K vsebini

'La' sen O-vorto

od zan, 27. marec 2012

Sporočila: 34

Jezik: Esperanto

raffadalbo (Prikaži profil) 05. april 2012 20:30:30

zan:Mia gepatra lingvo ne havas la artikolon. Do, mi bezonas certan informon.
Tiu pridiskuto estas tre interesa por ĉiuj.

Oni komprenas la malfacilaĵojn de la esperantlernantoj kies denaska lingvo ne havas la artikolon. Ne nur la japana, sed, ekzemple, la rusa.

Oni komprenas ankaŭ pli bone la uzon de la artikolon. Ekzemple, mi, kiu eklernis esperanton nur ekde kelkaj monatoj, ne konis la uzon antaŭ la vortoj "mia" ktp.

Eble en alia debato oni devus temi ankaŭ pri la ĝusta uzo de la artikolo antaŭ la substantivoj. Ekzemple: "antaŭ la substantivoj" aŭ "antaŭ substantivoj"?
sal.gif

zan (Prikaži profil) 06. april 2012 12:44:18

Mi delonge penis kompreni la uzon de la artikolo kaj nun iom komprenis laŭ mia maniero. rideto.gif
Ĝia baza rolo estas laŭvorte difinilo. Parolanto montras al parolato uzante "la", ke la vorto kun "la" estas konata afero de la parolato pro tio, ke ĝi estas jam menciita(aŭ tuj poste menciota), aŭ ke ĝi estas rekte videbla. Alie, ĝi anstataŭas posedan pronomon, aŭ ĝi montras unikaĵon. Tiajn aferojn parolato povas rekoni.

Malfacila estas supoziga "la". Laŭ la klarigo de PMEG tio estas nomata "Nerekte menciita, divenebla". Mi volas divenigi legantojn per "la", sed mi ne certas, ĉu ili divenas mian celon. Ĉu alkutimiĝintoj al la artikolo ne havas tiajn zorgojn? Mi eĉ pensas, ke la artikolo enhavas malcertecon en si mem pro la "diveneblo". Kial oni vere sciu la penson de la parolato? "Kio estas tio? Mi ne divenas." Kial parolato ne diru tiel?

raffadalbo:Eble en alia debato oni devus temi ankaŭ pri la ĝusta uzo de la artikolo antaŭ la substantivoj. Ekzemple: "antaŭ la substantivoj" aŭ "antaŭ substantivoj"?
sal.gif
Laŭ mia scio ambaŭ estas ĝustaj. Ĉu ne?

darkweasel (Prikaži profil) 06. april 2012 12:45:41

zan:
raffadalbo:Eble en alia debato oni devus temi ankaŭ pri la ĝusta uzo de la artikolo antaŭ la substantivoj. Ekzemple: "antaŭ la substantivoj" aŭ "antaŭ substantivoj"?
sal.gif
Laŭ mia scio ambaŭ estas ĝustaj. Ĉu ne?
Tute prave, ambaŭ eblas - mi persone tamen ne uzus artikolon tie.

zan (Prikaži profil) 07. april 2012 07:29:29

Mi repensis. Se temas pri la uzo de la artikolo, "antaŭ la substantivoj" eble ŝajnas malĝusta. Ĉar "la" kun pluralo povas signifi "ĉiuj". Efektive la artikolo kuniĝas al ne ĉiuj substativoj.

Sed kiam "la" signifas specon, sola pluralo kaj pluralo kun "la" ambaŭ estas egalaj. Tiam "antaŭ la substantivoj" kaj "antaŭ substantivoj" ambaŭ estas ĝustaj.

"Ĉiuj" aŭ "speco", tio dependas tion, kion parolanto celas. Kaj tion alparolato devas diveni.

Nazaj na začetek