Al la enhavo

La esprimo "okaze ke"

de Ilmen, 2012-marto-05

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Ilmen (Montri la profilon) 2012-marto-05 12:02:26

Bonan tagon al ĉiuj!

Mi freŝdate uzis la esprimo "okaze ke [subfrazo]" por la senco "okaze de tio, ke..." (por enkonduki hipotezan okazon).
Mi volus scii ĉu tia strukturo ja estas valida.

Jen konkreta ekzemplo:
« Do okaze ke mi dirontas frazon kiel "pri skribo estas..." kaj ke mi pensas, ke tiu frazo povas esti konfuzata kun "priskribo estas...", mi ja povas akcenti la rolmontra vorteto "pri" por klare indiki tion, ke ĝi ne estas antaŭmetito (prefikso). »

Do, ĉu tiu uzo ja estas senerara?
Dankon antaŭe.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-marto-05 12:23:06

Laŭ mi 'okaze, ke' estas tute bona.

Ilmen (Montri la profilon) 2012-marto-06 17:59:56

Dankon pro la konfirmo. ^^

Reen al la supro