メッセージ: 19
言語: Esperanto
darkweasel (プロフィールを表示) 2012年3月22日 6:35:56
sudanglo:Ankaŭ al mi ĝi ŝajnas almenaŭ latinideca. Neesperantistoj aŭdante Esperanton emas pensi, ke ili aŭdas la hispanan.
Cetere, por mi, ne konante slavajn lingvojn, Esperanto ŝajnas franceca.
N-true (プロフィールを表示) 2012年3月24日 14:14:58
Mi nur pensas, ke eble tiu vorto ne tro taŭgas por artefaritaj lingvoj. Sed Esperanto ja vere iomete similas al kreolaj lingvoj el kelkaj vidpunktoj.
Ondo (プロフィールを表示) 2012年3月24日 17:06:46
Lindstedt konstatas:
I hope I have shown that early Esperanto can be fruitfully studied as an East European contact language with Romance lexifiers and Slavonic and Yiddish substrates.
Tio estas, li opinias, ke la fruan Esperanton eblas fruktodone esplori kiel Orient-Eŭropan kontaktlingvon kun latinidaj vortprovizaj lingvoj kaj kun slava kaj jida subtavoloj. Kiel lingvosciencisto, Lindstedt profunde konas kaj la slavajn lingvojn kaj Esperanton.
N-true (プロフィールを表示) 2012年3月24日 20:32:26
Miland (プロフィールを表示) 2012年3月24日 21:18:41
sudanglo (プロフィールを表示) 2012年3月24日 22:12:17
La plej fundamenta trajto estas ĝia sistema simpleco - karakterizaĵo, kiu ne venas de iu specifa lingvo, sed de la logiko de konstruo de lingvo, kiu estu simpla por lerni (por plenkreskuloj).
Chainy (プロフィールを表示) 2012年3月25日 0:41:53
Ondo:Se iun interesas fakaj analizoj pri la afero, mi rekomendas ekz. ĉi tiun artikolon de Jouko Lindstedt Esperanto - an East European contact language?.Dankon, Ondo, pro tiu ligilo al interesa artikolo.
Ondo (プロフィールを表示) 2012年3月25日 8:05:45
N-true:Nu, li estas lingvisto, kiu traktas substrato kiel aplikebla pri artefaritaj lingvoj. Mi estas lingvisto, kiu ne tro ŝatas tiun aplikaĵon. Sed simple dependas ja je la dinifoj de tiuj vortoj. Kaj certe ja ekzistas pluraj dinifoj por substrato.Ne forgesu sciigi al ni, kiam aperos via scienca artikolo pri la sama aŭ rilata temo.
N-true (プロフィールを表示) 2012年3月25日 17:24:25
Ondo:Eble mi vere faru, iam.N-true:Nu, li estas lingvisto, kiu traktas substrato kiel aplikebla pri artefaritaj lingvoj. Mi estas lingvisto, kiu ne tro ŝatas tiun aplikaĵon. Sed simple dependas ja je la dinifoj de tiuj vortoj. Kaj certe ja ekzistas pluraj dinifoj por substrato.Ne forgesu sciigi al ni, kiam aperos via scienca artikolo pri la sama aŭ rilata temo.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)