לתוכן העניינים

The Islands - La islas

של dombola, 2 באפריל 2012

הודעות: 18

שפה: Esperanto

dombola (הצגת פרופיל) 2 באפריל 2012, 17:10:57

Ĉu Malvinoj Insuloj aŭ Falklandoj insuloj?

Techandra (הצגת פרופיל) 2 באפריל 2012, 19:53:07

dombola:Ĉu Malvinoj Insuloj aŭ Falklandoj insuloj?
Tiu estas malfacila demando. La konflikto pri tiuj insuloj estas nuna kaj grava. Pro tio, mi pensas, ke Esperante ni devus esti neŭtralaj kaj samvalore nomi la insulojn Falklandaj KAJ Malvinaj. Almenaŭ ĝis... ĝis... Mi ne scias kio okazos.

robbkvasnak (הצגת פרופיל) 2 באפריל 2012, 23:16:04

Anglio devus forlasi sian lastan kolonion en la Amerikoj!!!

Tjeri (הצגת פרופיל) 3 באפריל 2012, 07:25:09

Maklovaj insuloj ĉar "Malvinas" devenas el Malouines, t.e. la nomo de la unuaj malkovrintoj de la insuloj, loĝantoj de la franca havenurbo Saint-Malo, kiun oni povas esperantigi al Sankta Maklovo, el la latina Maclovius.
sal.gif

darkweasel (הצגת פרופיל) 3 באפריל 2012, 08:13:12

Techandra:Pro tio, mi pensas, ke Esperante ni devus esti neŭtralaj kaj samvalore nomi la insulojn Falklandaj KAJ Malvinaj.
Kial Esperantistoj devas nepre esti neŭtralaj pri ĉio? Ĉu ni ne rajtas opinii ankaŭ pri tiu ĉi konflikto?

Mi persone scias maltro pri tiuj insuloj por iel ajn respondi.

Tjeri (הצגת פרופיל) 3 באפריל 2012, 17:37:58

Esperantistoj ne devas esti neŭtralaj, ili povas havi kaj diri siajn opiniojn, eĉ pri la maklova insularo. Sed Esperanto, la lingvo, devas esti neŭtrala. Tial do ĉidemando.

bobowo (הצגת פרופיל) 3 באפריל 2012, 18:25:02

Laŭ propono de Zamenhof oni povas nomi landon laŭ la ĉefurbo. Ĉitiuj insuloj ne estas lando sed ... eble oni povus nomi ilin "Stanlejinsuloj" ?

Sahaquiel (הצגת פרופיל) 3 באפריל 2012, 23:49:10

La Malvinoj estas Argentinaj!

Tjeri (הצגת פרופיל) 4 באפריל 2012, 13:50:21

Jes prave, ni scias delonge, ke la malvinoj estas argentinaj, kaj la falklandoj estas britaj.

maratonisto (הצגת פרופיל) 4 באפריל 2012, 18:37:59

Fari ŝtatan lingvon Esperanto kaj nomigi Esperantio.

לראש הדף