas kutima uzo, kaj la kutima uzo en esperanto estas ne uzi ci.
Nekutima uzo estas ĉiam permesita, tamen prefere en nekutimaj situacioj...

bildo (Zobraziť profil) 6. marca 2012 17:15:59

iTjer:Fakte, la francaj reĝoj diris "ni" anstataŭ "mi"... iam, antaŭ ni senkapigis ilin...
Viaj reĝoj diris logike! Se "vi", do, "ni". Kaj vi... tiel senkore... Fi! ploro.gif
iTjer:Lingvo ne estas nur vortoj kaj reguloj, ĝi ankaŭ estas kutima uzo, kaj la kutima uzo en esperanto estas ne uzi ci.
Kompreneble "ci" ne estas kutima, dank'al Gramatiko! Skribu en Gramatiko, ke la vorto "kara" estas insulto, kaj ankaŭ "kara" iĝos nekutima.
iTjer:Nekutima uzo estas ĉiam permesita, tamen prefere en nekutimaj situacioj...
Jes. Ekzemple, por ofendi kiun ajn. Ĉar laŭ Gramatiko tiu vorteto estas permesita insulto. rido.gif

Nahor