Съобщения: 34
Език: Esperanto
raffadalbo (Покажи профила) 05 април 2012, 20:30:30
zan:Mia gepatra lingvo ne havas la artikolon. Do, mi bezonas certan informon.Tiu pridiskuto estas tre interesa por ĉiuj.
Oni komprenas la malfacilaĵojn de la esperantlernantoj kies denaska lingvo ne havas la artikolon. Ne nur la japana, sed, ekzemple, la rusa.
Oni komprenas ankaŭ pli bone la uzon de la artikolon. Ekzemple, mi, kiu eklernis esperanton nur ekde kelkaj monatoj, ne konis la uzon antaŭ la vortoj "mia" ktp.
Eble en alia debato oni devus temi ankaŭ pri la ĝusta uzo de la artikolo antaŭ la substantivoj. Ekzemple: "antaŭ la substantivoj" aŭ "antaŭ substantivoj"?
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
zan (Покажи профила) 06 април 2012, 12:44:18
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Ĝia baza rolo estas laŭvorte difinilo. Parolanto montras al parolato uzante "la", ke la vorto kun "la" estas konata afero de la parolato pro tio, ke ĝi estas jam menciita(aŭ tuj poste menciota), aŭ ke ĝi estas rekte videbla. Alie, ĝi anstataŭas posedan pronomon, aŭ ĝi montras unikaĵon. Tiajn aferojn parolato povas rekoni.
Malfacila estas supoziga "la". Laŭ la klarigo de PMEG tio estas nomata "Nerekte menciita, divenebla". Mi volas divenigi legantojn per "la", sed mi ne certas, ĉu ili divenas mian celon. Ĉu alkutimiĝintoj al la artikolo ne havas tiajn zorgojn? Mi eĉ pensas, ke la artikolo enhavas malcertecon en si mem pro la "diveneblo". Kial oni vere sciu la penson de la parolato? "Kio estas tio? Mi ne divenas." Kial parolato ne diru tiel?
raffadalbo:Eble en alia debato oni devus temi ankaŭ pri la ĝusta uzo de la artikolo antaŭ la substantivoj. Ekzemple: "antaŭ la substantivoj" aŭ "antaŭ substantivoj"?Laŭ mia scio ambaŭ estas ĝustaj. Ĉu ne?
darkweasel (Покажи профила) 06 април 2012, 12:45:41
zan:Tute prave, ambaŭ eblas - mi persone tamen ne uzus artikolon tie.
raffadalbo:Eble en alia debato oni devus temi ankaŭ pri la ĝusta uzo de la artikolo antaŭ la substantivoj. Ekzemple: "antaŭ la substantivoj" aŭ "antaŭ substantivoj"?Laŭ mia scio ambaŭ estas ĝustaj. Ĉu ne?
zan (Покажи профила) 07 април 2012, 07:29:29
Sed kiam "la" signifas specon, sola pluralo kaj pluralo kun "la" ambaŭ estas egalaj. Tiam "antaŭ la substantivoj" kaj "antaŭ substantivoj" ambaŭ estas ĝustaj.
"Ĉiuj" aŭ "speco", tio dependas tion, kion parolanto celas. Kaj tion alparolato devas diveni.