ไปยังสารบัญ

Aspekto

จาก Hyperboreus, 26 มีนาคม 2012

ข้อความ 14

ภาษา: Esperanto

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2012, 06:48:12

Forigite

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2012, 07:23:26

ĝenerale, "mi fumas" signifas ambaŭ depende de la kunteksto: "i smoke" kaj "i am smoking". "mi estas fumanta" signifas nur "i am smoking".

do via ekzempla frazo "mi fumas sed mi ne estas fumanta" ne estas tre klara esprimomaniero - precipe por homoj kies denaska lingvo ne havas tian distingon kaj kiuj ankaŭ ne konas ĝin ekz. de la angla.

pli klare estas diri "mi ĝenerale fumas sed ne nun" aŭ simile.

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2012, 07:29:29

Forigite

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2012, 07:50:11

Hyperboreus:
Laŭ kiuj kriterioj decidas vi kiam uzi kunmetitajn formojn kaj kiam ne?
mi uzas ilin nur kiam ili alportas alian signifon al la frazo.

"mi tajpis afiŝon poŝtelefone ĉar mi estis irinta al la lernejo"
"mi ne estus tajpinta ĝin poŝtelefone se mi troviĝintus (= estus troviĝinta) hejme"
"mi estis dononta aliajn ekzemplojn sed forĵetis ilin"

Ondo (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2012, 10:24:39

Hyperboreus:Ĉu "Mi fumas sed mi ne estas fumanta." signifas la saman aferon kiel Angle "I smoke but I am not smoking." aŭ Hispane "Fumo pero no estoy fumando"?
Kion, laŭ vi, signifas tiuj frazoj Angla kaj Hispana?

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2012, 16:30:02

Forigite

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2012, 17:13:14

Hyperboreus:Ekzempla dialogo Hispane:
A: "¿Estás leyendo un cómic?"
B: "Sí, estoy leyendo un cómic, ¿y qué?"
A: "No sabía que te gustaban los cómics".
B: "Es que no me gustan. Yo no leo cómics, pero no había otra cosa".
Laŭ mi, jen la esperantigo de via dialogo:

A: "Ĉu vi legas bild-rakonton?"
B: "Jes, mi legas bild-rakonton, kaj...?"
A: "Mi ne sciis ke vi ŝatis bild-rakontojn."
B: "Mi ne ŝatas ilin. Kutime mi ne legas bild-rakontojn, sed estis nenio alia por legi."

Amike.

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2012, 17:27:30

Forigite

marcuscf (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2012, 18:06:51

Mi kredas ke la kunmetitaj verboj estas uzindaj(*) kiam ekistas rilato inter du frazoj. Rimarku ke ĉiuj tri ekzemploj de darkweasel estas tiaj.

(*)ne uzendaj, tamen.

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2012, 18:57:48

Ne estas formulita iu 'regulo' pri kiam uzi kompleksan formon, prefere al la simpla formo. Diversaj aŭtoroj havas siajn preferojn.

Sed la principoj estas:

1. Ne sklave imitu la naciajn lingvojn per troa uzado.
2. Uzu kiam estas risko de konfuzo pri tempo-rilato.

Kiam li alvenis, la trajno foriris

Do, ĉu li trafis aŭ maltrafis la trajnon?

Nun komparu:
Kiam li alvenis, la trajno estis foririnta.

Sed ankaŭ eblas:
Kiam li alvenis, la trajno jam foriris, au eĉ,
Kiam li alvenis, la trajno estis jam foririnta

Kiu ŝajnas esti pli bona averto?

Tenu ĝin pli firme! Ĝi estas falonta
Tenu ĝin. Ĝi falos

กลับไปด้านบน