본문으로

Substrato slava en Esperanto

글쓴이: oneironaŭto, 2012년 3월 20일

글: 19

언어: Esperanto

darkweasel (프로필 보기) 2012년 3월 22일 오전 6:35:56

sudanglo:
Cetere, por mi, ne konante slavajn lingvojn, Esperanto ŝajnas franceca.
Ankaŭ al mi ĝi ŝajnas almenaŭ latinideca. Neesperantistoj aŭdante Esperanton emas pensi, ke ili aŭdas la hispanan.

N-true (프로필 보기) 2012년 3월 24일 오후 2:14:58

Jes, "substrato" (aŭ subtavolo, tiu ankaŭ sonas kiel bona vorto, kvankam ne tuj rekonektebla al la "substrate" / "Substratum" el aliaj lingvoj) fakte ne estas iu bazo aŭ fundamento de la lingvo, sed nur pli malpli granda influo. Se Esperanto estus nature kreskita kreola lingvo, ĝi vere havus latinidan superstraton kaj du aŭ pli malgrandajn substratojn, kiel ekzemple slavan kaj ĝermanan.

Mi nur pensas, ke eble tiu vorto ne tro taŭgas por artefaritaj lingvoj. Sed Esperanto ja vere iomete similas al kreolaj lingvoj el kelkaj vidpunktoj.

Ondo (프로필 보기) 2012년 3월 24일 오후 5:06:46

Se iun interesas fakaj analizoj pri la afero, mi rekomendas ekz. ĉi tiun artikolon de Jouko Lindstedt Esperanto - an East European contact language?. Kiel la nomo montras, la artikolo estas anglalingva.

Lindstedt konstatas:

I hope I have shown that early Esperanto can be fruitfully studied as an East European contact language with Romance lexifiers and Slavonic and Yiddish substrates.

Tio estas, li opinias, ke la fruan Esperanton eblas fruktodone esplori kiel Orient-Eŭropan kontaktlingvon kun latinidaj vortprovizaj lingvoj kaj kun slava kaj jida subtavoloj. Kiel lingvosciencisto, Lindstedt profunde konas kaj la slavajn lingvojn kaj Esperanton.

N-true (프로필 보기) 2012년 3월 24일 오후 8:32:26

Nu, li estas lingvisto, kiu traktas substrato kiel aplikebla pri artefaritaj lingvoj. Mi estas lingvisto, kiu ne tro ŝatas tiun aplikaĵon. Sed simple dependas ja je la dinifoj de tiuj vortoj. Kaj certe ja ekzistas pluraj dinifoj por substrato.

Miland (프로필 보기) 2012년 3월 24일 오후 9:18:41

Laŭ la jena artikolo fare de Piron pri Zamenhof: "la du lingvoj, kiuj kune formis la plej influan subtavolon en lia menso, estis la jida kaj la rusa, kun la pola probable sufiĉe proksime sekvanta." "La subtavolo" efektive estas la titolo de la dua parto de la artikolo, post la "Enkonduko".

sudanglo (프로필 보기) 2012년 3월 24일 오후 10:12:17

Ĉu oni ne, iom preteratentas, ke Esperanto estas artefarita lingvo?

La plej fundamenta trajto estas ĝia sistema simpleco - karakterizaĵo, kiu ne venas de iu specifa lingvo, sed de la logiko de konstruo de lingvo, kiu estu simpla por lerni (por plenkreskuloj).

Chainy (프로필 보기) 2012년 3월 25일 오전 12:41:53

Ondo:Se iun interesas fakaj analizoj pri la afero, mi rekomendas ekz. ĉi tiun artikolon de Jouko Lindstedt Esperanto - an East European contact language?.
Dankon, Ondo, pro tiu ligilo al interesa artikolo.

Ondo (프로필 보기) 2012년 3월 25일 오전 8:05:45

N-true:Nu, li estas lingvisto, kiu traktas substrato kiel aplikebla pri artefaritaj lingvoj. Mi estas lingvisto, kiu ne tro ŝatas tiun aplikaĵon. Sed simple dependas ja je la dinifoj de tiuj vortoj. Kaj certe ja ekzistas pluraj dinifoj por substrato.
Ne forgesu sciigi al ni, kiam aperos via scienca artikolo pri la sama aŭ rilata temo.

N-true (프로필 보기) 2012년 3월 25일 오후 5:24:25

Ondo:
N-true:Nu, li estas lingvisto, kiu traktas substrato kiel aplikebla pri artefaritaj lingvoj. Mi estas lingvisto, kiu ne tro ŝatas tiun aplikaĵon. Sed simple dependas ja je la dinifoj de tiuj vortoj. Kaj certe ja ekzistas pluraj dinifoj por substrato.
Ne forgesu sciigi al ni, kiam aperos via scienca artikolo pri la sama aŭ rilata temo.
Eble mi vere faru, iam. ridulo.gif

다시 위로