Al la enhavo

The Islands - La islas

de dombola, 2012-aprilo-02

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

dombola (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 17:10:57

Ĉu Malvinoj Insuloj aŭ Falklandoj insuloj?

Techandra (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 19:53:07

dombola:Ĉu Malvinoj Insuloj aŭ Falklandoj insuloj?
Tiu estas malfacila demando. La konflikto pri tiuj insuloj estas nuna kaj grava. Pro tio, mi pensas, ke Esperante ni devus esti neŭtralaj kaj samvalore nomi la insulojn Falklandaj KAJ Malvinaj. Almenaŭ ĝis... ĝis... Mi ne scias kio okazos.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 23:16:04

Anglio devus forlasi sian lastan kolonion en la Amerikoj!!!

Tjeri (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 07:25:09

Maklovaj insuloj ĉar "Malvinas" devenas el Malouines, t.e. la nomo de la unuaj malkovrintoj de la insuloj, loĝantoj de la franca havenurbo Saint-Malo, kiun oni povas esperantigi al Sankta Maklovo, el la latina Maclovius.
sal.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 08:13:12

Techandra:Pro tio, mi pensas, ke Esperante ni devus esti neŭtralaj kaj samvalore nomi la insulojn Falklandaj KAJ Malvinaj.
Kial Esperantistoj devas nepre esti neŭtralaj pri ĉio? Ĉu ni ne rajtas opinii ankaŭ pri tiu ĉi konflikto?

Mi persone scias maltro pri tiuj insuloj por iel ajn respondi.

Tjeri (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 17:37:58

Esperantistoj ne devas esti neŭtralaj, ili povas havi kaj diri siajn opiniojn, eĉ pri la maklova insularo. Sed Esperanto, la lingvo, devas esti neŭtrala. Tial do ĉidemando.

bobowo (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 18:25:02

Laŭ propono de Zamenhof oni povas nomi landon laŭ la ĉefurbo. Ĉitiuj insuloj ne estas lando sed ... eble oni povus nomi ilin "Stanlejinsuloj" ?

Sahaquiel (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 23:49:10

La Malvinoj estas Argentinaj!

Tjeri (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 13:50:21

Jes prave, ni scias delonge, ke la malvinoj estas argentinaj, kaj la falklandoj estas britaj.

maratonisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 18:37:59

Fari ŝtatan lingvon Esperanto kaj nomigi Esperantio.

Reen al la supro