Späť na obsah

Amerikanoj

od Hyperboreus, 20. marca 2012

Príspevky: 17

Jazyk: Esperanto

Hyperboreus (Zobraziť profil) 20. marca 2012 18:28:03

Forigite

erinja (Zobraziť profil) 20. marca 2012 18:43:47

Al mi, ladino estas jud-hispana lingvo. Pri kio vi parolas, precize?

Hyperboreus (Zobraziť profil) 20. marca 2012 19:15:20

Forigite

gianich73 (Zobraziť profil) 20. marca 2012 20:41:06

"Ladinos" estas aŭ personoj kiuj havas prapatrojn kaj hispanajn (aŭ ĝenerale eksterlandajn) kaj indiĝenajn, aŭ personoj indiĝenaj kiuj adoptis la lingvon kaj kulturon hispanajn.
Ne, se mi ne eraras, Ladinos estas la judoj forpelitaj el la Hispanujo post la katolika Rekonkero .

Hyperboreus (Zobraziť profil) 20. marca 2012 22:03:52

Forigite

erinja (Zobraziť profil) 20. marca 2012 22:17:03

Mi kredas ke ne ekzistas vorto en Esperanto por tio kion vi priskribas, kaj mi malrekomendas uzi "ladino" (ĉar ĝi havas plurajn signifojn, en multaj lingvoj, kaj la plej internacie konata signifo NE estas la signifo kiun vi celas - kiu uziĝas nur en tre limigita regiono de la mondo, ŝajne)

Se vi parolas pri persono kiu havas miksitan devenon (indiĝena kaj eŭropa) "miks-rasa" estas tre komprenebla vorto. Aŭ la pruntovorto "mestizo".

Pri indiĝenuloj kiuj sekvas hispanan kulturon, eble "hispan-kultura indiĝenulo"

Tiuj terminoj estas iom longaj sed fakte ili estus kompreneblaj por ĉiu esperantisto en la mondo (malkiel konfuza termino kiel "ladino")

Hyperboreus (Zobraziť profil) 21. marca 2012 0:16:03

Forigite

erinja (Zobraziť profil) 21. marca 2012 1:25:04

Mi ne scias kiel oni uzas la vorton "latino" en via lando.

Sed en Usono ĝi estas vorto por signifo "persono de amerika hispanlingva kulturo". Ni ĝenerale ne uzas la vorton por paroli pri ekz. brazilanoj (sudamerikaj sed ne hispanlingvaj) aŭ pri hispanoj (hispanlingvaj sed ne sudamerikaj).

Persone, mi ne vidas kialon por distingi tiel detale inter homoj. Laŭ mi, usonanoj kaj kanadanoj ĉiuj estas "nordamerikanoj", ne gravas ke iuj el ni parolas la anglan kaj iuj la francan.

Tial mi mem emus diri "latinamerikano" kaj tio inkluzivus personojn el landoj kiuj parolas la hispanan kaj la portugalan (sed ne inkluzivus sudamerikajn landojn kaj karibeajn insulojn kie oni parolas ekz. la anglan).

Sed eble vi ial volas malinkluzivi la portugallingvanojn. Tiukaze mi ne scias kion diri al vi.

Sahaquiel (Zobraziť profil) 21. marca 2012 1:50:28

Hyperboreus:
erinja:Al mi, ladino estas jud-hispana lingvo. Pri kio vi parolas, precize?
"Latinos" estas ĉiuj civitanoj de la hispanparolantaj Amerikoj. Ekzemple en Gvatemalo la hispanoj, la majaoj, la ŝinkaoj, la garifunaoj kaj la "ladinos" estas ĉiuj "latinos".

"Ladinos" estas aŭ personoj kiuj havas prapatrojn kaj hispanajn (aŭ ĝenerale eksterlandajn) kaj indiĝenajn, aŭ personoj indiĝenaj kiuj adoptis la lingvon kaj kulturon hispanajn.
Mi ne sciis pri tio, en Kolombio ni ne konas tiun sprimon.

Hyperboreus (Zobraziť profil) 21. marca 2012 2:00:19

Forigite

Nahor