Al la enhavo

Kiel oni diras 'batman' Esperante?

de korona, 2012-aprilo-19

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

korona (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 14:49:14

Unue mi pensis, "Vespertulon". Sed poste mi ekpensis ke oni dirus "Vespertvirinon" je "Batwoman", nek "Vespertulinon".

Kion vi pensas?

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 15:00:08

"Vespertviro" estus la vort-al-vorta traduko de "Batman", ĉu ne?

Amike.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 15:22:27

korona:Unue mi pensis, "Vespertulon". Sed poste mi ekpensis ke oni dirus "Vespertvirinon" je "Batwoman", nek "Vespertulinon".

Kion vi pensas?
Batmano

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 15:24:40

antoniomoya:"Vespertviro" estus la vort-al-vorta traduko de "Batman", ĉu ne?

Amike.
Jes, ĝuste, ankaŭ nomata v-v, vovo inter amikoj, vovo ĉiam...okulumo.gif

Desit1 (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 16:15:25

Eble simple "Batman" do ĉiuj konas la nigran batalanton okulumo.gif

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 16:45:09

Desit1:Eble simple "Batman" do ĉiuj konas la nigran batalanton okulumo.gif
Por tio oni ne devas studi...sed esperante batman signifas alian aferon, do jam ne estas plu superheroo, sed kruela ekstremaĵo.
Ankaŭ Vespertulo-Verpertul´ mojosas, sed do, Superman povas esti Superul´, kaj Spiderman Araneul´, kaj Hulk Hulkul´ :-x

dpmsf (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 17:34:19

Mi preferas vespertviron.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 18:55:27

dpmsf:Mi preferas vespertviro.
Jes, ankaŭ mi, krom belegas, mi tre ŝatas tiajn esperantvortojn kiuj permesas Eo.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-aprilo-20 06:15:06

fajrkapo:
Desit1:Eble simple "Batman" do ĉiuj konas la nigran batalanton okulumo.gif
Por tio oni ne devas studi...sed esperante batman signifas alian aferon...
Ne, Batmano signifas nur Batmanon, ne batantan manon aŭ batatan manon. Rigardu la unuan literon, ĝi estas skribita majuskle, kio signifas la propran nomon, ne ordinaran komunan substantivon.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-aprilo-20 09:10:25

Jes, Batmano havas plenan rajton kiel internacia vorto (sub regulo 15).

Sed tikla afero estas kiel diri Batwoman, aŭ Supergirl, aŭ Catwoman.

Reen al la supro