Aspekto
başlangıç Hyperboreus, 26 Mart 2012
Mesajlar: 14
Dil: Esperanto
Hyperboreus (Profili görüntüle) 26 Mart 2012 06:48:12
darkweasel (Profili görüntüle) 26 Mart 2012 07:23:26
do via ekzempla frazo "mi fumas sed mi ne estas fumanta" ne estas tre klara esprimomaniero - precipe por homoj kies denaska lingvo ne havas tian distingon kaj kiuj ankaŭ ne konas ĝin ekz. de la angla.
pli klare estas diri "mi ĝenerale fumas sed ne nun" aŭ simile.
Hyperboreus (Profili görüntüle) 26 Mart 2012 07:29:29
darkweasel (Profili görüntüle) 26 Mart 2012 07:50:11
Hyperboreus:mi uzas ilin nur kiam ili alportas alian signifon al la frazo.
Laŭ kiuj kriterioj decidas vi kiam uzi kunmetitajn formojn kaj kiam ne?
"mi tajpis afiŝon poŝtelefone ĉar mi estis irinta al la lernejo"
"mi ne estus tajpinta ĝin poŝtelefone se mi troviĝintus (= estus troviĝinta) hejme"
"mi estis dononta aliajn ekzemplojn sed forĵetis ilin"
Ondo (Profili görüntüle) 26 Mart 2012 10:24:39
Hyperboreus:Ĉu "Mi fumas sed mi ne estas fumanta." signifas la saman aferon kiel Angle "I smoke but I am not smoking." aŭ Hispane "Fumo pero no estoy fumando"?Kion, laŭ vi, signifas tiuj frazoj Angla kaj Hispana?
Hyperboreus (Profili görüntüle) 26 Mart 2012 16:30:02
antoniomoya (Profili görüntüle) 26 Mart 2012 17:13:14
Hyperboreus:Ekzempla dialogo Hispane:Laŭ mi, jen la esperantigo de via dialogo:
A: "¿Estás leyendo un cómic?"
B: "Sí, estoy leyendo un cómic, ¿y qué?"
A: "No sabía que te gustaban los cómics".
B: "Es que no me gustan. Yo no leo cómics, pero no había otra cosa".
A: "Ĉu vi legas bild-rakonton?"
B: "Jes, mi legas bild-rakonton, kaj...?"
A: "Mi ne sciis ke vi ŝatis bild-rakontojn."
B: "Mi ne ŝatas ilin. Kutime mi ne legas bild-rakontojn, sed estis nenio alia por legi."
Amike.
Hyperboreus (Profili görüntüle) 26 Mart 2012 17:27:30
marcuscf (Profili görüntüle) 26 Mart 2012 18:06:51
(*)ne uzendaj, tamen.
sudanglo (Profili görüntüle) 26 Mart 2012 18:57:48
Sed la principoj estas:
1. Ne sklave imitu la naciajn lingvojn per troa uzado.
2. Uzu kiam estas risko de konfuzo pri tempo-rilato.
Kiam li alvenis, la trajno foriris
Do, ĉu li trafis aŭ maltrafis la trajnon?
Nun komparu:
Kiam li alvenis, la trajno estis foririnta.
Sed ankaŭ eblas:
Kiam li alvenis, la trajno jam foriris, au eĉ,
Kiam li alvenis, la trajno estis jam foririnta
Kiu ŝajnas esti pli bona averto?
Tenu ĝin pli firme! Ĝi estas falonta
Tenu ĝin. Ĝi falos