Naar de inhoud

Kio estas Dio ?

door Paquillo, 10 april 2012

Berichten: 164

Taal: Esperanto

Paquillo (Profiel tonen) 30 mei 2012 14:31:21

Doneval:
Paquillo:
Zato:
Paquillo:
tamen, mi pensas, ke la plej grava afero estas, kian dion ni havas en niaj mensoj?
Mi pensas, ke tia afero tute ne estas grava; la plej grava afero estas, kiaj dioj ekzistas reale?
kaj, ĉu niaj mensoj ne ekzistas reale?
hej, ĉu vi estas apuso?
Ke Ĉiopova Dio ekzistas mi estas konvinkita antau ĉ.15 jaroj. Mi iris viziti mian patrinon antaŭ Kristnasko. Jam en busstacio io okazis kun buseto. Ŝoforo penis enŝalti la duan rapidecon, sed ne
sukcesis, tiele ni vojaĝis ĉ.4 km. Kaj mi eknervozis, ĉar mi havis pezajn sakojn, kaj de bona aŭtoŝoseo ĝis domo de patrino estis ankoraŭ 7 km.Do en kampo blovis forta vento kun neĝblovo. Mi rememoris frazon el Biblio: se vi ion ajn petos Dion je mia nomo, se tiu peto estos laŭ volo de Dio, tiu peto estos aŭskultita. En amaso de vojaĝantoj en buseto, starante preskaŭ sur unu lego, mi koncentriĝis kaj mense komencis peti: "Sinjoro, helpu al ŝoforo..." mi eĉ ne finis sian petan frazon, kaj eksentis kiel ŝoforo premas pedalon kaj enŝaltiĝas la dua rapideco, poste - la tria. Kaj mi sukcese atingis urbeton, kie loĝis mia patrino ( nun ŝi jan loĝas en alia mondo - en Eterneco.Mi antaŭnelonge tralegis libron ("Lecionoj el Eterneco") de unu instruistino, kiu komunikis kun mortintoj, kaj surskribis lecionojn, konsilojn, kiujn al
ŝi donis mortintoj(Ili eĉ kolerigis, kiam ilin nomis mortintoj- ili asertis "ni ne estas mortaj , ni nur nun loĝas en alia mondo!) plej multe en sonĝoj.
Post tiu evento, mi ofte petis helpon plej multe por vojaĝoj, por ke estu bona vetero ktp. kaj
ĉio efektiviĝadis.
Ĉu vi povus preĝi ke mi fariĝu milionulo? Mi tion dankus al vi.

Kial vi citis min for de kunteksto por diri tion, ĉu vi ne havis alion pli adekvatan por citi? Mi pensas ke vi ne komprenis kion mi volis diri.

mihxil (Profiel tonen) 30 mei 2012 17:41:17

Doneval: Post tiu evento, mi ofte petis helpon plej multe por vojaĝoj, por ke estu bona vetero ktp. kaj ĉio efektiviĝadis.
Do, vi povas tre facile pruvi ke via Dio ekzistas. Simple igu Paquillo'n milionulo kiel li petis, kaj ni jam povus iom supozi ke eble io okazas.

Ĝis tiam ni simple restas skeptikaj, ĉar ĝis nun neniu ajn iam ajn povis montri ke preĝado efektive funkcias. Se vi ja povus tion, vi povas tre facile riĉiĝi kaj famiĝi. Kial vi ne faras? Provizore mi supozas ke vi tute ne povas montri tion, kaj ke vi simple nur imagas ke via petado helpas.

Paquillo (Profiel tonen) 30 mei 2012 22:18:09

Doneval, mi ne volis esti malĝentila, mi respektas vian vidpunkton, kaj mi ne povas pruvi ke kion vi diras ne estu certa. Nur via mesaĝo ŝajnis al mi iom stranga kaj la cito for de kunteksto, sed eble mi simple ne komprenis kion vi celis. Se vi estas feliĉa kun via kredo, tio por mi ne estas problemo. Mi nur volas serĉi la veron sed mi ne bezonas ŝanĝi iun.

cxevino (Profiel tonen) 31 mei 2012 00:04:57

Dio estas kreaĵo de la virhomo laŭ ties bildo... kaj kontraŭ la virinokratio (Li edzinon eĉ ne havas! kvankam ja filon...)

Terug naar boven