去目錄頁

Sugesto

Ryuuichi, 2012年4月12日

讯息: 8

语言: Esperanto

Ryuuichi (显示个人资料) 2012年4月12日下午10:37:51

Saluton!

Mi pensis ke estus bone, ke oni enmetus informon pri la transitiveco de la verboj apud la difino, kiun donas la vortaro de lernu, ĉar mi ĉiam devas iri al ReVo por kontroli ĉu verbo estas transitiva aŭ netransitiva. Tio al mi ŝajnas utila, ĉar helpas la lernadon.

Sinceran saluton, Ryu.

ftumsch (显示个人资料) 2012年4月13日上午12:48:57

Mi konsentas. Bondezirojn.

darkweasel (显示个人资料) 2012年4月13日上午6:18:26

Mi ne konsentas (kaj opinias, ke enketo ne estas bona maniero trovi, ĉu fari tion), ĉar transitivo estas fakte nur parto de la signifo de verbo.

Prezenti ĝin ĉie en la vortaro donus la malĝustan (sed tre disvastiĝintan) impreson, ke transitivo estas parkerigenda afero kiel la gramatika genro en iuj naciaj lingvoj. Se oni zorge legas la difinon de la Eo-Eo-vortaro, oni ĉiuokaze povas konkludi la transitivon el tio.

Eble ja utilas havi ion tian en la nacilingvaj vortaroj, kie vorto havas plurajn signifojn - sed tio jam ŝajnas ekzisti: enmetu droni en la esperanto-anglan vortaron kaj vi vidos (intr) to drown.

Aŭ ĉu vi povas doni ekzemplon de verbo, kies transitiveco ne estas konkludebla el la difino?

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年4月13日下午11:12:54

Forigite

Jev (显示个人资料) 2012年4月15日下午2:38:00

Verŝajne plej ideale estus kunlabori kun kelkaj ekzistantaj korpusoj kaj ĉerpi de tiuj korpusoj iujn oftajn ekzemplajn frazojn por ĉiuj verboj. Per la ekzemploj oni povus klare vidi, kiel la vorto estas uzebla.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年4月16日上午1:14:22

Forigite

Regis_Castro (显示个人资料) 2012年4月25日下午10:01:57

Ĉu iu povas klarigi la diferencon inter tiaj verboj? Mi ja scias, ke mi komprenas ĝin sed ne gramatike.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年4月25日下午10:08:00

Forigite

回到上端